Al la enhavo

pronomoj

de crescence, 2009-aprilo-01

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-aprilo-02 19:40:48

crescence:
Rogir:Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?
Jes,

"mia" estas prononcata per du sonoj : mi-a.

"mija" estas prononcata per tri sonoj : mi-j-a
Sed rimarku, ke Esperanton oni devas povi paroli ankaŭ rapide, kiel ĉiuj aliaj lingvoj. En ĉiutaga rapida parolado, estus tre malfacile ĉiam eldistingi la diferencon inter "mia" kaj "mija".

darkweasel (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 14:04:31

crescence: Ne. "j" ne estas vokalo, sed konsonanto. Pro tio, mi-j-a ne eblas.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 15:49:01

darkweasel:crescence: Ne. "j" ne estas vokalo, sed konsonanto. Pro tio, mi-j-a ne eblas.
Tamen mi perfekte aŭdas la sonon [j] en la vorto "mija", kaj mi ne aŭdas ĝin en la vorto "mia".

R2D2! (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 16:56:04

crescence:
darkweasel:crescence: Ne. "j" ne estas vokalo, sed konsonanto. Pro tio, mi-j-a ne eblas.
Tamen mi perfekte aŭdas la sonon [j] en la vorto "mija", kaj mi ne aŭdas ĝin en la vorto "mia".
Ĝı estas aŭdebla, sed la vorterojn estus mi-ja kaj ne mi-j-a

—Ilhuıtemoc δ

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-03 17:19:10

R2D2!:
Ĝı estas aŭdebla, sed la vorterojn estus mi-ja kaj ne mi-j-a

—Ilhuıtemoc δ
Jes, konsentite.

More (Montri la profilon) 2009-aprilo-04 15:53:46


Tiu obstinado nepre elimini supozan kontraŭdiron igos, kurioze, alian kontraŭdiregon. Mi klarigas ĝin:

crescence:mi -- mij (= ni)
ci -- cij (= vi)
li -- lij (= ili)
ŝi -- ŝij (= ili)
crescence, vi ekskribis pri la 'difektoj' de la pronomoj plurale, proponante la formojn mij, vij, lij ktp... kaj vi finis vian partopreneton en ĉi tiu fadeno diskutante pri la taŭgeco aŭ la maltaŭgeco de mija, vija, lija ktp...
crescence:
Rogir:Ĉu vi aŭdus la malsamecon inter mia kaj mija?
Jes,

"mia" estas prononcata per du sonoj : mi-a.

"mija" estas prononcata per tri sonoj : mi-j-a
Nu, mi ŝatus demandi jenon:

Ĉu vi pensas ke estus korekte skribi la adjektivsufikson a post la pluralo j samkiel la ekspozitaj okazoj antaŭe (mi-j-a, vi-j-a...)?

Kiu estus la plej grandkontraŭdirinda?
Laŭ mi, sincere, la kreita de crescence, ĉar mi konas neniun okazon en esperanta lingvo kiun oni uzas la pluralo antaŭ la adjektivsufikso.

russ (Montri la profilon) 2009-aprilo-06 09:36:46

crescence:
darkweasel:crescence: Ne. "j" ne estas vokalo, sed konsonanto. Pro tio, mi-j-a ne eblas.
Tamen mi perfekte aŭdas la sonon [j] en la vorto "mija", kaj mi ne aŭdas ĝin en la vorto "mia".
Do verŝajne Zamenhof konstatis (malkiel vi ridulo.gif ke por plejmulto de homoj, tiu distingo tro malfacilas, kaj ili tute ne perfekte aŭdas nek faras tian distingon.

Krome jam estas problemo ke en brua situacio, homoj konfuzas "mi, vi, li, ...", do aldoni distingon inter "i" kaj "ij" farus eĉ pli da tiaj problemoj.

Mi ankaŭ konsentas kun More ke aldoni -a post -j (ekzemple "mij, mija") estus bizara escepto mem.

Reen al la supro