Al la enhavo

Kiel aperas la franca lingvo tra la mondo ?

de crescence, 2009-aprilo-09

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 00:08:36

Mi elkore dankas vin,'malhelan mustelon' pro tiu atestaĵo (kaj veraĵo), ke la franca lingvo plifacilas ol la angla...

En la franca, la virvortoj kutimas finiĝi per vokala sono (ĉu orala, ĉu nazala) sed skribe finiĝas per konsonanto(j), kiu(j) ne prononciĝas...
Male la invortoj kutimas finiĝi per konsonata sono sed legiĝas la vokalon "e" kiu ne prononciĝas...

Kompreninte tion, vi solvos la problemon de la prononcado, aldonante ke la ne prononcado de tiuj finaj konsonantoj, kaj le malsonora/"kaduka e" je la vortfinoj ja estas vera simpligo kaj faciligo kompare kun aliaj lingvoj, en kiuj tiuj sonoj malsamas kaj devige prononciĝas...

La prononco de la fonemoj estas senŝanĝa : oi = wa, eau = o, ou = u ktp...

La akcento ĉiam senescepte falas sur la lastan silabon...

Pro tio la franca lingvo estas malpli lacige parolebla ol ĉiuj la aliaj eŭropaj lingvoj (inkluzive de Esperanto)...

Pri la konjugacio, kiu ŝajne iomete terurigas vin, vi konsideru la jenon:

- unue, la vere uzataj tensoj estas tre malmultaj (la futuroj, kiujn vi menciis preskaŭ ne uzatas, vu parolu anstataŭ en la "présent de l'indicatif", krom post "quand", kie vi devige uzu la simpla futuro temante pri estonteco, kiu estas nur la infinitivo plus la finaĵoj de la verbo "avoir" en la prezento: ai / as / a / ons / ez / ont... Malregulaj formoj aperas nur en la tria konjugacio en la prezenca tempo por la singularaj personoj... La resto estas krom iuj esceptoj tute regula : imperfekto, subjonktivo... La "kompozitaj" tensoj ĉiam signas antaŭecon kaj konsistas el konjugacii la helpverbon en la sama simpla tenco plus aldono de la pasea participo de la verbo konjugaciata... Por bone kompreni kaj memorigi la konjugacian sistemon, inkluzive de la malregulaj verboj, vi bezonas analizi la tuton samtempe pere de tabeloj, kaj vi rapide komprenos kiel ĝi funkcias...

Pri la pronomoj (personaj, posesivaj, demonstrativaj, interogativaj, eksklamativaj), vi faru la samon, tio estas analizi la tutan da ili en kompletajn tabelojn, atente ke oni ĉiam distingas pronomojn disde adjektivoj ĉar ili malsame rolas kaj sekve ankaŭ malsamas en ilia formoj (adjektivoj, kun substantivoj, pronomoj, sen, ĉar dum la unuaj kvalifikas, la lastaj anstataŭas)...

Do, ne senkuraĝiĝu, la franca lingvo ne estas pli malfacila ol esperanto! Vi nur bezonas memorigi pli da vortoj, sed eĉ je tiu punkto la barilo ne tre altas, ĉar la vortaro estas sufiĉe internacia, facile asimilebla kaj ne tro abunda rilate aliajn lingvojn (angla, hispana, rusa), chefe tiu malliteratura (non-littéraire)...

Bonne Chance! [bonŝãs], pli facile ol [bonanŝantson]...

jchthys (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 02:42:58

Mi pensas, ke la franca estas kaj utila kaj bela. Bedaŭre mi ne parolas ĝin, sed mi esperas, ke kelkfoje mi lernos ĝin.

Mi supozas, ke ĝi estas ne tré malfacila. Probable pli facila ol la rusa kaj japana.

Parenteze, ĉu ne "ŝajnas" kaj ne "aperas"?

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 08:35:23

jchthys:
Parenteze, ĉu ne "ŝajnas" kaj ne "aperas"?
Mi elektis "aperi", kaj ne "ŝajni", ĉar mi volis paroli pri la stato de la lingvo, kaj ne pri ĝia ŝajno... sed, mi ne scias ĉu mia penso estas bone esprimita.

Paulinho (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 00:53:37

Mi vere ŝatas la francan lingvon. Mi instruas la francan lingvon ekde 1984 al komencantinoj (nur junulinoj). Miaj lernantinoj en dujara kurso ĉiam estas komencantoj. Sed mi amas tion...

