Al la enhavo

"Dae"

de akueck, 2014-julio-24

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-21 14:38:10

analoge?

ideo en kapo
ideo estas enanto, kapo estas enato
ideo enas kapon, kapo enat ideon

multe da akvo
kvanto = daanto, substanco (nombrebla aŭ nenombrebla) = daato.

tri glasoj da biero
"tri glasoj" estas daanto
"biero" estas daato

tri da kapoj = tri kapoj

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 08:25:41

amigueo:ion reforman
Bv. skribi Esperante en ĉi tiu forumo. Dankon.

sergejm (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 10:09:17

Kirilo81:Bv. skribi Esperante en ĉi tiu forumo. Dankon.
Ĉi tie oni parolas pri nova vorto "dae". Do, ĉio estas estas en Esperanto+dae.

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 16:29:06

tri da pomoj?

tri kiloj da pomoj,
tri da pomoj,
da pomoj,
da.

do, tri da pomoj =/= tri pomoj (ne ĉiam)
tri pomoj = trie da pomoj = trie pomojn = trie de pomoj
(trie =/= triesme)

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 16:37:55

"dapana"?
eble... korbo:
dapana korbo, daa korbo, sed:
dakorba?
eble... kamiono:
dakorba kamiono, daa kamiono, sed: ...

maldaa korbo.
maldapana, sed dapoma.

dajesa asembleo, tre pozitiva,
tia mi revas la forumon.

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 16:38:49

sergejm:
Kirilo81:Bv. skribi Esperante en ĉi tiu forumo. Dankon.
Ĉi tie oni parolas pri nova vorto "dae". Do, ĉio estas estas en Esperanto+dae.
Bonvole (re)legu la unuan mesaghon de tiu chi temfadeno. "Da'e" ne estas nova vorto, sed kunmetajho el la Fundamentaj vortoj "da" kaj "-e".

Ghis nun mi trovis nenion, kio konvinkis min, ke la frazo "mi havas multe dae" estas erara ("dae" uzata kiel "da tio"). Iam sergejm prezentis "maldae", sed tion chi mi ne komprenas*), kaj prie mi ankau ne havas demandojn.

*) Pro lia "maldae" mi nur ekhavis la impreson, ke sergejm ech ne regas la normalan uzon de "da" kaj/au "mal", sed (esper)eble tiu impreso trompis min
ridulo.gif

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-oktobro-22 18:09:42

La lingvo jam havas sufiĉe da komplikaĵoj, por aldoni aliajn.
Tion almenaŭ mi pensas.

Amike.

sergejm (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 04:50:46

akueck:
Bonvole (re)legu la unuan mesaghon de tiu chi temfadeno. "Da'e" ne estas nova vorto, sed kunmetajho el la Fundamentaj vortoj "da" kaj "-e".
...
*) Pro lia "maldae" mi nur ekhavis la impreson, ke sergejm ech ne regas la normalan uzon de "da" kaj/au "mal", sed (esper)eble tiu impreso trompis min
ridulo.gif
"Dae" estas nova vorto, nova kunmetaĵo, sed ne nova radiko.
Kirilo81 renkontis ĝin kaj pensis ke ĉi tie oni skribas ne en Esperanto.

Eĉ kiam signifoj de partoj de kunmetaĵo estas klara, ne ĉiam signifo de la kunmetaĵo estas klara.
Ekzemple, legu artikolon en La Ondo de Esperanto post la artikolo pri "tajdo", kiun vi indikis.
Kvankam mi ne samopinias kun la aŭtoro de tiu artikolo, kiu asertas, ke sufiksoj en Esperanto ne ekzistas, sed certe ke signifo de "-isto" dependas de radiko, al kiu oni algluas ĝin.

Mi komprenas, kion signifas "da" kaj "mal-" en normalaj uzoj - nu eble iam mi dubas en iuj konkretaj kazoj, ĉu uzi "multe/grupo da" aŭ "multe/grupo de". Mi scias ke "da la" ne eblas, sed iufoje mi dubas ĉu uzi artikolon aŭ ne.
Sed mi dubas pri signifo de "dae" - kiel vi dubas pri signifo de "tajdo".
Mi proponis "maldae" en senco "neniom da tio", sed tio ankaŭ estas duba kunmetaĵo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 09:18:25

sergejm:Kirilo81 renkontis ĝin kaj pensis ke ĉi tie oni skribas ne en Esperanto.
Ne, mi fakte ne havas problemon kun dae, kiu estas same ne nova vorto kiel ĉiu alia morfemkombinaĵo, kiun oni hazarde ankoraŭ ne uzis en Esperanto.

Mi reagis al la preskaŭ jam spameca kontribuo de amigueo, kiu provadas kontrabandi ĉien reformajn formojn, ekz. sintezan pasivon -at.

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-23 12:36:12

plaĉas kaj "dae" kaj "maldae".
maldae = neniom da io subkomprenata
dae = plene da io subkomprenata

ĉu?

"mi da ĝojo kisis la petalon.
daa mi avancis lunmalkuŝen."

eble iom poeme, sed tute travidebla.

Reen al la supro