Al contingut

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 10 de març de 2010

Missatges: 661

Llengua: 简体中文

Flago (Mostra el perfil) 20 d’abril de 2010 23.04.13

...
La cetera estas L.
Sidas la tri viroj kiuj edziĝis al japaninoj.
L ŝatas la poemojn de s-ro Guo. En Tokio li neniam vizitis la sinjoron unue pro tio ke li estis studento el "Manzhouguo" elbakita de l' japanaj imperiistoj. Nun L venis peti lian helpon por veturi al Hankou, ĉar s-ro Guo ne sole estas poeto, li partoprenis la faman Norden-Militiron kiel ĉefo de politika fako, kaj do multaj el la hodiaŭaj ŝtataj eminentuloj estas liaj tiamaj kolegoj. L esperas, kredas, ke la sinjoro komprenos, simpatios, kaj helpos nin iamaniere. Li komencis mallonge klarigi pri ni. S-ro Guo aŭskultas mute. Ankaŭ s-ro U. L paŭzis antaŭ ol diri la peton. Tiam li ekaŭdis mallaŭtan vorton de s-ro Guo, kvazaŭ elpremitas elinterne.

-Tragedio!
Nur unu vorto, nenio plu.
Silentas la tuta ĉambro kiel tombo. Kaj senvoĉe, senmove, sidas la tri viroj kiuj edziĝis al japanaj virinoj.
L stariĝis kaj adiaŭis. La preparitaj petvortoj malleviĝis en la korfundon. Ĉu ion ankoraŭ li havus por diri?
Denove perdiĝis la espero. Li maĉas la vorton de s-ro Guo survoje:
-Tragedio? Ne, ĝi ne estas tragedio por ni!
...
其他一位是L。正坐着的三位男人,他们都娶了日本女人...
rido.gif

Flago (Mostra el perfil) 21 d’abril de 2010 23.42.01

5. FINO DE LA JARO

La 13an, dec. la ĉina armeo evakuis Nankinon, tamen tio -deklaris la Generalisimo sur la fronto -donas nenian influon al la jam decidita politiko de la registaro ĝisfine rezisti la japanan invadon. La 16an oni publikigis lian skribon al la tutlanda popolo, en kiu li diris: -Kiel ajn ĝanĝiĝos la situacio, ni neniam submetiĝos, ni nepre devas daŭre antaŭenmarŝi.

Jam en la 20a nov. oni translokis la ĉefurbon en Chongqing, tamen la koro de l' batalanta Ĉinio estas Hankou. Kaj tiu ĉi varme batanta koro pli forte altiras homojn post la kapitulaco de Hankino. Iri tien de Ŝanhajo aŭ proksimaj urboj nun estas eble nur tra Kantono. Ĝi fariĝas do pli kaj pli homplena kaj vigla, ne sole pro tiuj preterpasantoj, sed ĉar parto da alvenintoj restas en tiu ĉi centro de Sud-Ĉinio kaj rekomencas siajn aferojn.

Forpasos baldaŭ la jaro 1937a. La stratoj tamen ne ornamas sin por la novjaro. La ĉinoj kutimas festi ĝin laŭ la luna kalendaro. En la ruina ĉambro ni loĝas kunlumon. Mi ne kalkulas plu per la fingroj la tagojn antaŭ la novjaro, kion mi faris en la infanaĝo kun saltanta ĝojo kaj espero. Restas 10 tagoj,... jen nur semajno -Tamen nu, kvazaŭ al ni antaŭvenas novjaro. Tio estas sinsekvaj pordofrapoj de k-doj Ĵelezo, dank' al kiu ni povis atingi ĉi tien, Venk, kiu savis nin el la vico de senhejmaj rifuĝintoj, kaj Oni-Ŝaŭ, kompilinto de Ĉina-Esperanta Vortaro, kun la fratino. Apenaŭ monaton antaŭe ni adiaŭis ilin en Ŝanhajo, sed al mi ŝajnas kiel se jam pasis tuta jaro de tiam.
...
5. 年底
12月13日,最高统帅在前线宣布,中国军队撤出南京。然而,这事对于政府的最终抵抗日本入侵的政治决定没有影响...
senkulpa.gif

Flago (Mostra el perfil) 22 d’abril de 2010 22.06.55

...
Venk la unua forlasas Kantonon. En pasinta tempo li estis romantika poeto, sed la Muzo forflugis de li kune kun la juneco.
Li ankaŭ partoprenis la Norden Militiron (la nacia revolucio en 1926) kion oni malfacile kredus vidante lin malgrasa, neperfekta je orelo kaj kruro.
Kiel monotone kaj grize li vivis en Ŝanhajo, kvankam li havis la edzinon ageman kaj bunte vestitan! Lia unika konsolo tiam estis Esperanto.
Li venis ĉi tien sola, disiĝinte de l' edzino.

