Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-marto-03 15:55:20

Se al vi ŝajnas ke la afero estas malpura, purigu ĝin!

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-04 07:27:57

Fortuna edzino

Juna geedzo en hotelo...
– La ĉambron por plentago, mi petas – diras la edzo al la akceptisto.
– Vi havas fortunon, sinjorino – diras la akceptisto al la edzino kaj palpebrumas signife – li kutime prenas ĉambron por unu horo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-05 08:08:19

Malbela patro

Ĵus ekestinta patro diras al la akuŝistino:
– Flegistino, rigardu mian filon, kiele li estas simila al mi!
– Fakte, mi ne rimarkis, sed vi ne ĉagreniĝu, precipe ke li estas sana!

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-06 12:08:17

Ne tre sagaca najbaro

Unu najbaro telefonas al alia:
– Pardonu ke tiel tarde mi telefonas. Mia edzino forestas. Ĉu ŝi ne iris al vi okaze?
Tiu respondas:
– Atendu momente! Sonjo, ĉu vi aliris al mi okaze, ĉu intence?

Akakosx (Montri la profilon) 2019-marto-06 17:14:28

La Ĉina

Ĉino (Hŭej) kaj Usonano (Johano) paŝas en Usonan Ĉinan restoracion. John lernaĉis la Ĉinan de Hŭej, kaj li deziras praktiki la paroladon.
~ Ili sidiĝas kaj pretas ordoni la manĝaĵon.
~ Kelnerino alvenas, kaj Hŭej ekordonas, sed Johano interrompas.
~ Li diras, “Ne, mi estas lerninta sufiĉan de l’ Ĉina. Mi ordonos.” Hŭej nur ŝultrumas.
~ Johano pensas silente, Mi diros: kelnerino, mi volas manĝi bolatan kankraĵon kaj mi volas akvon. Li turnas al la kelnerino kaj diras, “Fúwùyuán, wǒ yào chī zhǔ xié ròu hé wǒ yào shuì.”
~ La kelnerino ekridas kaj demandas kun dika akcento, “Vi volas boli mi KION? Vere, vi DEVAS dormi!”
~ Kunfuzate, li rigardas l’ amikon. Li ankaŭ ridas, kaj la kelnerino nun ridegas. “Kion?” Johano demandas.
~ “Amiko mia, vi estas tre kara laŭ mi,” Hŭej ekdiras ridetante, “sed vi ĵus diraĉis ke vi volas bolatan ŝuon kaj ke vi volas dormi!”

sergejm (Montri la profilon) 2019-marto-07 04:57:33

Sovetunio sendis ekspedicion al Alfa de Kentaŭro. Post cent jaroj sovetaj kosmonaŭtoj revenis al la Tero. Ili petis doni al ili novajn ĵurnalojn por scii kio okazis sur la Tero dum ilia foresto. Dum legado al unu el kosmonaŭto iĝis malbone. Lia amiko rigardis kion tiu legis:
"Dum XLVa kongreso de KPSU Leonid Iljiĉ Breĵnev diris: ..."

PS: Tiu eskpedicio estis internacia kaj ĝin patoprenis ankaŭ usonano. Li legis: "Kolĥozanoj de Koloradŝĉina* ekhavis bonan rikolton"
*Rusa sufikso -ŝĉina signifas parton de lando.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-07 08:02:40

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-07 08:02:40

Kompatinda edzo

Unu edzo afervojaĝis al Parizo. Lia edzino petis lin por ke li aĉetu ekskluzivan tolaĵon kaj donis al li mezuron kaj koloron.
La edzo eniris en elegantan butikon, prezentis la fasonon, mezuron, koloron kaj la vendistino demandas:
– Kian modelon de mamtenilo vi deziras? Pomon, piron aŭ akvoguton?
La edzo, surprizita, pensas kaj fine diras:
– Ĉu vi havas modelon “oreloj de melhundo”?

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-09 09:43:21

Iritiĝema edzino

Edzino sentripigas fiŝojn kaptitajn de la edzo: unuan, kvinan, dekan, dekkvinan… Prenante la dudekan, perdas sian paciencon kaj kriegas al la edzo:
– Damne, Franko, ĉu vi ne povus drinki dum fiŝkaptado?!

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-10 21:37:55

Mi petegas: ne miksu nociojn! (malnova juda ŝerco)

Salcja revenas el kunveno de Mastrinrondo kaj demandas la edzon:
– Moŝe, kio estas “konsterno”?
– Konsterno, Salcja, estas la tiaĵo: se vi revenus el via kunveno kaj trafus min en lito kun fremda virino. Vian surprizon, miron oni povas nomi “konsterno”. Vi komprenas?
– Mi komprenas, Moŝe. Same kiam vi revenos el laboro kaj mi kun alia viro kuŝas en lito, tio estos konsterno?
– Ne, Salcja! Mi tre petas vin, Salcja, ne miksu konsternon kun ordinara malĉasteco!

Reen al la supro