Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2018-majo-10 17:55:52

Metsis:morico,

Ni ĉi tie en la forumo estas plejparte fideluloj, ni estas savantaj. Vi devas konvinki aliaj homoj.

Kiam temas pri valoroj de EU, ekz-e Pollando kaj Hungario malestimas iujn altajn valorojn, kiujn EU eble havas. Sed ili ne estas punitaj.
Nekomprenite.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-10 22:20:00

morico:Ekde 1850 proksimume , la angla estas la unua komerca lingvo. La franca restas la unua por la diplomatio kaj la juro ĝis 1920-1940 ĉar la angla ne estas preciza. Post 1945 la angla-usona potenco regas kaj la angla-usona kapitalista propagando konsilas ne paroli pri Esperanto aŭ diri falsaĵojn.
Esperanto perdis ankaŭ multe da parolantoj pro la diktaturoj (Stalino, Hitlero, Franco ktp).

Hodiaŭ, la kunteksto ne plu estas la sama:
...
Tiuvidpunkte, jesja. La angla-usona potenco plu regas kaj la angla-usona kapitalista propagando plu malhelpas videblecon de esperanto, plu antaŭenigas (pli malpli kaŝe) la anglalingvan monopolon, kaj plu ripetadas ke ĉiuj konsentas pri tiu situacio kaj ke "ne estas alternativo", atendante meti nin antaŭ la jamfaritaĵon.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2018-majo-17 10:16:30

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?
Ho, ulo! 130 jaroj pasis, sed ni staras ĉi tie, kie ni estis antaŭe.
Manko de unua lingvo ne estas kaŭzo de malkomprenado. Nuntempe mi posedas Rusan, Anglan kaj Esperanton lingvojn, sed mi debatas multfoje ofte ol antaŭe. Interkomprenado eblas nur kial ĉiu disputanto volas kompreni alian. Bedaŭrinde, nuntempo estas mala en ĉi tia karakterizo. En Ukrainio Rus-parolantaj naciistoj mortigas Rus-parolantaj kontraŭ-naciistojn. Btitio kaj Usono kun ĝojo kulpigas ĉiujn Rusianojn je ĉiuj pekoj, kiuj ili povas elpensi.
Esperanto ne helpos. Ĝis plimulto da homoj ekdeziros interkomprenadon...

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-majo-19 22:22:40

Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ (interna) ideo....

morico (Montri la profilon) 2018-julio-12 15:56:44

La respublikana prezidanto Trump, volas ke Europanoj duoblas la militajn elspezojn. Ĉu li pensas ke Eŭropo estas kolonio de Usono?.

Fakte Usono preskaŭ duoblis la militajn elspezojn post 2001. Li povus duoni tiujn elspezojn sen problemo, ĉar tiuj militaj elspezoj estas preskaŭ la duono de la mondaj elspezoj.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-julio-12 19:42:49

morico:La respublikana prezidanto Trump, volas ke Europanoj duoblas la militajn elspezojn. Ĉu li pensas ke Eŭropo estas kolonio de Usono?.

Fakte Usono preskaŭ duoblis la militajn elspezojn post 2001. Li povus duoni tiujn elspezojn sen problemo, ĉar tiuj militaj elspezoj estas preskaŭ la duono de la mondaj elspezoj.
eŭropo devas duobligi la elspezojn, ĉar militema kaj agresema rusio ĉiam minacas al eŭropo, rusio revas aneksi kaj okupacii eŭropajn landojn.
eŭropo kaj NATO devas defendi sin kontraŭ putina rusio kaj soveta milita minaco.
ne eblas tion plenumi sen la pligrandigo de milita buĝeto

alikaze ni nepre vin atakos, venkos, aneksos kaj okupacios
ja ĉiuj scias, ke dum lastaj jaroj rusio tre danĝere alproksimiĝis al la limoj de NATO
ĝis, tovariŝĉ sal.gif

morico (Montri la profilon) 2018-julio-17 17:38:09

Putin diris voli protekti ruslingvanojn kiuj estis en Sovetunio. Li volas regi Rusion, ne okupacii eŭropajn landojn.
La soveta milita minaco estas historio.

Mi ne estas pacisma (kontraŭ la armeoj), sed mi estas pacoema. La popoloj volas pacon kaj daŭrigeblan disvolvon. En kelkaj jaroj Eŭropa Unio kaj Rusio povos plie kunlabori.

Esperanto povas helpi la amikecon inter la popoloj.

morico (Montri la profilon) 2018-julio-21 16:20:35

Interesa artikolo de Evgeni Morozov en la « Mondo diplomatia » , havebla en pli ol 25 lingvoj. La artikolo estas havebla en la angla kaj la franca. Mi ne scias se ĝi estas jam havebla en Esperanto.
https://eo.mondediplo.com/


La verkisto konstatas ke Eŭropa Unio (E.U.) estas pli kaj pli mankanta en tre gravaj industriaj sektoroj. Tiuj sektoroj estas pli kaj pli fortaj en Usono kaj Ĉinio.
https://blog.mondediplo.net/quand-l-europe-s-eveil...

Problemo de E.U. estas ke ĝi ne havas aŭ ĝi ne subtenas uzi komunan, justan, facilan lingvon kiu permesus facile komuniki, pli bone kunlabori kaj konservi por ĉiuj landoj iliajn lingvojn.

Esperanto estas pluso por Eŭropo kaj mondo

morico (Montri la profilon) 2018-julio-23 17:44:43

Filmeto tre interesa pri E.U., Interreto kaj Esperanto (en la franca en Youtube) de Linguisticae

https://www.youtube.com/watch?v=-ab1RUIdmBw

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-julio-23 19:57:26

Tio estas tipa reago de neesperantisto, kiu informiĝas serioze pri la lingvo, anstataŭ ripetadi la kutimajn antaŭjuĝojn.

Reen al la supro