Al la enhavo

Kiel propagi Esperanton

de Zam_franca, 2019-septembro-15

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

LM59650 (Montri la profilon) 2019-septembro-19 09:55:03

La nova versio de la retejo de mia kompanio estos tradukata en angla kaj esperanta lingvoj.
Mia kompanio ne estas granda transnacia firmao, eble tre malmulte personoj legos la esperantan version, sed ĝi povus doni ideojn.
Esperanto propagos se ĝi estas uzata por internacia komerco, tekniko, scienco, ktp., ne nur por literaturo aŭ paroli kun amikoj.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-19 11:54:44

Vi ne povus esti pli prava. Ni bezonas pli da komerco! Ĉu vi konas IKEF-on?

LM59650 (Montri la profilon) 2019-septembro-19 12:10:47

Ne, mi ne konis IKEFn. Tre interesa, dankegon !

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-20 20:35:44

LM59650:
La nova versio de la retejo de mia kompanio estos tradukata en angla kaj esperanta lingvoj.
Mia kompanio ne estas granda transnacia firmao, eble tre malmulte personoj legos la esperantan version, sed ĝi povus doni ideojn.
Esperanto propagos se ĝi estas uzata por internacia komerco, tekniko, scienco, ktp., ne nur por literaturo aŭ paroli kun amikoj.
Kio estas via retejo? Mi volas vidi ĝin.

Ideo: Eble la Esperanta versio povus havi partojn, kiujn ne havas la angla versio, aŭ ĝi povus esti la
defaŭlta versio de la retejo. Tio kuraĝigus, ke homoj lernu Esperanton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-21 16:50:37

Hej, mi havas tre bonan ideon : lanĉi mesaĝon (ligilon de la promesa projekto) al ekzemple 4 el siaj kontaktoj, kiuj promesos kaj poste divastigos tiun ligilon al aliaj 4 kontaktoj, kaj tiel plu... : Mesaĝoj en kateno !

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-21 22:30:07

Zam_franca:Hej, mi havas tre bonan ideon : lanĉi mesaĝon (ligilon de la promesa projekto) al ekzemple 4 el siaj kontaktoj, kiuj promesos kaj poste divastigos tiun ligilon al aliaj 4 kontaktoj, kaj tiel plu... : Mesaĝoj en kateno !
Mi iam provis fari ion kiel tio, sed neniu daŭrigis la mesaĝaron.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-22 09:46:15

Aŭ pli simple : Fari kampajnon sur la interkonaj retejoj. Estas senpaga, kaj facila. Se 100 esperantistoj sendus 2 mesaĝojn sur iu interkona retejo, nepre almenaŭ unu retano ekus lerni la bazojn de Esperanto. esperanto.net, poste lernu.net, poste claudepiron.free.fr kaj eĉ se li forlasas Esperanton, promeso-projekto.
Per tiu eta "vojaĝo", nepre kelkaj homoj eklernos Esperanton aŭ almenaŭ promesos.

Ni reklamu.

opajpoaj (Montri la profilon) 2019-septembro-24 14:44:10

Do, mi reklamas.
Jen mia aŭtomata subskribo :

Des Volkes Seele lebt in seiner Sprache. L'anglais nous englue.
ĉia englutemeco de nacioj kaj lingvoj fortaj kontraŭ malfortaj nun estas barbareca
Venu, vidu, venku pere de... Lernu ! kaj Esperanta Retradio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-24 15:05:07

opajpoaj:Do, mi reklamas.
Jen mia aŭtomata subskribo :

Des Volkes Seele lebt in seiner Sprache. L'anglais nous englue.
ĉia englutemeco de nacioj kaj lingvoj fortaj kontraŭ malfortaj nun estas barbareca
Venu, vidu, venku pere de... Lernu ! kaj Esperanta Retradio.
Tio bonas, kvankam via reklamo devas esti en unu sola lingvo kaj ĝi ne devus havi esperantlingva(j)n ligilo(j)n. Sed mi komprenas, ke vi volis traduki vian mesaĝon por aliuloj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-17 11:12:58

https://www.liberafolio.org/2019/11/04/kirill-sved...

Mi proponas, ke geesperantistoj kreu fejsbukajn paĝojn en siaj denaskaj lingvoj, kaj ĉi paĝoj estos poemaroj, pli precize aroj da poemoj. Estu ankaŭ tradukoj (simple, ne arte) de tiuj poemoj, kaj en la informparto de la paĝo, ligiloj por eklerni Esperanton aŭ ligiloj pri landaj asocioj. Estu regule, ekzemple unufoje ĉiu semajno devas aperi novaj poemoj. Kial la dimanĉaj poemoj de la Ondo (eĉ se ĝi forigas). La poemoj devas esti poemoj de famuloj, ne de ajnaj uloj.
La celo estas, ne ebligi al geesperantistoj kulturumi, sed ebligi al neesperantistoj ekkoni Esperanton, eble trovi ĝin bela kaj finfine, eklerni ĝin.

La reklamo pri tiuj paĝoj estos en jamaj paĝoj pri poezio, literaturo, kaj plurlingvismo.

Eble jam ekzistas, sed sendube por esperantistaro.
La du ĉefaj vortoj de mia ideo estas reguleco kaj diskoneco.

Reen al la supro