Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-03 20:47:56

...
La sekvantan tagon mi trovis min en blanka liaĵo. Estis en hospitalo proksime al la stacio Nagoya, tio klariĝis al mi poste.
Iel laca kompreneble mi estis. Nebule mi ekkonis blankan koloron, tamen nenio venis en la kapon pri la estinteco kaj la estonteco.

Doloron mi tute ne havis, kaj baldaŭ ree enfalis profundan dormon. Ĉe la dua vekiĝo juna kuracisto -aĥ, se tiel diri ankaŭ seninterese. Nun mi rakontu pri la tria. Mi komence aŭdis mallaŭtan voĉon, ĝi pli kaj pli klariĝis, fine ekestis vortoj...
Bedaŭrinde oni ne povus lasi ŝin plu ne la sama klaso...

Komprenis mi, ke la parolantoj estas du virinoj, laŭ senpera esprimo, mia patrino kaj f-ino Azuma. Tiam mi jam rememoris ĉion, tamen kiel alies aferon, estas strange.
Mi decidis, ke mi ŝajnigu min dormanta.
Vi enuas, ĉu? Ankaŭ mi iom. Sed mi asertas; maljuna fraŭlino nomata inspektorino de lernej-pensiono estas tre tre teda estaĵo.
...
第二天,我发现自己在白色的被褥里,是在Nagoya车站附近的医院里...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-04 21:12:24

...
Animan delikateco ŝi neniom havas. Neriproĉebla, vi diras? Hm, povas esti. Se ŝi zorgus pri ĉiu individuo delikate, ŝi eĉ sekundon ne povus vivi meze de 300 junulinoj. Sed malgraŭ ĉio la parolo estis tro aferema por ŝanĝi kun patrino tuj antaŭ lito de fuŝa sinmortiginto.

Cetere, ion diri kontraŭ tio mi ne rajtas nek deziras. Tiutempe ĝi ne donis pikan impreson sur mi.
Provi sinmortigon ne estas tre malbone, ha, ha...
Vi demandas, ĉu mi ne intencas ankoraŭfojon kun plena preparo. Nur nun kaj en la proksima estonteco, absolute ne.

Troviĝas kelkaj homoj kiuj suferas -aŭ ĝuas, mi ne scias, -sinmortigan malsanon.
Jam la dekdua? Mi tro longe babilaĉis. Hodiaŭ mi venis peti vian instruon pri la japana gramatiko. Ĝi estas sensenca kaj nekomprenebla. Ha vi ridas, je kio? Jen mi ekkomprenas, je tiu ĉi desegnaĵo.

Ĉu vi postulas klarigon? Bone. Mi enskribis ĝin dum la lasta lekcio. Belega, ĉu ne? Kompreneble ĝi ĉion elbruligas, homon, urbon, herbon -jes, ĉion! Ha-ha-ha-ha...
她没有一点心灵美,你说,不可能被谴责吗...
demando.gif
(El Esperanta Literaturo,
jaro 2, n-ro 3, maj. -jun. 1934)
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-05 20:37:29

SES MONATOJ

1

Tagmeze sireno eksonas. Jen komenciĝas bruo. -Oni, jam preta, frape fermas dikan kajeron, fajfas, babilas, trakuras la koridoron.
Meze de tia atmosfero Nagai ankoraŭ fidele daŭrigis sian laboron -enskribadon. Kiam li laste enigis la plumon en la inkujon, servisto al li proksimiĝis.

-S-ro sekciestro vokas vin. Tuj!
Nagai sentis, ke najbaraj rigardoj sin ĵetis sur lin kompate. Oni ja scias: la sekciestro nur por doni malbonon alvenigas maleminentulon, kia li estas. Nagai senpolvigis la astigmatajn okulvitrojn, forviŝis akvan nazmukon, kaj ekstaris senforta.

