Al la enhavo

“ajn” kaj “ĉi”

de jchthys, 2009-aŭgusto-13

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

Ĉevalo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 00:39:42

kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".

Ĉevalo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 00:43:45

kfa:"ajna estas bona por mi"
Post "ajna" necesas aldoni substantivon.

TureLLo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 01:21:05

Mi uzas "ajn" alimaniere.

Ekz. ... Mia krajono falis ie ajn en la ĝardeno!

nshepperd (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 01:28:14

Ĉevalo:
kfa:"ajna estas bona por mi"
Post "ajna" necesas aldoni substantivon.
Ĉu ne estas ofte ke ni forlasas la substantivon? "La angla", "la blua", ktp. La substantivo estas implicita. Por mi ŝajnas klare ke post "ajna" la substantivo ("aĵo" eble) estas implicita.

Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"! Mi neniam ĉesos tiun batalon! lango.gif

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 04:27:13

Ĉevalo:
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
ne korekteridulo.gif "ĉi-loko" (k znkzŭ ĉi temo ĉi persono) estas tute ĝusta formoridulo.gif

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 04:31:54

nshepperd:
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"! Mi neniam ĉesos tiun batalon! lango.gif
ne egalas - jes, sed havas ankaŭ tiun signifon

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 04:38:45

...

Sxak (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 04:40:07

nshepperd:
Plue, ne forgesu ke "korekte" ne egalas "ĝuste"!
Vidu la foton de PIV:

http://fotki.yandex.ru/users/s'xakludanto/view/242...

PIV:... sed ankaŭ por tiuj. kiuj volas korekte kaj bonstile verki ion en Esperanto
PS ial mi 2foje ne sukcesis alkroĉi tiun foton, tial mi donas eksteran ligon...

horsto (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 10:10:36

Ŝak:
PS ial mi 2foje ne sukcesis alkroĉi tiun foton, tial mi donas eksteran ligon...
La paĝaro ŝanĝas "s'x" al "ŝ", ankaŭ en ligiloj. Por eviti tion metu ' antaŭ la ikso.

patrik (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-15 13:43:37

Ĉevalo:
kfa:"ĉi loko / ĉi temo / ĉi persono"
Ne korekte. Necesas aldoni "tiu".
Bertilo, en sia "PMEG", diras...

Bertilo:Nuntempe populariĝis uzo de memstara ĉi anstataŭ tiu ĉi, tiun ĉi, tiuj ĉi aŭ tiujn ĉi. En tiaj frazoj la vorteto tiu(j)(n) estas subkomprenata.

Ĉi ne estas akvo! = Ĉi tie ne estas akvo!
Neniu magazeno ĉi estas! = Neniu magazeno ĉi tie estas.

Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio).
Oni povas uzi tiujn formojn, se la alia persono komprenas tiujn, laŭ mia opinio. Kompreneblo plej gravas. rideto.gif

Reen al la supro