Al la enhavo

IJK 2012 okazos en Japanujo

de yagitakeshi, 2011-majo-10

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-junio-19 09:52:37

Tio ja estas bedaŭrinda, kvankam mi ne planas partopreni. Okinavo estas populara turisma loko, kaj tamen ja pro tio oni bezonos pli multe da mono.

Tenri ŝajnas al mi iom speciala urbo. Ĉu Oomoto amikas kun Tenri-kyo?

Kie ajn en Japanio estos bele. Precipe Nara estas historia regiono ege vizitinda. Antaŭ ĉio ĉirkaŭ Tenri ne ekzistas atomcentraloj.

Sukceson mi atendas. Bone iru JEJanoj!

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-junio-19 12:35:03

zan:Tio ja estas bedaŭrinda, kvankam mi ne planas partopreni. Okinavo estas populara turisma loko, kaj tamen ja pro tio oni bezonos pli multe da mono.
Ne nepre, kvankam mi scias nenion pri la du lokoj, La fakto ke ne okazus en turisma loko ne signifos ke la IJK estos malsuksesa, eble male.

Ŝajnis ĝuste al mi ke Okinavo estis iomete tro for por ke multe da homoj venus tien, des pli se multekostas. IJK unue estas aranĝo por junuloj, kiuj eble ne havas multe da mono. Aliflanke, malturisma loko permesos pli bone malkovri kiel vivas la japanoj ridulo.gif.

Sur google map mi vidis ke ĝi situas ĉe montaro, ĉu eble estos perpieda montgrimpado?

zan (Montri la profilon) 2011-junio-21 02:21:48

Mi loĝas tre malproksime de Tenri kaj neniam vizitis tie. Mi legis rete pri Tenri.

Por mi Tenri videbliĝas kvazaŭ alilanda urbo. Tenri estas religia urbo unu sola en Japanio. Pro tio staris multaj konstruaĵoj Tenri-stilaj, kiuj aspektas neordinare precipe por mi, orienta japano. Oni eĉ povos vidi iajn idealajn japanojn tie. Nepre Tenri interesos alilandanojn. Vizitu kaj ĝuu!

yagitakeshi (Montri la profilon) 2011-junio-26 03:52:10

Jen la TTT-ejo de IJK 2012 dissendas la novaĵojn per RSS. http://www.ijk2012.org/ Bv. abonu ĝin.

jan aleksan:ĉu eble estos perpieda montgrimpado?
Certe Tenri situas en montaro, sed la montoj estas malalta (ĉirkau 500m mn), kaj oni povas facile iri al la urbo per trajno. Se vi volas montgrimpi, prave, vi povos grimpi. Vidu foteton mian. Mi estas montgrimpisto.okulumo.gif

Zan:Ĉu Oomoto amikas kun Tenri-kyo?
Mi ne scias pri la amikeco inter la Tenrikjo religio kaj la Oomoto religio. Tamen la LKK-ano demandis al Oomoto-ano pri tio, kaj li konsentas, ke si ne trovas problemon. Tio estas bona afero.

Krikri (Montri la profilon) 2011-junio-26 17:52:41

Saluton
Mi projektas iri el Japanio por la IJK en 2012 kun amikino ĉar mi ŝategas japanujon !
Mi legis ke en Tenri eblos grimpi : bone ! Kiam vi povos skribi la programon ? Kiel ret-adreso mi povos uzi por interŝangi kun la membroj de la preparado de la kongreso ?
Dankon !

akiumi (Montri la profilon) 2011-junio-28 18:59:22

Krikri:Saluton
Mi projektas iri el Japanio por la IJK en 2012 kun amikino ĉar mi ŝategas japanujon !
Mi legis ke en Tenri eblos grimpi : bone ! Kiam vi povos skribi la programon ? Kiel ret-adreso mi povos uzi por interŝangi kun la membroj de la preparado de la kongreso ?
Dankon !
Mi estas Akiumi OKABE, prezidanto de la LKK de IJK68. Saluton!
Pri la programo ni povos klarigi ĉ. oktobro ĉi-jare.
La oficiala ret-adreso de la IJK68 estas:
lkk[ĉe]ijk2012.org
Ankaŭ mi aldonas mian personan adreson:
akiumiokabe[ĉe]gmail.com

Bonvenon al Tenri, Japanio!!

LyzTyphone (Montri la profilon) 2011-julio-01 19:40:45

HO JES! Mi tre volas partopreni!

Mi atendas tamen la prezinformon por fine decidi. Eble mi kunvojaghu kun mia familio tra la Kansai-loko.

Reen al la supro