Kio lin atendas? Severa mallaŭdo, aŭ eĉ puno? Sed li neniel tion meritas!... Kun mallevita kapo li eniris la sekciestran ĉambron, kie sola troviĝis ĝia mastro.
-Ho, bonan tagon! -la estro akceptis lin per oficiala afablo, mentone montris apudan seĝon. -Nu ĉi tien!
...
六个月
1
中午,警报开始响了。喧闹声也开始了...
demando.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-07 21:10:44

...
Kun hezito li sidiĝis tiel, kvazaŭ li volus tuj foriri. Rekte rigardante tiun, pli maljunan ol li, la sekciestro nerapide komencis: -Ne pro alio mi petis vian venon...
Pasis kelke da minutoj. Dum tio la estro eble diris mil vortojn sinjore, sed en la kapo de Nagai nur unu sovaĝe bolis, ĉirkaŭkuris - "maldungo".

Firme teniĝu, ĉar vi estas virjapano! -fine li admonis sin, kaj denove interplektis la manojn surgenue. Tiuj strange tremetis, kaj klare aŭdiĝis rapidega batado de l' koro kvazaŭ krevonta.
-Vi havas kvindek tri jarojn, estas sufiĉe maljuna por ofici, -daŭris la parolado de l' estro.

-Krome vi jam tridek kvin jarojn laboradas en tiu ĉi Edukad-departemento, kio tute malofte okazas. Vidu ĉirkaŭ vin, vi ne trovos eĉ unu el viaj plej malvovaj kolegoj. Mi mem estas flavbeka novulo por vi, ha-ha-ha! Nun estas via vico, mi diras tamen kun multa bedaŭro.
...
他犹豫地如此坐着,仿佛他想立刻离开...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-08 21:25:53

...
-Sed S-ro! -Nagai vortis mallaŭte, -ĉu vi ne bonvolus pripensi mian familion? Miaj infanoj...
-Infanoj? -La sekciestro sin esprimis nekomprene. -Mi aŭdis, ke vi havas nur filon, nun dekjaran.
-Jes, n-ne, S-ro... ankaŭ filineton, kiu naskiĝis en la lasta somero.

-Kial vi tiam ne diris? Ĉu vi ne scias, ke ĉi tie oni kutimas donaci iom da mono al tiuj...
-Mi scias, S-ro! Tamen mi hontis ekhavi nepotaŭgan filinon.
-Ne! "Ĉiam energia" estas moto de ni, viroj!
-la sekciestro ridis malbonan ridon, kiu plie ruĝigis Nagai malbele.

-Nu ree sur la relon! Mi estas certa, ke vi, honesta, jam sufiĉe ŝparis monon por ili, kvankam alta salajro ne estas fiksita al vi; kaj aldone oni diras, ke vi posedas kampon en via patrovilaĝo. Do vi estas "foresta bienulo"! Ha-ha-ha!
...
-但是,先生! -Nagai 低声说道,-您不考虑我的家庭吗?我的孩子们...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-09 21:01:30

...
-Ne embarasu min, S-ro! Mi petas. -Iom balbutis Nagai. -Mi ne ŝparis tiom, kaj la kampo estas tiel malgranda, ke ĝi kvazaŭ ne ekzistus; krom tio la farmuloj lastatempe tute ne pagas.
-Tio ĉi ne koncernas min, -malkaŝe oscedinte li malicis.

-Mi ne persone parolas kun vi. Vi devas obei la ordonon de la ŝtato, ĉar vi estas... -Momente li hezitis, ekfumis, kaj kreis violan rondon en la aero-, jes, estas ŝtatoficisto. La sekciestro elpoŝigis oran horloĝon, ŝajnigis sin konsternita. -Ho, pasis duono kaj pli! Nu, amiko, finu la aferon; alian mi havas.

Konklude: vi estu ĉi tie ĝis la 21a tago, dume aranĝu, por ke Yamada, via kunlaboranto, poste ne konfuziĝu. En la 21a, precipe tiun fojon tagmeze, iru al la kasisto, kaj ricevu ĉi-monatan salajron kaj eksiĝmonon. Tiam vi estos libera. Do, bonan sanon!
...
别妨碍我,先生! 我请求。 Naagai 有点口吃...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-10 21:19:19

...
Tute senhelpa, Nagai ekstaris, kaj kun ĝentila kapsaluto diris al li duone en la buŝo: -Mi dankas, S-ro! -Kaj al si mem, penante ne larmiĝi, kiel oni instruis lin en la liceo: -Malbenu nek dion, nek homon...!

