Al la enhavo

Second Life-Dua Vivo - ĉu eblas esti Esperantio?

de piotrek92, 2007-novembro-27

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-novembro-27 22:16:57

En pasinteco, estis ideoj fari ion similan al landon - Esperantion. En reala vivo ĝi ne estis ebla, sed nune en epoko de virtualeco - eblas fari sian "landon" en interreto. Mi pensas ke tia Esperantio povas esti Dua Vivo. Fakte, multe da esperantistoj ne povas ankoraŭ uzi la interreton, sed future... Ĉio estas ebla...

Se ne estas ebla fari en interreto, eble esperantistoj kolonigu iun insulon - tiam ni havus sian landeton - landeton de toleremo, egaleco, libereco kaj frateco ridulo.gif

Ps. Mi pensas ke ideo kun interreto estas pli reala ridulo.gif

Skribu viajn opiniojn.
Ĝis!

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-novembro-28 13:00:44

piotrek92:eble esperantistoj kolonigu iun insulon - tiam ni havus sian landeton - landeton de toleremo, egaleco, libereco kaj frateco ridulo.gif

Skribu viajn opiniojn.
Ĝis!
ankaŭ mi pensas tion, sed mi ankaŭ maltrankvikiĝas pri ludemeco de dua vivo: eble, dua vivo estos nur ludaĵo, ne grava afero! Do, "lernu!" eble estas pli bona loko kie vivi esperantecon. Ĉu "lernu!" pliboniĝus kaj havus sian propran virtualan mondon?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-28 22:26:38

zaratustro (Montri la profilon) 2007-decembro-04 02:52:20

Saluton al ĉiujn:
Mi volas paroli pri dua vivon hodiaŭ.
Mi estas uzanto de dua vivo ekde monaton en tiun momenton ke mi skribas tiun poŝto.
Mi povis koni Esperanto lando en dua vivo, kaj nun mi eniras ĉiutage, ĉar mi pensas ke Esperanto lando estas tre interesa loko por ni ĉiuj gesperantistoj ke ŝatas ESperanton kiel vivo kaj filozofion.
En tiun lokon ni povas lerni Esperanton, ĉar tie estas ĉiuj semajne esperantan kursojn en ĉiujn nivelojn.
En tiun lokon ankaŭ ni povas paroli per voĉon kaj skribi kun liajn gesperantistojn.
Ne estas delonge ke en Esperanto Lando estis esperantan kongreson. Ĉi tio estas bona ideon por kiujn ne povas vojaĝi por vidi kongreosjn.
La gesperantistojn en Dua vivon estas tre interesa ĉar en tiun lokon ĉiutage eniras pli ol du millionoj da homojn el la tuta mondo, kaj se en dua vivo estas multajn gesperantistojn ni povus koniĝi nian karan lingvon.
Mi antedas povi vidi ĉiutage pli da gesperantistojn en Esperanto lando kaj povi praktiki kun ili kaj esti ĉiujn kiel esperanta familio tie.
Atente Zaratustro sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-04 20:03:40

Mi ne tre ofte vizitas Duan Vivon. Tial mi ne havas multe da sperto pri la ludo kaj ĝiaj reguloj. Sed ŝajne pro tio, ke la ludon de temp'al tempo vizitas multaj esperantistoj kaj aranĝas en ĝi diversajn ...мнэээ...aranĝaĵojn, mi jam interesiĝis pri ĝiaj ebloj.

(El malhela ĉambro-anguleto, mallaŭtvoĉe kaj tre ĝentile: zaratustro, ŝajnas al mi, ke tro multe da akuzativo - siatempe eĉ Zamenhof skribis en siaj lingvaj respondoj, ke se persono dubas, ĉu uzi aŭ ne uzi akuzativon, tiu prefere ne uzu ĝin).

eb.eric (Montri la profilon) 2007-decembro-06 17:48:56

Mi iris al Esperanto Lando en Dua Vivo kaj mi lernis ke estas lecionoj tie, lunde kaj merkrede. Mi provos iri tiam.

Hilded (Montri la profilon) 2007-decembro-09 14:37:59

Mi jam estas loĝanto de Dua Vivo, kaj mi tre ŝatas tion. Poste mi ekkonis esperantistoj en Dua Vivo, mi denove volis uzi tempon por plibonigi mia Esperanto. Mi nun ne estas "sola en la mondo" pri Esperanto.
Zaratustro skribis ke "ĉiutage eniras pli ol du millionoj da homojn". Mi pensas ke Zaratustro eraras iom. Laŭ la statistiko de Dua Vivo (http://secondlife.com/whatis/economy_stats.php),
465,000 uzantoj ensalutis dum la 7 lastaj tagoj. Tamen li pravas ke estas multaj da homoj, kaj ni povus disvastigi Esperanton tie!
Mi ne pensas pri Dua Vivo kiel "ludo". Oni povas ankaŭ ludi tie, sed nek mi kaj nek miaj DuaVivaj geamikoj faras tion.
Se vi havas bonan komputilon kaj bonan retkonekton, vi devas provi Dua Vivo. Eble ankaŭ vi ŝatas ĝin.

Achnaton (Montri la profilon) 2007-decembro-09 16:49:23

Jes, Bergino tute ne mensogas rido.gifokulumo.gif

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-decembro-17 14:09:01

mi sĉivolemiĝis pri dua vivo kaj aĉetis manlibron pri tio: nun mi scias pli ol antaŭ kaj konvinkiĝas ke ĉi-tio estas tre bona afero por esperanto.

Ĉu iu konas ĉi tio ttt-ejon?

http://esperantoenmetaversoj.blogspot.com/

Achnaton (Montri la profilon) 2007-decembro-17 17:49:02

Matilda 69:Ĉu iu konas ĉi tio ttt-ejon?

http://esperantoenmetaversoj.blogspot.com/
Jes, ĝi estas retpaĝo de DV-uzanto.

Reen al la supro