Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-21 07:51:16

...
De temp' al tempo oni elkrias: "For japanan imperiismon!" "Liberigu niajn gvidantojn!"
Tio estas manifestacio por postuli liberigon de "Sepo da nacisavuloj". Ili, ses viroj kaj unu virino, ne estas kompartianoj nek radikalistoj, sed burĝaj liberalistoj, profesie verkistoj, advokatoj kaj bankistoj, kiuj havas relative superan socian situacion. Ili sidas en la karcero nur pro tio ke ili fondis kaj gvidis la popolan unuecfronton antijapanan en Ŝanhajo, avide deziratan de la popolo mem...

La vicoj de la manifestacio marŝas, ĉiuminute plilongiĝante. Ĝi kantas, ĝi krias. La voĉoj ĥore elŝpruce tondras, la voĉoj ĝis nun disigitaj kaj premataj.
Mi estas en la vico, firme brakumante kun amikinoj. Kredeble sola fremdulo, ununura japano inter ili.
Sed kial mi ne partoprenu? Ankaŭ mi havas rajton kaj devon postuli liberigon de ĉinaj patriotoj. Mia koro batas kune kun iliaj, mia sango bolas samkiel iliaj, nur la lipoj ne akordas al iliaj. Mi tamen movas la buŝon dum sonas kantado.

Milion' kiel unu,
Spite kanon-fajron marŝu,
Spite kanon-fajron marŝu,
antaŭen marŝu!

Kaj spite la policanan glavon marŝas la vicoj de la manifestacio, gustumante ke la frukto de Xi'an-afero ankoraŭ ne estas sufiĉe matura.
...
人们时而喊出:“日本帝国主义滚出去!”“释放我们的领导人!”...
demando.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-21 23:57:14

Ĝi Eksplodis, Sed Ne Surprize

La 7a de julio-
Ektondris kanonoj, skuante la trankvilan aeron ekster la klasika urbo Beiping. En Ŝanhajo kun rapide batanta koro oni aŭskultas tion. Ĉu ĝi daŭras aŭ tuj ĉesos? La japana flanko kutime papagas nevastigon de la afero. Nu, ŝanhajaj urbanoj ne esperas ke la fajro provizore estingeĝu, denove entombigante la parton de la ĉina libero en la cindron. Tamen samtempe ili timas ke la katastrofo malsuprenvenos rekte sur ilin.

Kaj ilia espero kaj timo alvenis duope.
La 13a de aŭgusto, tago grandioza, tago sange gravurita. Ĝi venis kvazaŭ subite, sed ĉu vere neatendite? Ne. Milito ne okazas en la tago kiam ĝi eksplodas, ĝi ja estas, kiel diras Clausewitz, la aŭtoro de fama Milito, nur daŭro de la konstanta politiko laŭ alia maniero. Kiel la japanaj faŝistoj tamburas ke ili vole-nevole devas ĝisfunde puni la ĉinojn kiuj agas kaj pensas kontraŭ Japanio, la vivaj faktoj superelokventas ilin. Ĉu oni jam forgesis la Manĉurian aferon antaŭ kelkaj jaroj?
Ne, ni devas turni la rigardon pli malantaŭen. Ĉu la doloraj spertoj de la ĝisnunaj 60 jaroj ankoraŭ ne sufiĉas por malfermi la okulojn de la ĉinoj?
"Inke skribita mensogo neniel povas kovri sange skribitan fakton."
"Sangan ŝuldon ni devas repagi nepre per la sama objekto."
La milito fine eksplodis, sed ne surprize. Ĝi devis okazi pli malpli frue, kaj nun ĝi ekestas.
...
它爆发,但不意外...
demando.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-22 08:32:43

...
Kien Iri?