Ŝi vendis siajn fingroringon kaj meblojn, donis la monon al li kiel vojaĝkoston. Larmoj, kiuj en ordinaraj tagoj estas tute malparencaj al ŝi, superverŝis ŝian vizaĝon. Nun li foriras de tiu ĉi fekunda suda urbo, ne al Hankou sed pli internen al la malfekunda regiono kiu allogas multajn junulojn. Li mem superas la aĝon de 37-8 jaroj. Li intencas tie fari ion pli efektivan, pli signifan. Etburĝan kulturistan vivon en tiel nomata moderna urbo li plu ne decidis, vivi.

-Mi ne timas malfacilojn. Mi jam decidis, do mi iros.
-Kun mallongaj vortoj nin postlasas li, la viro mezaĝa, malgrasa, surdeta kaj lameta.
Oni-Ŝaŭ kaj lia fratino restas ĉi tie, kune kun la laborejo Ŝanhaja Gazeta Kompanio. Ĵelezo baldaŭ veturos la Hankou, kie li laboros por nia movado. Tiel, post mallonga gajo-ĝojo ni denove soliĝis en nia dezerta ĉambro. La kamaradoj samopinias, ke ni ne riske iru al Hankou sen garantio. Ĵelezo tie klopodos por ni. Do ni pacience atendu ŝancon. Nun almenaŭ nia vivrimedo estas solvita. Eldonejo S, kiu lastatempe venis ĉi tien el Ŝanhajo, komisiis al L redakti duonmonatan anglalingvan legaĵon por memlernantoj.
La skribmaŝino, silentinta dum la kelka tempo, ree eksonas. Ĝin mi aĉetis en Tokio por Esperanto, neniam mi ĝin uzis por alia celo. Do ĝi devus esti super pano. Tamen ĝia posedantino troviĝas en la homa mondo, sekve ŝi ne povas vivi nur spirante aeron, kvankam ŝi estas esperantisto.
Venk 第一个离开广州,过去他是一个浪漫的诗人...
sal.gif

Flago (Mostra el perfil) 23 d’abril de 2010 22.14.21

6. UNU MATENO DE LA NOVJARO

Estas unu el komencaj tagoj de januaro.
La vetero ŝanĝiĝis de l’ noktomezo. La suno sin kaŝas post la dika plumba nubo. Vento blovas tranĉe. Sekaj folioj susure ruletiĝas sur la pavimita vojo. Malmultas pasantoj.
Ekvibras subite la matena aero :

-Malamiken pafu, antaŭen marŝu.
Ne batu inter si, fidelu al popol’.

La fortan kantadon akompanas akordaj memfidaj paŝoj; unu, du, unu, du...
Jen aperas armita trupo. –Kantonaj soldatoj, malaltaj tamen fortikaj, bravaj, rapidmovaj. Ili kantas ne sole per la buŝo, sed per la tuta korpo. Ne nur kantas ili, sed ankaŭ ja efektivigos. Vere post ioma tempo ili iros fronten, mortigos la nacian malamikon per la pafiloj, kiuj dum la pasintaj jaroj malgraŭ ilia volo celis iliajn proprajn fratojn.

Ne videblas jam iliaj figuroj, ne aŭdeblas plu iliaj voĉoj, kaj la ĉirkaŭo denove dronas en la fremda malvarmo. Oni paŝas repide kaj streĉe kiel homoj en nordaj landoj. Ĉiuj partoj de viraj vestoj estas firme butonitaj. Virinoj portas ĝisgenue longan lanfadenan ŝalon, okulfrape ruĝan, verdan aŭ flavan, kiun ili jam kelke da jaroj ne prenis el la fundo de komodo. Transverse super la vojo pendas novaj afiŝoj ligitaj al ambaŭflankaj teletonfostoj. La vento ŝveligas ilin, kaj sur tiuj saltas grandaj nigraj literoj: -Unuiĝu la armeo kaj popolo! Per niaj fortoj defendu grandan Kantonon!
...
6. 新年的一个早晨

