Al la enhavo

Participo + as

de Nesrad, 2019-junio-22

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Nesrad (Montri la profilon) 2019-junio-22 22:11:44

Mi estis leganta ian libron en kiu ĉi tiujn frazojn mi vidis:

> multaj personoj ĉiuaĝaj, socie ĉiuklasaj, eĉ ambaŭseksaj, allogatas de tiu danĝero kaj daŭrigos allogiĝi.

> Tiu juĝo trapasis la jarcentojn kaj firme diratas ankoraŭ hodiaŭ de iuj hebreaj fakuloj.

Neniam antaŭe mi vidis participon kun finita verbfinaĵo -as/-is/-os. Ĉu estas permisite diri "allogatas" anstataŭ "estas allogataj" aŭ "allogiĝas" kaj "diratas" anstataŭ "estas dirata" aŭ "diriĝas"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-23 06:37:45

Tia anstataŭo estas ne nur permesata, sed ankaŭ preferata, sed pli se vi povas uzi -iĝ-. Sed antentu, -atas ne ĉiam egalas al -iĝas!

Nesrad (Montri la profilon) 2019-junio-23 09:50:36

Jen alia speco de verbo ne iam vidita de mi:

> Post la forpaso de la vidaj atestantoj, fakte, ne eblintus kontroli la verecon pri tio

Ĉu "eblintus" signifas "estus eble" en la pasinta tempo?

Ĉu estas loko en la PMEG kie oni diskutas pri tiuj ĉi verbformoj?

StefKo (Montri la profilon) 2019-junio-23 11:50:27

Nesrad:Jen alia speco de verbo ne iam vidita de mi:

> Post la forpaso de la vidaj atestantoj, fakte, ne eblintus kontroli la verecon pri tio

Ĉu "eblintus" signifas "estus eble" en la pasinta tempo?

Ĉu estas loko en la PMEG kie oni diskutas pri tiuj ĉi verbformoj?
El PEMG:

Mallongigitaj kunmetitaj verboj

Iafoje anstataŭ uzi esti + participon, oni rekte verbigas la participon, same
kiel oni ofte rekte verbigas aliajn A-vortojn.
Aktivaj formoj
Normale / Mallongigite

(...)
estus leginta / legintus

k.t.p.
(...)
Zamenhof neniam uzis tiajn mallongigitajn formojn, sed ili estas tute
logikaj. Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto
kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La
normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli taŭgaj en tiuj maloftaj okazoj,
kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn (legis, legos k.t.p.).
Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe
INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed
multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS ĉiam,
kiam temas pri pasinteco:
Se mi sciintus tion, mi agintus alie. = Se mi estus sciinta tion, mi estus aginta alie. Oni povas pli simple diri: Se mi (tiam antaŭe) scius tion, mi (tiam) agus alie.

Nesrad (Montri la profilon) 2019-junio-23 12:04:50

Dankon al vi, StefKo kaj sergejm, pro la respondoj.

Mi aperte konfesas ke mi tre malmulte scias pri la esperanta gramatiko, ĉar mi estas nur komencanto. Tamen mi legis la Fundamenton, kaj mi pensas ke tiuj formoj ne estas tute konformaj al ĝi.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-23 16:01:47

"eblintus" estas eĉ plia monstro.
-ebl- estas uzata sen radiko, normale oni aldonus ĝin al sekvanta verbo.
Pli bone anstataŭ "ne eblas kontroli" diri "ne estas kontroleble"
"ne eblintus kontroli la verecon" prefere => "la vereco jam ne estus kontrolebla"

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-24 07:32:10

Jes, evitu monstrojn! Preferu simplajn formojn anstataŭ participo + -is/as/os/us/u.
multaj personoj ĉiuaĝaj, socie ĉiuklasaj, eĉ ambaŭseksaj, allogatas de tiu danĝero kaj daŭrigos allogiĝi
Multaj personoj ĉiuaĝaj, socie ĉiuklasaj, eĉ ambaŭseksaj, estas allogataj al tiu danĝero kaj daŭre estos.



Multajn personojn ĉiuaĝajn, socie ĉiuklasajn, eĉ ambaŭseksajn, tiu danĝero allogas kaj daŭre allogos.

depende de, kion la frazo signifas.

Nesrad (Montri la profilon) 2019-junio-25 10:23:04

@Metsis
Nia amiko Sergejm diris ke allogatas estas 'ne nur permesata, sed ankaŭ preferata', vi male diras ke ni devas preferi simplajn formojn. Ho ve! Ĉar mi estas nur komencanto, mi ne scias kiun kredi. Sed kiel mi jam skribis, la nemallongitaj formaj ŝajnas pli 'Fundamentaj' (se licas al mi tiun ĉi vorton uzi). @Sergejm, ĉu vi volas ekspliki por kio vi pensas ke tiaj formoj estas preferendaj?

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-25 11:09:47

Nestad,

Bona demando! Kvankam Sergejm ofte pravas, mi dirus, ke ne ĉi-kaze. Vidu, kion alia amiko Stefko citis el PMEG. Miaopinie la plej grava punkto estas "Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj".

Unu el la kialoj por tiu malfacilaĵo estas, ke oni ne plu facile povas distingi objekton. Mi asertas, ke

      Oni vidis min

estas pli facile komprenebla ol

      Mi estis vidita (korektita 2019-06-25 18:00 UTC, dankon Thyrolf)

sen mencii

      Mi viditis.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-junio-25 12:15:11

Ahm: ... vidita ridulo.gif

(aŭ vidata)

Reen al la supro