Al la enhavo

antaŭ/post

de gxosefo, 2007-februaro-26

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-01 23:51:12

Здравствуй, мой американский друг, батюшка Муравей! Не существует в русском языке прилагательное от США. Поэтому, когда мы говорим "американский", подразумеваем "Usona".

Sinjorino Mielo! lango.gif
Inter miaj multaj geamikoj estas hungaroj. Mi eĉ provis iomete lerni la hungaran, sed poste diris al mi mem: "Ne! Tiun lingvon ellerni neeblas!" Vi estas Feliĉulo, ĉar en la hungara vi estas denaskulo! Mi ja decidis esperantiĝi!

Ŝerco de la humuro:
Du blondulinoj veturas en lifto.
Subite la lifto haltiĝas.
La unua blondulino komencas krii: "Helpu nin! Savu nin!"
La dua parolas: "Ĉu ni kriu kune?"
- Jes, jes!
- KUNE, KUNE, KUNE, KUNE!

Saluton al ĉiuj!

Tamen mi estas blanka kaj lanugeca.

pastorant (Montri la profilon) 2007-marto-02 00:48:59

мой пушистый друг,
Tre komika ŝerco!
Tamen, ne nomu min patro, mi petas. Mi ne estas pastro (священник). Estas diferenco. Plejparte, mi povas edziĝi. ridulo.gif
Ĵuro de ĉasto? Ne maniero! (aŭ ne vojo. Mi ne certas.)

Kio ni nomiĝos vin?

Eble...пушистов! Puŝistov Tre ruseca nomo, ĉu ne? ridulo.gif
Aŭ Sinjoro Koboldo, simila al via bildeto. Sed, mi ŝatas plie puŝistov ridulo.gif
Ni ĉiuj bezonas komikajn moknomoj.(прозвище)

Eble, ĉu Ĝosefo povas nomiĝi Ĝoĝo?
Kwekubo povas nomiĝi Irlanda Kanadano, ĉu ne?

Hehe

Ĝis la vento blovas........

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-02 01:13:33

Verŝajne, morgaŭ mi ŝanĝos la bildeton.
Pri nomoj:
Пухов, Пухин, Пушков, Пушкин, Пушистый, Пушистов, Пушистиков, Пушкаев, Пушистин,
Пушестюк...
Estas la 3-a de nokto kaj mi enlitiĝas.
Ĝis!

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-02 08:55:47

k.garin:
Sinjorino Mielo! lango.gif
Inter miaj multaj geamikoj estas hungaroj. Mi eĉ provis iomete lerni la hungaran, sed poste diris al mi mem: "Ne! Tiun lingvon ellerni neeblas!" Vi estas Feliĉulo, ĉar en la hungara vi estas denaskulo! Mi ja decidis esperantiĝi!
Kara K.garin ! Ĉu mi titolas vin tiel Terurĉjo ? Kiu estas blanka kaj lanugeca ? rido.gif
Mi konfesas, ke kiam mi estis knabino, mi lernis lingvon ruse kaj mi ŝatis ĝin. Bedaŭrinde mi ne havas lernolibron jam, mi devus renovigi mian rusan scion. Kaj mi devas serĉi rusan klavaron.
Laŭ mi, la hungara lingvo estas facila se vi, geamikoj volas, mi studas vin. rido.gif

Via ŝerco ne estas humura !!!! Kaj vi scias, ke mi ne diras tion, ĉar mi estas blonda, ĉe ne ? sal.gif

gxosefo (Montri la profilon) 2007-marto-02 23:30:30

>_> Mia eta fadeno estiĝis hazarda babilejo... ne grave. lango.gif

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-03 23:39:44

ĝosefo:Mia eta fadeno estiĝis hazarda babilejo... ne grave. lango.gif
Estimata Ĝosefo, mi devas kontraŭdiri al vi.
Gravas, multe gravas, ke via demando (parenteze, tre interesa) faris la forumon preskaŭ babilejo. Ju pli ni interparolas, babilas pri diversaj temoj, des pli ni interkonatiĝas. Plialtiĝas nia scio de la lingvo, de vivo de diversaj homoj kaj landoj. Por kio do ni uzu Esperanton?!
Ĝi estis farita por ke diverslingvaj homoj komprenu unu alian.
Dankon pro via temo!

k.garin (Montri la profilon) 2007-marto-04 00:46:07

Mielo: Kara K.garin ! Ĉu mi titolas vin tiel Terurĉjo?
Via ŝerco ne estas humura !!!! Kaj vi scias, ke mi ne diras tion, ĉar mi estas blonda, ĉe ne ? sal.gif
Sinjorino Mielo! Mi genuflekse petegas pardonon pro mia malsukcesa anekdoto. Vi ja scias, ke ni, viraĉoj, ofte estas neatentemaj. Via foto kaj vizaĝo, ĉarma rideto, kaj haroj, nepre haroj estas tre belaj. Mi ne povas diri tion pri mi. Ankoraŭfoje pardonu min. Krom tio ni estas preskaŭ kolegoj - ni ambaŭ posedas samajn hundojn.
Mi nur volis gajigi Lernu!-anojn.

Pri la titolo Terurĉjo! Bonege, YES, YES. Ruse -"Ужастик" (Uĵastik).

Pri "blanka kaj lanugeca". En nia lando ekzistas la anekdoto:
- Rano, kial vi estas tiom malseka, glita kaj malagrabla?
- Mi malsanas. Kutime mi estas blanka, mola kaj lanugeca.
Mi jam okazigis ĝin en la forumo. En Rusio tiun frazon oni ofte uzas, kiam parolas pri homo, kiu volas aspekti "blanka kaj lanugeca" - bonkora, pacema, sed ĉiuj scias, ke li ne estas tiu. Ekzemple, Usona ŝtatestro Buŝ. Li atakis multajn landojn, sed li estas "blanka kaj lanugeca". Aŭ pri iu politikisto aŭ krimulo...

Interalie mi havas multe da anekdotoj pri blondulinoj.

Antaŭ ol sendi ilin en la forumon, mi demandas vin pri la promeso. Ne, ni provos fari la novan temon - "Anekdotoj".
Ĝis!

Mielo (Montri la profilon) 2007-marto-04 09:53:56

Kara K.garin aŭ Terurĉjo ! ridulo.gif
Ĝosefo pravas, mi ne volas ĉagreni liajn sentojn kaj ne volas fuŝuzi lian forumon. Mi pensas jam, ke mi malfermos topikon, babilejon, kie oni povas interparoli pri io ajn. Mi malfermas nun.

Ĝis !

Reen al la supro