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 04:13:09

Mi laboris kun turismo, tial mia respondo pli malpli estas kadre de tiu vidpunkto:

La francaj estas tre akraj, tial kelkaj brazilanoj ne simpatie ilin vidas. TAMEN, mi admiregas ke la francoj neniam volas paroli la anglan, tial mi hazarde bezonis eklerni la francan. La kanadanoj, belgoj ktp ĝenerale parolas eĉ kompreneblan anglan, sed la francoj ne volas paroli, tial estas ĉiam terura okazo bezoni paroli angle kun francujanoj. Sed tio montrigis al mi la utilon de la franca: paroli kun la francanoj. Ne ŝerce, kiam mi laboris kiel turista gvidante, la plej multo de la turistaro estis francaj kaj germanaj. La germananoj ofte volas kaj scipovas la anglan, sed la francaj ne. Tial mi eklernis la francan anstataŭ la germana. lango.gif

Feliĉe mi lernis esperanton... okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 04:13:14

Mi laboris kun turismo, tial mia respondo pli malpli estas kadre de tiu vidpunkto:

La francaj estas tre akraj, tial kelkaj brazilanoj ne simpatie ilin vidas. TAMEN, mi admiregas ke la francoj neniam volas paroli la anglan, tial mi hazarde bezonis eklerni la francan. La kanadanoj, belgoj ktp ĝenerale parolas eĉ kompreneblan anglan, sed la francoj ne volas paroli, tial estas ĉiam terura okazo bezoni paroli angle kun francujanoj. Sed tio montrigis al mi la utilon de la franca: paroli kun la francanoj. Ne ŝerce, kiam mi laboris kiel turista gvidante, la plej multo de la turistaro estis francaj kaj germanaj. La germananoj ofte volas kaj scipovas la anglan, sed la francaj ne. Tial mi eklernis la francan anstataŭ la germana. lango.gif

Feliĉe mi lernis esperanton... okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Kurawiri (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 14:20:02

Mia denaska lingvo estas la franca. Fakte mi havas specialan sintenon kun la franca: mi estas tre kritikema pri ĝi. Estas tro da homonimoj en la franca kaj ofte, kiam oni ĝin parolas, oni pliklarigu tion kion oni diras.
Ekz. verre, vers, vert, ver, vair, verts, verres estas pronuncitaj tute same =[ver]. Ankaŭ haut, eau, os (pluralforme), aŭ, aulx, eaŭ, hauts, oh, ô, ktp estas pronuncitaj ĉiuj kiel [o]. Kiam iu franco diras "elles mangent" la aŭskultanto dubas: ĉu li celas diri "elle mange" [ŝi manĝas] aŭ "elles mangent" [ili manĝas] ĉar kaj "elle mange" kaj "elles mangent" estas pronuncitaj same =[el mãĵ].

Tio estas grava problemo! Do laŭ mi la parolata franca lingvo estas ege malpreciza. Plidire la franca estas tro malregula lingvo kun troaj esceptaĵoj. Eĉ ni denaskuloj ofte eraras pri konjugacio de verboj!!!
Mia dua lingvo estas la hispana (mi instruas ĝin gimnazie) kaj ties gramatiko aperas laŭ mi pli facila kaj pli kohera ol tiu de mia denaska franca. Eĉ laŭ miaj gimnazianoj la hispana estas pli facila ol la franca ortografie.

Tamen mi agnoskas, ke la multaj vokaloj de la franca tre plaĉas la orelojn. Cetere, oni estas pli rigora franclingve kiam oni eldiru oniajn ideojn skribite. La skribita franclingvo devigas eldiri klarege oniajn ideojn kaj konceptojn. Ĝi agas kiel korseto por oniaj ideoj.

Foje mi havas impreson, ke la franca multe pli diserigas la konceptojn ol alia lingvo (ekz. la hispana). La franca estus analizema lingvo.

Adelson Sobrinho (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 15:20:41

Miaopine, beleco, facileco, facila ekirebleco ne estas lingvistikaj kriterioj.
Fakte,ne nur la franca, sed ĉiuj lingvoj estas utilaj al ties denaskaj parolantoj kaj, ĝeneraLe, al tiuj, kiuj ilin uzas.
Se temas pri statistiko rilate al uzado internacie, tio ankaŭ ne estas kriterio lingvistika.
Jen ĉio.
Samideane,

BeiDirSein (Montri la profilon) 2009-aprilo-30 15:25:50

Mi pensas ke la lingvo franca estas bela parolate, sed skribi estas tre malfacila.

Ĉar la skriba ne aliiĝis, sed la elparolo forte, oni devas lerni la skriban de ĉiuj vortoj.
Ankaŭ la gramatiko estas malfacila (anormaliaj verboj kaj la subĵontivo).

Tu peŭ (Vi povas) sed Je veŭ que tu puisse (Mi volas ke vi povas).

Spite mi tre amas la francan lingvon rideto.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-01 01:48:52

Mi studas la francan! Mi pensas ke ĝi estas belega lingvo, sed tre malfacila, la verboj kaj la pronomoj estas la plej malsimplaj aferoj laŭ mi malgajo.gif. Ĝi estas utila por havi kontakton kun franca riĉega kulturo.

Reen al la supro