一月初的一天,天气在半夜发生了变化...
senkulpa.gif

Flago (Mostra el perfil) 24 d’abril de 2010 6.47.36

...
La bruo de malproksime. Ĝi proksimiĝas pli kaj pli. Nu vidu, estas vicoj de manifestacio. Studentoj, lernantoj, oficistoj, flegistinoj, ĉiuspecaj korporacioj, ankoraŭ, ankoraŭ... Alte tenitaj flagzonoj montras apartenon de l' grupoj. Diverskoloraj paperflagetoj kun sloganoj flirtas super iliaj kapoj.
Nudpiedaj rikiŝistoj iras en iom senorda vico. Strange, hodiaŭ iliaj kruroj perdis sian rapidecon. Eble ili kutimas kuri tirante la rikiŝoon kaj homon. Sur iliaj vizaĝoj alternas konfuzita rideto kaj naiva seriozo.
Jen vico da rifuĝintoj el Ŝanhajo. Mezaĝaj kaj maljunetaj virinoj kun infanoj surdorse. Inter ili geknaboj. Unu el tiuj tiras manon de blankharulino, kiu preskaŭ kuretas per la vinditaj piedetoj por ne postiĝi.
-Ĉiuj virinoj portas ĉifonan veston, sulkoplenan vizaĝon kaj ne kombitas polvan hararon. Du-tri knaboj iliaj ekkantas nacisavan kanton kune nature. Sur la nigrpalaj vizaĝoj de l' malfeliĉaj patrinoj kaj avinoj momente naĝas rideto. Kaj la alta infana voĉo sonoras plu.
...
远处的喧闹声,越来越近。嗷,请看,是一列列游行的队伍...
sal.gif

Flago (Mostra el perfil) 26 d’abril de 2010 23.02.09

...
Sekvas ilin grupo da uniformuloj de la urba militekzercejo. Tute kontraŭe kun la unuaj, tiuj regule marŝas dirante: unu, du, unu, du.
Oni disŝutas kolorajn flugfoliojn. Kelkaj junuloj kaj knabinoj en facila movo skribas sur la vojon giganteblanke: -La tuta urbanaro leviĝu sinarme!

Mortigu la invadantojn kaj naciperfidulojn! Tri-kvar-jara bubeto elpaŝas el la starantaj rigardantoj, gaje laŭsaltas la ĵus skribitajn sloganojn. Neniu ĉesigas lin. Montriĝas maljuna ĉifonulo, ruze-time travidas ĉirkaŭen, komencas kolekti kaj flugfoliojn kaj ŝiritajn paperflagojn sur la tero.

La blu-grizaj vicoj mobilizitaj de ĉiu parto de l' urbo marŝas kaj marŝas kvazaŭ senfine, aŭ varmigante aŭ malvarmigante la frostan aeron.
-Tamen, -flustras al mi amikino, fingroindikante la sep-etaĝan hotelon Aiqun elstarantan antaŭ ni trans la strato, -ĉu vi ne scias ke en tiaj lokoj sekure loĝas publikaj kaj duonpublikaj naciperfiduloj kaj elfaras sian aferon?
城市战争训练场身穿军装人的队伍跟随在他们后面...
sal.gif

Flago (Mostra el perfil) 27 d’abril de 2010 22.43.15

7. EKVIDITA VIZAĜO DE LA URBO

Ne malofte venas malamikaj aeroplanoj. Sed la urbanoj forkuras nenien. Eĉ se ili volas, ili ne havas lokon. Certe troviĝas subteraj rifuĝejoj, tamen tiuj ne servas por ili. Kvankam post alarmo pri aeratako la urbo fariĝas malbrua, pluraj rikiŝoj kaj ĉarjoj ankoraŭ trankvile daŭrigas sian vojon, kaj policanoj silente lasas ilin. Se vespere, oni estingas lampojn, kaj en la luna lumo senĝene babilas, kvazaŭ ili ĝuus liberan tempon.

Sendube ili aŭdis aŭ legis ke la malamikoj eĉ nearmitajn civitanojn ne indulgas, kaj ili ja propraokule vidis multajn viktimojn el Ŝanhajo. Malgraŭ tio ili ankoraŭ kredas, ke la japanaj aeroplanoj celas nur militajn instituciojn. Ĝis nun efektive ili neniam bombardis la urbon mem, kaj plejofte flugas pli malproksimen al la aerodromo ekster la urbo. Estis tiel, do ankaŭ estos tiel. -En la cerbo de l' loĝantoj sidas tia simpla supozo, aŭ espero, kiun ili prenas por neŝanĝebla fakto.
...
7. 刚被看到的城市面貌
敌人的飞机不少袭来,但市民们没有地方跑去...
demando.gif

Flago (Mostra el perfil) 29 d’abril de 2010 5.57.57

...
Kantonanoj treege amas "trinki teon", kio signifas sidi en teejo. Al tiu ĉi kutimo eĉ la milito, eĉ la malamikaj aeroplanoj brue traflugantaj super la urbo povas doni nenian influon. Estas ne emfaze se ni diras ke sur ĉiu strato ni vidas teejojn kun interspacoj de 10 paŝoj.

En Xiguan, la komerca centro de l' urbo, troviĝas malnovaj centprocete kantonecaj teejoj, sur strato Sun Jatsen, la kultura centro, novaj eŭropstila, kaj la laboista kvartalo havas siajn duonlumajn malgrandajn aŭ mezgrandajn.