-Oni diras, ke ĉi tie loĝas japana virino.
Iun tagon surprizis nin japane parolanta virina voĉo. L kaj la ĉeestantaj amikoj skulsignis al mi kaj rapide eliris ekster la pordon.
-Ne, ne estas tia homo. Eble vi misaŭdis.
-Ne mensogu, mi scias. -Leviĝis la virina voĉo, kiu tamen tuj premiĝis. -Mi loĝas proksime, sur ĉi tiu strato mem. Preskaŭ ĉiuj japanoj en Ŝanhajo jam hejmeniris, kaj morgaŭ, oni diras, forveturos la lasta ŝipo al Japanio. Mi intencas per ĝi, sed sola mi ne kuraĝas. Ĉu ŝi ne veturos kun mi? -La voĉo jam estis en peta tono.

-Vane vi diradas, sinjorino, bedaŭrinde. Ĉi tie ne estas japanino. Eble gravas nenio, se vi sola prenos la ŝipon, ĉar en ĝi vi trovos ankoraŭ multajn viajn samlandanojn. Nun, bonvole foriru tuj. Estus malbone se vi ĉi tie parolus plu.
La virino ne kuraĝis plu ion diri. Mi ne vidis ŝian figuron, sed povis supozi ŝin forirantan kun klinirta kapo kaj premata koro.

Ŝi ne aperis plu antaŭ ni, kaj ni mem post du tagoj jam transloĝiĝis. Mi ne scias ĉu ŝi forveturis aŭ ne.
Supozeble jes, kiel plimulto da aliaj "japanoj-edzinoj". Ankaŭ okaze de la Manĉuria afero en 1931 kaj la unua Ŝanhaja afero en 1932, ili same disiĝis de la edzoj, por provizora senĝeneco kaj sekuro. Feliĉe tiam ili povis reveni al Ĉinio, en la brakojn de la edzoj nur post kelkaj monatoj. Kaj ĉi-foje? Eĉ se ĉio irus tute same kiel antaŭe, ilian vivon ĉiam minacus sinsekvaj similaj baroj.
Ilia kuniĝo do ne povas esti perfekta, kaj eĉ dum suninundaj tagoj io maltrankviliga kaj kontraŭdireca ĵetas nigran ombron sur ilin.
...
去往哪里?
有人说,这里住着一位日本女人...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-22 23:41:53

...
Patrio! -kiel ĉarme sonoras la vorto! Kaj oni prijuĝus, ke pli feliĉaj estas ili kiuj havas la patrion por reveni, ol mi kiu ne povas reveni al ĝi nek eniri la edzan landon, kaj kiel malforta leporo ĉasata de du flankoj, vagadas sur la "neŭtrala zono".

Kaj la koncesia kvartalo estas "sekura zono" ne sole por mi ĉine vestita japanino. Jam antaŭ la ektondro de la kanonoj en Zhabei multaj aŭtoj kun monto da diversaj objektoj alkuris ĉi tien unu post alia. Ilin kun ruza rideto atendas domposedantoj, kiuj plej ofte estas grasaj blankrusinoj. Ne ekzistas en la mondo leĝo kiu gardas tiujn elmigrantojn, nek tiu kiu punas ilin. Por ili mono estas leĝo ĉiopova. Ili laŭvole levas luprezon, forpelas ĝisnunajn luantojn, bonvenigas la "altklasajn rifuĝintojn".

-Sinjorino, -iutage kiam mi estis lavanta niajn vestojn, nekutime alparolis min la dommastrino blankrusa, -ĉu vi ne allasas ilin al eksteraj lavistoj?
-Ne, mi mem lavas, ĉar mi havas multe da libertempo, -estis mia ununura ebla respondo.
-Oni ege limas la akvoprovizadon, kaj la prezon male karigis terure. Se vi...

Mi bone sciis ke tio estas preteksto. Sed kion do mi faru? Unu amiko estis baldaŭ ironta al interna provinco, en kies ĉambron ni loĝiĝis, kaj post lia foriro ankoraŭ restis 10 tagoj de la monato por kiu li jam pagis. Favoris nin ankoraŭfoje simila ŝanco. Sed ĉi-foje oni postulis de ni lusumon por la restanta semajno, laŭ plikara prezo ol antaŭe. Eble tio estas racia, kaj ni senvorte ĝin pagis.
Monatfine, por eĉ iom plaĉi al la blankrusa luiganto, ni jam matene deprenis 25 dolarojn el nia malpeza monujo. Sed la vizaĝo de la ĉina servisto estis rigida kiel ligna masko.
...
祖国! 多么有魅力的响亮词语!...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-23 09:41:15

...
-Nia sinjoro diras ke lia parenco venis el Zhabei kaj li decidis...
-Nu, samlandano, -L frapis la ŝultron de la servisto kaj enmanigis al li monpaperon, -ne estu tiel severa dum la tempo de la nacia krizo.
La viro iris internen kaj tuj revenis. Li etendis antaŭ nin la dekstran manon plene malfermitan.

