Al la enhavo

Trump

de Alkanadi, 2016-novembro-09

Mesaĝoj: 112

Lingvo: Esperanto

Stefano888 (Montri la profilon) 2016-novembro-26 00:08:25

Multe da usonanoj malŝatas la korupton en politiko. Ni ne ŝatas vidi la perdon de laboro al aliaj landoj pro stultaj politikistoj. Ni ne ŝatas vidi homojn malobeantajn la leĝon kaj neniam enprizoniĝantajn kiel Hillary Clinton pro kiu ŝi estas. Iu povas ŝteli kvin cent dolarojn en nia lando kaj poste pasigi dek jarojn en prizono. Ŝi faras aferojn, kiuj estas multe pli malbonaj kaj nenio okazas al ŝi. Nia politiko en la mez-oriento fuŝumiĝis tre multe. La nacia ŝuldo estas tro alta. La prezo de san-asekuro iras daŭre pli alte. Ni ne estu malamikoj kun la rusoj. Tio estas tute stulta en mia opinio. Ni povas esti amikoj kiuj malkonsentas de tempo al tempo, sed ni ne estu malamikoj. Ni bezonas gardi kontraŭ terorismo pli bone. Estas stulta permesi al homoj, kiuj volas mortigi nin, eniri nian landon ĉar ili kredas ke tio estas la volo de Dio. Estas stulta permesi al homoj, kiuj volas mortigi aliajn homojn, eniri nian landon ĉar ili pensas ke Dio volas ke tiuj homoj mortu. La bona versio de Islamo estas mirinda, sed ni ne bezonas la frenezan version ĉi tie.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-26 18:20:06

La instalado de Trump kiel Prezidento ankoraŭ ne estas la saĝa respondo koncerne ĉi tiuj aferoj. Li ankaŭ riĉigis sin dum la lasta 40+ jaroj (kaj ankoraŭ hodiaŭ) kun la sama sistemo de tutmonda ekonomio.
Profitantoj de korporacia kapitalismo ne volas elradikigi siajn monojn arbojn; eble ili tranĉos ilin sed ili nur kreskas reen pli forta pro tiu.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-decembro-14 17:44:59

oni diras, ke vera elekto de usona prezidento okazos la 19-n de decembro, kiam elektistoj voĉdonos.

do, ni atendos - ni vidos, ĉu en ameriko efektive estas demokratio

vincas (Montri la profilon) 2016-decembro-15 20:43:23

externalImage.png

Nu, tio estas tre bone.




It’s fun to shoot some people.

Mad Dog


PS Mi esperas ke tiuj homoj estos burlokoj

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2016-decembro-21 12:19:26

do, kiu fin-fine gajnis la konkuron?

ĉu la agento de putin?

morico (Montri la profilon) 2016-decembro-22 23:23:49

La proksima "respublikana" registaro de Trump estas registaro da miliarduloj. La deksep 17 miliarduloj de tiu ĉi registaro estas kune pli riĉaj ol 150 milionoj kune da Usonanoj.

La registaro de Trump okazigos la proksiman grandegan ekonomikan krizon post kelkaj monatoj. En 1929 (H.Hoover) kaj 2008 (G.Bush) la "Respublikanoj" estis jam regantoj.

La miliarduloj senhavigos la popolojn en la mondo.

rbp (Montri la profilon) 2016-decembro-27 03:50:49

JoeyJoJo:Lin subtenas la KKK kaj aliaj rasistaj organizaĉoj, kaj li rifuzas denunci ilin.
Li multfoje denuncis - ĉu vi nur spektis MSNBC?

Krome, la komunisma partio apogis Clinton kaj laŭ mia scio ŝi ne denuncis - ĉu tio signifas ŝi estas komunisto? Tute ne.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2016-decembro-27 21:15:10

Ni planas forlasi Usonon por vivo en Brazilo.

Roch (Montri la profilon) 2016-decembro-28 05:37:57

Pepe the Frog declared a hate symbol by Anti-Defamation League

externalImage.pngwww.usatoday.com/story/news/nation.../91210140/
450 × 400 - Sep 28, 2016 - Pepe the Frog, a cartoon character turned Internet meme, has been added to the Anti-Defamation League's database of hate symbols.
Mi nur diras ĝin senkulpa.gif

Mustelvulpo (Montri la profilon) 2016-decembro-28 19:04:44

Mi esperas ke la mondo memoros ke la plimulto de Usonaj voĉdonantoj ne voĉdonis por Trump. Clinton ricevis preskaŭ tri milionojn pli da voĉdonoj ol li. Estas nia arkaika sistemo de elektistaroj kiu elektis lin. Nur en Usono eblas kandidato fini malproksiman duan kaj, malgraŭ tio, gajni la prezidantecon.

Reen al la supro