La destinita tago-
Ĉirkaŭ 600 enoj kaj du folioj de orkadra papero.
Unu por longa servado...
La alia pro eksiĝo - ne pro eksigo! Ĉar por ŝpari monon oni arbitre skribis, ke li rezignis pro "sia hejma afero".
Al kiu li plendu? Ja absoluta estas la ŝtatordono!

Tiunokte-
Nigra ombro lia en triaranga drinkejo.
Ju pli da alkoholo, des pli da malebrio kaj melankolio.
Fruprintempa vento blovis malvarme.
...
完全没有帮助,Nagai 站起来,礼貌地向他点头致敬,一边说到:我感谢您,先生!...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-11 22:00:47

2

Tute simple: -kio devas veni, fine venis! Sed nun kion fari?
Nagai nevide rigardis antaŭ sin. En la malgranda domo regis nekutima silento, ĉar la edzino kun infanoj iris al proksima banejo. La malnova tekruĉo vaporante siblis. Sur la inkmakulita tablo ankoraŭ restis kelkaj kopioj de lia karierpriskribo.

Ĉar li estadis skribisto dum 35 jaroj, ili aspektis tre bele, sed kian efikon ĝi havas? Nun li nevole konvinkiĝis, ke li vane noktlaboris lastatempe. Unuj el tiuj, de kiuj li petis novan postenon, malatente silentis, aŭ tuj resendis la karierpriskribon, kaj aliaj kun diplomatia deco promesis peni.

La sekciestro estis la plej senkora. Kiam Nagai vizitis lin, servisitino, kiu unufoje iris internen, ŝajnige bedaŭris foreston de l' mastro kaj akceptis nur la nemalkaran donacon, kvankam Nagai aŭdis lian voĉon. Pliposte li eksciis de ekskolego, ke oni dungis kuzon de l' sekciestro el la kamparo.
...
2
完全简单:那事必须来,最终来到! 但是,现在做什么?
...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-12 21:36:29

...
Eĉ Urban Laborperejon 1-ponto li iris. Tie en la nehela griza konstruaĵo malvigle svarmis palaj senlaboruloj, kaj li kun aliaj, kiuj iom malfruiĝis, devis resti ekstere kelkan tempon. Post longa staro li skribis karieron kaj deziron sur prezentita karto.

Ĝin vidinte juna oficisto ŝerce-serioze diris: -Maljunulo, vi povos atendi dek jarojn, ja?
-Kio estos kun ni?
Li balancis la grizan kapon malgaje. Ĉiumonate oni pagas al li 20 enojn kiel pension, sed per ĝi la familio nur povas "loĝi".

Se li estu denaska malriĉulo, li laborigus la edzinon kaj ankaŭ la filon tuj post eliĝo el elementa lernejo. Ne! Li havis fieron!!
Ĝis Meizi-restarigo lia familio absolutis en la vilaĝo, kaj, kvankam ne samurajo, portis "familinomon" kaj "du glavojn", ricevis "subten-rizon" de l' loka daimio.
...
他甚至去了1号桥附近的城市职业介绍所...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-13 22:07:50

...
Oni diris: Se la akvo de la riverego Mogami eĉ seniĝus, la riĉaĵo de Nagai-familio neniom seniĝus. Tion indiferente ruinigis la socia ŝanĝiĝo, terura fajro, kaj senlima diboĉado de liaj avo kaj patro...
Reve li revenis al la feliĉa knabaĝo kaj al la belahejmvilaĝo.

Tamen la kruela realo ne lasis lin tiel vagi; li amare rememoris, ke la familio en Tokio multfoje transloĝiĝis nur en pli malgrandan domon, kaj li jam dekokjara enoficiĝis, ĉar li malsukcesis ĉe la ekzameno kaj ne povis fini la liceon.

Denove li rigardis ĉirkaŭ sin, tiam aŭdiĝis el la enirejo... "Saluton! Saluton!"
Ne rimarkinte malfermiĝon de l' pordo, tial tute frapite, li ekstaris, tien rapidis.
Estis viro simila al li en la aĝo, kiu portis eluzitan veston kaj tolpakaĵon.
...
有人说: 假如Mogami大河的水甚至干涸的话,Nagai家庭的财富将毫无没有了...
senkulpa.gif

Reen al la supro