Al la enhavo

Ĉu tiu traduko estas senerara ?

de crescence, 2009-septembro-20

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-20 11:35:48

Saluton !

Ĉu vi volas korekti ĉi tiun tekston :

La forumo estas infestata de mesaĝoj, kiuj enhavas nocajn ligilojn.
Kaŭze de sekureco, ni ĝin forigis.
Se vi deziras kontakti la kreinton de la retpaĝaro, de nun bonvolu utiligi la paĝon "Kontakto".


Mi dankas vin.

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-20 12:12:06

Eble ne ĉiu komprenas "infesti" kaj "noca", do kial ne jene:
.
La formumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Se vi deziras kontakti la kreinton de la retpaĝaro, bonvolu uzi nun la paĝon "Kontakto".

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-20 13:00:00

horsto:Eble ne ĉiu komprenas "infesti" kaj "noca"
Dankon al vi.

"Infesti" signifas (mi ĝin opinias, apud la legado de mia vortaro) "invadi". En la franca, "infester, envahir".
"noca" signifas (laŭ mi kaj mia vortaro) "kiu nocas", "kiu endanĝerigas". En la franca, "nuisible, dangereu_x".

Rogir (Montri la profilon) 2009-septembro-20 13:19:01

Mi pensas ke la teksto de Horsto estas samsignifa sed pli bone komprenebla.

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-20 14:25:19

horsto:.
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?

Vilius (Montri la profilon) 2009-septembro-20 14:57:37

crescence:
horsto:.
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?
ilin = mesaĝojn
Estas malklare, kion vi forigis - la tutan forumon aŭ nur mesaĝojn.

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-20 16:09:12

Vilius:
Estas malklare, kion vi forigis - la tutan forumon aŭ nur mesaĝojn.
Mi petas uzi nun la paĝon "Kontakto", ĉar la paĝo de la forumo estas forigita.

horsto (Montri la profilon) 2009-septembro-20 20:53:22

crescence:
horsto:.
La forumo enhavis multajn mesaĝojn kiuj havas malutilajn ligilojn. Pro la sekureco de la uzantoj ni forigis ilin.
Kial vi elektis "ilin", prefere al "ĝin", vorto, kiu anstataŭas "forumo" ?
Pardonu, mi pensis ke vi forigis la mesaĝojn kaj ne la tutan forumon.

crescence (Montri la profilon) 2009-septembro-21 05:28:49

horsto:
Pardonu, mi pensis ke vi forigis la mesaĝojn kaj ne la tutan forumon.
Denove multan dankon pro via helpo.

Reen al la supro