Al contingut

ŝalti kaj malŝalti en aliaj lingvoj

de fizikisto, 11 de setembre de 2010

Missatges: 30

Llengua: Esperanto

fizikisto (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2010 16.46.25

Saluton,

Imagu ŝaltilon, per kiu vi povas ŝalti kaj malŝalti ekz. lumon. Se vi volas skribi vortojn al la du ŝaltilpozicioj, kiujn vortojn vi uzus en via lingvo?

fizikisto (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2010 16.48.06

En la germana: ein kaj aus

En la angla: on kaj off

utku (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2010 16.57.34

açık (malfermita) kaj kapalı (fermita) - la turka

RiotNrrd (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2010 17.48.50

En la aŭta*: 1 kaj 0.

----------
* La lingvo de mia aŭtomobilo.

sergejm (Mostra el perfil) 11 de setembre de 2010 18.17.38

Ruse:
ВКЛ: Включить ŝalti
ВЫКЛ: Выключить malŝalti
la radiko de la vortoj estas ключ - ŝlosilo
do eble en la unua ŝaltilo oni devis enmeti ŝlosilon por ŝalti kaj elpreni ĝin por malŝalti.

Heliogabalus (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2010 5.48.17

Hispane:

Encender (ekbruligi): ŝalti
Apagar (estingi): malŝalti

De la Latina:
Incendere: ekbruligi
kaj
Pacāre: trankviligi (de pax, pācis = paco)

Nyojar (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2010 7.29.00

Nederlanda:
Ŝalti = Aanmaken, ŝaltita = aan
Malŝalti = uitmaken, malŝaltita = uit

horsto (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2010 11.44.30

En la programlingvo C:

malŝaltita = 0
ŝaltita = ĉiu alia entjero

okulumo.gif

Filu (Mostra el perfil) 12 de setembre de 2010 15.09.39

...

Leporino (Mostra el perfil) 13 de setembre de 2010 18.45.57

En la sveda:

ŝaltita : på
malŝaltita: av

Tornar a dalt