Kvindek dolaro! Dio mia! Dudekkvin jam estas tro kara por ni senlaboraj geedzoj. Entute ni apenaŭ havis 100 dolarojn, kies duono estas el japana manuskriptopago por mia traduko, kiun ni ricevis ĝuste antaŭtage de "8.13". Ni bezonas ĉambron por loĝi, sed ĉu ni povas esti sen pano?
Ha, kia vampiro! Tamen ni ne kuraĝas kvereli kun ĝi. Ni devas vivi antaŭ ĉio, kaj por ke ni vivu, ni nun devas konservi ion pli gravan ol pano kaj ĉambro.

Ni eliris serĉi ĉambron. Serĉi ĉambron? Ke tio estas absolute neebla por ni, evidente scias ni mem. En nia koro kuŝas malespero kvazaŭ plumbo. Falas grizaj pluvetoj ekstere. Sencele ni iras la stratojn jen rekten, jen flanken, jen returnen. Sur ĉiuj stratoj svarmas rifuĝintoj. Ili estas rifuĝintoj en la vera senco de la vorto.

La "altklasaj" jam de longe trovis por si komfortan neston. Nun ili ŝmacas je eŭropaj fradaĵoj, trinkas kafon, sidas en kinejo aŭ dancejo. Tiuj per aŭtoj kunportis objektojn necesajn kaj superfluajn, kiel ni vidis. Sed la aliaj nenion, krom kelkaj litaĵoj kaj vestoj, kaj iuj tute, absolute nenion. por ili porti sin mem per du kruroj estis ja maksimume.

Unu mezaĝa virino nudpieda kun gapa mieno paŝas nur portante malplenan saŭcbotelon. Certe ŝi mem ne konscias por kio ŝi savis ĝin el sub la malamika kanonfajro kaj kvazaŭ solan trezoron kunprenas kun si. Oni povus diri ke ili estas feliĉaj, ĉar malgraŭ ĉio ili trovas sin vivantaj en la sekura zono. Ĉu vi ne vidas, kiel ploregas kaj kriegas ankoraŭ sennombraj homoj ekster la jam fermita fera pordo de la koncesia kvartalo, petante ke la gardistoj lasu ilin eniri.

La koncesia kvartalo estas sekura zono ankaŭ por rifuĝintoj mez- kaj malaltklasaj. Jes, ĉi tie ne kugloj nek bomboj atingas ilin. La hieraŭo estas kvazaŭ inkubosonĝo. Sed vere sekura estas por ili ĉi tiu loko? Tiuj, kies forto elĉerpiĝis, kuŝas apudvoje duonmortaj. La ceteraj plu iras, iradas ne sciante kien. Kaj ankaŭ ni inter ili...
...
-我们的先生说,他的亲戚从闸北来,他决定... sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-23 23:30:32

...
-Bonfara sinjorino, estimata sinjorino, -kelkfoje antaŭ min ŝoviĝas manoj, velkaj, kalaj kaj infanoaj, -kompatu min, mi ja tri tagojn nenion manĝas.
Mi amare ridetas en mi. Estas ne strange ke ili rigardas min riĉa virino, ĉar mi portas tre novan veston. (Kie mi havus eluzitan ĉinan kostumon?!) Kiel ili povus kompreni ke ankaŭ ni ne manĝas de la mateno, kaj ne havas liton eĉ por la hodiaŭa nokto. Kia diferenco ekzistas inter ili kaj ni? Foje kaj foje ia timo trakuras min; se ili rimarkus mian devenon...Nun ja neniu rajtas postuli de ili racion distingi amikon kaj malamikon el japanoj. Mi iras nervostrepĉe, laŭeble imitante la sintenadon de ĉinaj urbaninoj.

