Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Duonfrazo Ludo

od uživatele cFlat7 ze dne 8. ledna 2014

Příspěvky: 2577

Jazyk: Esperanto

cFlat7 (Ukázat profil) 5. února 2020 2:49:10

Ĉiu el ili, kiu serĉas la veron diligente, espereble trovos ĝin.

Trovu la defektojn ...

Vinisus (Ukázat profil) 5. února 2020 11:12:56

Trovu la difektojn, kiuj estas ene de vi; banu vin en la akvoj de fifo, pacienco, de humileco, de pardono kaj de amo, ne permesante ke malamo, egojsmo, ribelo kaj ĉagreno turmentu vian animon.

cFlat7 (Ukázat profil) 6. února 2020 2:36:30

Animoj multaj eklernos poste, ke siaj opinioj estis ne tiel ĝusta.

Ĝusta pensado ...

Vinisus (Ukázat profil) 6. února 2020 11:17:06

Ĝusta pensado helpas al la animo; multaj malsanoj de la korpo venas de la spirito difektita de la emociaj konfliktoj aŭ de la acido de la moralaj malperfektaĵoj.

Moralaj malperfektaĵoj...

cFlat7 (Ukázat profil) 7. února 2020 1:41:04

Moralajn malperfektaĵojn li tuj ja montras, kiam li ekmalfermas la buŝon.

Vinisus (Ukázat profil) 7. února 2020 14:14:49

Li ekmalfermas la buŝon por kritiki kaj senkiale ataki. Tiu despota persono, kiu malplaĉas al ni estas malsana, kaj kredeble ne scias pri tio.

Ne sciaspri tio...

cFlat7 (Ukázat profil) 9. února 2020 2:34:07

"Ne scias pri tio mi..." li diris, sed poste provis klarigi per longa babila parolado.

Vinisus (Ukázat profil) 9. února 2020 12:22:48

Parolado postulas, ke cerbo kaj koro devas agi kune, favorante la avantaĝojn de ekvilibro kaj de modereco, celante sanan vivon.

Sana(n) vivo(n)...

cFlat7 (Ukázat profil) 10. února 2020 2:16:18

Sana vivo li ne havis, sed mia avo tute spertis ĝuon kaj kontribuis helpon kaj influon al multaj.

Vinisus (Ukázat profil) 10. února 2020 12:25:14

Al multaj homoj iomete da interna silento tre utilas al ili.

Al ili...

Zpět na začátek