Se vi estas moderne edukitaj urbanoj, vi kompreneble ŝatas viziti novtipajn, en kiuj vi mendas laŭ presita menuo kukojn, pasteĉojn, kaj aliajn, kaj vin servas junaj gekelneroj kun neĝoblanka antaŭtuko. Sed, se vi scivolas koni lokan atmosferon kaj tradician guston, do iru al Xiguan.

Tie jam de matena krepusko multaj homoj trankvile sidas en teejoj, plejparte en ĉinaj vestoj. Virinseksajn gastojn vi tute malfacile vidas. Nu venas mezaĝa kelnero kun malpureta ĉinmaniera antaŭtuko portante grandan platan korbosimilan ujon.

En ĝi kuŝas vaporantaj flanoj, se vi ne ŝatas ilin, do lasu lin plu iri inter la tabloj al aliaj gastoj. Baldaŭ staras antaŭ vi sinsekve similaj kelneroj kun similaj ujoj, en kiuj troviĝas jen pasteĉoj, jen tortoj, jen ŝinkaj bulkoj, jen pudingoj kaj tiel plu.

Por preni po teleron el ĉiu speco -sur unu telero estas unu-tri samaj manĝaĵoj -vi devus havi diablan ventron. Se vi ne timas ŝvitan malbonodoron de kuliaj korpoj kaj ne bone lavitajn difektajn manĝilojn, almenaŭ unu fojon aperu en laborista teejo. Tie la gusto de l' manĝaĵoj estas iom alia, speciala, kvankam entute ĝi ne estas komparebla kun tiuj de l' suprediritaj, kaj prezo estas malkara.
...
广州人极喜爱在茶馆喝茶,这种习惯,甚至在战争期间,甚至在敌人飞机呼啸地穿过这个城市上空的时候,都没有造成什么影响...
rido.gif

Flago (Mostra el perfil) 30 d’abril de 2010 7.45.41

...
Meznombre tiuj manĝaĵoj kostas 5 cendojn potelere, do por unu dolaro vi povos kontente satiĝi. Sed veraj kantonanoj ne faras tiel. Ili sidas, malrapide trinkas teon, babilas, fumas, ripozas ja la tutan antaŭtagmezon, sed nombro da teleroj antaŭ ili ne superas du aŭ tri.
Ĉi tie ili parolas pri ĉio. Eĉ negocajn, gefianĉigajn kaj aliajn gravajn problemojn oni solvas dum tetrinkado. Se li estas malgranda salajrulo kaj havas edzinon kiu ludas rolon de severa kontisto en la hejmo, li tamen iel superruzos de ŝi 20 cendojn kaj pasigos en teejo bonan duontagon de dimanĉo.

Por kantonanoj "triki teon" ja estas necesa parto de l' vivo. Oni povas tion konsideri kiel konsekvencon de l' cirkonstancoj. La urbo situas iom pli sude ol la norda tropiko. Ĝin ĉirkaŭas la fekunda vasta ebenaĵo kiun trafluas kelkaj riveroj, antaŭ ĝi etendiĝas maro.
En tia loko homoj nature vivas pli facile. Sed mi petas vin atenti, la tetrinkado neniel reprezentas kantonan spiriton, se ekzistus tia objekto.
...
那些食品平均价格每盘5美分,用一个美元你将满意吃饱...
rido.gif

Flago (Mostra el perfil) 1 de maig de 2010 0.56.53

...
Antaŭ 100 jaroj Kantono estis sola haveno kiun la ĉina registaro permesis fari eksterlandan komercon. Sekve la loĝantoj plej frue ekprenis la okcidentan civilizon, kaj samtempe ili progresis idee kaj age. Plimulto el la ĉinaj elmigrantoj en Malaja duoninsulo, Anamo, Birmo kaj la sudmaraj insuloj estas kantonanoj. Kun superhoma penego kaj persisto ili venkis sennombrajn malfacilojn en tiuj fremdaj lokoj, sendas hejmen ĉiujare kolosan monsumon kiu estas neignorebla parto de l' nacia riĉo.

Tiu ĉi spirito speguliĝas ankaŭ sur la paĝoj de l' ĉina revolucio. La Opia Milito en 1840 okazis ĉi tie. Ĝi estas la unua antiimperiisma signalfajro de ĉinoj, kvankam ĝi malsukcesis kaj pelis la regnon en pli malfeliĉan staton. Pli poste, dum la lastaj kelkdek jaroj Kantono plurfoje okupis gravan postenon en la revolucioj, kiuj celas detrui la feŭdajn militaristojn fortojn. Multaj famaj revolucioj aperis el kantonanoj. Oni deciĉas al Kantono gloran nomon "La Fonto de Revolucio".
...
100年前广州是中国政府唯一批准与外国通商的港口...
sal.gif

Tornar a dalt