Pluvetas, pluvetas grize.
Estas malvarme kvankam mezas aŭgusto. Pli froste estus en koro ilia kaj nia. Ni vagadas kune kun ili straton post strato. Senespere kaj lacege. En mi tamen ne estingiĝas la flamo ruĝa. Ĉu ĝi ne brulas en ili kun pli aktuala ardo pro la verŝita sango kaj larmo?

Posttagmeze malfrue ni trenas nin fine al la oficejo de ŜEL. Milde kaj kompate rigardas nin Zamenhof sur la muro tra la okulvitroj. Tamen kion do li povus doni al ni du vagantoj? Ĉu li mem ne mortis tragedie sub la kanontondro de la unua mondmilito? Savanto nia tamen aperis el liaj vivantaj disĉipoj. Li estas k-do Venk, nacilingva poeto, kiun ni vidas nun je la unua fojo. Li diras, ke li havas du ĉambrojn kaj en unu el ili li allasos nin tuj.
...
善心的太太,尊敬的夫人! 一双失色的、老茧的,和孩子的手,几次伸向我面前。可怜可怜我吧,我已经三天没吃东西了...
malgajo.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-24 05:52:37

Inferaj Krioj Kirliĝas Ekstere

Meksika verkisto skribis iam, ke japanoj estas ĉefoj de satanoj. Iuj diras ke japanaj soldatoj similas sovaĝajn bestojn, aliaj insistas ke ili per sia krueleco multe superas tiujn.
Mi, ilia samlandano, absolute ne protestas kontraŭ tio. Sed al mi ŝajnas, ke tiaspeca komparo estas iel vana. Faŝista invadista armeo ili estas. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉu ni ankoraŭ ion bonan esperas de ili?

Tage de sur la balkono ni vidas du vulkanojn aktivajn. Ili elsputas senĉese gigantajn fumnebulojn, kiuj dense kovras la bluan ĉielon griznigre. Nokte tiuj lokoj terure ruĝas. Longaj flamaj langoj puŝas sin supren-alten.

Ne vulkanoj ili estas. Brulas Zhabei kaj Nanshi en Ŝanhajo. Japanoj en la aero ĵetis multajn flambombojn, sur la tero verŝis petrolon kontralon kontraŭ la civitanaj la loĝantojn forkurontajn.
La kolosaj fumnebuloj sufokas la stertorajn agoniantojn, la longaj flamlangoj lekas la sangantajn vivantojn.
...
外面回荡着地狱的呐喊声
一位墨西哥的作家曾经写道...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-24 23:57:07

...
"La okan de aŭgusto, la japana aerarmeo bombardis Songjiang-stacidomon. Per 8 aeroplanoj ili celis 10-vagonan trajnon portantan rifuĝintojn. Dum 50-minuta sieĝo ili ĵetis 18 bombegojn. Kiam la aeroplanoj ĉirkaŭflugis super la trajno, la rifuĝintoj kunpreme plenigintaj la vagonojn ankoraŭ ne supozis ke okazos la katastrofo.

Tamen ek, ja falis bomboj, detruis la postajn 4 vagonojn. Elŝprucis ĉiuflanken karnoj, sango kaj plorkrioj. Nevunditaj eltorentis el la nebombarditaj vagonoj. Sekve unu bombo trafis la antaŭan vagonon. Neniu vivanta jam restis en la trajno. Ĉirkaŭ la stacidomo tute estis konfuziterapide kuregantaj homoj. La aeroplanoj nerezigne persekutis ilin, flugante tre malalte, pafis per maŝinpafiloj. Homaj kruroj ne superas aeroplanajn alojn.

