Al la enhavo

A priori - A posteriori

de jan aleksan, 2009-junio-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2009-junio-11 08:07:23

Saluton,

eta demandeto por geartfaritlingvkonstruistoj.

Pri artfaritaj lingvoj, kiel diri lingvo "a posteriori" (bazita sur ekzistantaj lingvoj), kaj lingvo "a priori"?

antaŭan dankon ^^

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-11 10:11:37

Ja jam ekzistas la vortoj "apriora" kaj "aposteriora", sed mi ni certas ĉu ili taŭgas ĉi-kuntekste.

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-11 10:28:40

Oni povus diri dekomenca kaj deposta/deduktita.

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-junio-16 17:15:18

Ja ekzistas la adjektivoj "apriora" kaj "aposteriora", kaj ili tute taŭgas en ĉi tiu kunteksto: ili ja estas uzataj nur ĉi-kuntekste. okulumo.gif

Reen al la supro