Ili falis vicon post vico. La lasta grupo konsternite forkuris en la kampojn. Sekvante ilin ankaŭ la maŝinpafiloj dense funkciis tien. Apenaŭ parto da homoj sin kaŝis en terkavo granda kaj profunda, benis la feliĉan saviĝon de sia vivo. Sed, ankaŭ tiun ĉi scenon vidis la aeroplanuloj. Precize al la loko ili ĵetis 3 bombojn unu post alia, kiuj ĉiuj eksplodis en la kavo, dum momentoj entombigis la multajn homojn en la teron."
-el "Al Yamakawa Hitosi" de Bakin
...
"8月8日,日军空袭轰炸了松江火车站...
demando.gif

heirabbit (Montri la profilon) 2010-marto-25 01:49:52

Ĉu vi volas biskviton? Post la biskvito, la Jacob Schiff premio atendas vin.

Flago (Montri la profilon) 2010-marto-25 23:57:45

Trankvilas la Fruaŭtuna Tagmezo en la Franca Parko

Sen peceto da nubo bluas alte la ĉielo. Aromas krizantemaj floroj blanke kaj flave sur la verda razeno. Tie kaj ĉi tie promenas sinjoroj kun cigaredo en la buŝo, aŭ junaj geamantoj brek' en brako. Inter tiuj ĉinoj ankaŭ videblas figuroj de 2-3 anamaj policanoj. Brunnigraj vizaĝoj kun densa barbo, blanka tuko ĉirkaŭ la kapo. Ili portas mallongan bastonon, kiu ĉi tie ŝajnas superflua. Iradas ili dekstren-maldekstren, enue-maŝine.

Unu el ili haltas antaŭ la kaĝo de simioj. Infaneca larĝa rideto kuras sur lia barba vizaĝo. Li alparolas ilin en la lingvo por ni nekomprenebla, amike-familie, per la bastono frapetas iliajn ruĝajn postvangojn tra la ferreto. Ili ne koleras. Ili bone konas lin. Fine li deprenas el la poŝo sukeraĵojn ŝajne bonkvalitajn, deŝiras la belan kovrpaperon, ĵetas unu en sian buŝon, kaj poste donas po unu al ĉiu el la kelkaj simioj.

Bang-bang -subite ektondras kanono tre surprizante la trankvilan aeron de la tagmezo. La promenantoj haltas sur la loko, sed kvazaŭ nenio estus okazinta, tuj redaŭrigas sian propran agon. Ĉirkaŭe denove regas trankvilo, pli kvieta ol antaŭe.

Sur la blua fono de la ĉielo klare pentriĝas arĝentaj aeroplanoj. Per fulma rapido ili mallevas sin, ĵetas bombojn, kaj baldaŭ flugas for. Unu restanta subite eksplodas, malvideblas, -Poste nur ŝvebas blankaj kvazaŭnuboj.
La homoj sur la sunplena razenejo rigardas tion kun mano ĉefrunte, kiel se prezentiĝis io distra, interesa.

Ankaŭ mi, japanino edziniĝinta al ĉino, promenas tra la aromaj krizantemoj blankaj kaj flavaj. Sed ne serene estas en mi. Mil vortoj kiujn mi volas diri al la ĉinaj popolanoj senespere kuŝas en mia korfundo, dekmil vortoj kiujn mi volas elkrii al la japanaj soldatoj eble tre proksimaj al ĉi tie estas sin puŝontaj tra mia gorĝo. Tiuj soldatoj buĉadas la ĉinojn kaj ili mem estas viktimoj de la japanaj faŝistoj.

Neeviteble ili ankaŭ vundiĝas kaj mortas. Por sia malamikoj ili verŝas la sangon najbaran kaj ankaŭ sian. Miaj vortoj estas premataj interne sen elirejo, de io nevidebla, nepalpebla sed fortega, kontraŭ kio mi neniel povas protesti nek plendi. Ĉu ĝi ne estas donaco al via propra deziro? -Sonas voĉo mokeme. Mi mordas la lipojn, flustras al mi mem: -Iam, nepre iam. -Tamen kiam estos tiu iam?
Mi iras kune kun L, kiel la aliaj paroj da geamantoj, tra la aromaj krizantemoj blankaj kaj flavaj. Trankvilas la fruaŭtuna tagmezo en la franca parko.
...
在早秋中午的寂静法国公园
高高的蓝天上没有一丝云彩...
sal.gif

Reen al la supro