Al la enhavo

Estas vortoj kiuj pensigas...

de StefKo, 2019-septembro-24

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-26 15:03:45

Iom da filozofio por dimanĉo

La amo de la saĝeco, aŭ kion ni povas lerni de grekaj filozofoj.

Kiel traktas ilin nuntempaj sciencistoj? Jen la ekzemplo.

Anaksimandro (Anaksimandros ho Milesios ) naskiĝis en Mileto dum la tria jaro de la 42a olimpiado (konjekteble en -610). Disĉiplo de Taleso.
Anaksimandro estis la unua, kiu uzis la filozofiajn konceptojn de «elementoj», de «principo» kaj de «senlimo» (nefinio). Li tiel rigardis la ἀπείρων / apeírôn («senfino» aŭ «senlimo») kiel originalan substancon aŭ principon (ἀρχή / arkhế), fonton, kolektujon de tuto, eternan kaj nedetrueblan, la plena kaŭzo de la generado kaj la detruado de tuto.

Heraklito de Efezo, greke Ἡράκλειτος ὁ Ἐφέσιος (naskiĝis ĉirkaŭ 540 a.K., mortis ĉirkaŭ 480 a.K.) estis greka antaŭsokrata filozofo el Efezo. Li instruis, ke ĉio estas en senĉesa moviĝo, en senĉesa transformiĝo, ke ‘ĉio estas fluanta’, rapide ŝanĝiĝas. Pro tiu moviĝado nenio estas senmova, nenio estas fiksa kaj stabila. Heraklito klarigas tion per la senĉesa fluo de rivero, li diras ke oni ne povas bani sin en la sama rivero, ĉar revenante tien oni tuŝas novajn akvojn kaj tiel plu. Kvankam la rivero ŝajnas esti ĉiam la sama, ĝi estas ĉiam renovigata per la senĉesa akvofluo. Same kiel la miletanaj filozofoj Heraklito ankaŭ defendas la ekziston de unu principo kaj asertas ke ĝi estas la fajro.

Kion asertis pri iliaj opinioj Werner Carl Heisenberg (el la libro Physik und Philosophie).



Li (Anaksimandro) proklamis, ke la prasubstanco estas senfina, ke ĝi ekzistis eterne kaj ĝi ekzistos por ĉiam kaj ke ĝi ĉirkaŭas la mondon. Ĝi transformiĝas en ĉiajn substancojn konataj de ni en ĉiutaga sperto(...) La antitezo de esto kaj fariĝo fundamente rolis en la filozofiaj vidpunktoj de Anaksimandro. La senfina kaj eterna prasubstanco, la nediferenciĝa estaĵo, prenas diversajn malpli perfektajn formojn inter konstantaj konfliktoj. La filozofo traktas la procezon de iĝado kiel siaspeca degenero de la senfina estaĵo, kiel ĝia dispeciĝo je kontraŭaj elementoj, kiuj li karakterizas kiel maljusteco; ĉi tiu maljusteco estas redemptita per reveno al tio, kio estas senfina kaj senforma. La konfliktoj, kiujn ni menciis, estas kontraŭdiroj inter varmo kaj malvarmo, fajro kaj akvo, sekeco kaj malsekeco, ktp. Momenta venko unu el la flanko estas ankaŭ la maljusto, pro kiu oni asignos siatempe punon. Laŭ Anaksimandro, ekzistas eterna movado, senfina ekestado kaj pereado de mondoj.

Indas rimarki, ke lastatempe, en iomete alia formo, ankaŭ en la fiziko ekestas la problemo: ĉu la prasubstanco povas esti unu el la konataj substancoj, aŭ fundamente io malsama ol ili. Fizikistoj nun provas malkovri la bazan leĝon de la materimovo, de kiu ĉiuj elementaj partikloj kaj iliaj proprecoj povus esti derivotaj matematike. Ĉi tiu baza ekvacio de movado povas esti por ambaŭ ondoj de iu konata al ni (ekzemple, ondoj asociitaj kun la protonoj aŭ la mezonoj), aŭ ankaŭ ondoj de esence malsama naturo, havantaj nenion komunan kun la ondoj aŭ la elementaj partikloj. En la unua kazo, la malkovro de ĉi tiu ekvacio signifus tion ke ĉiuj elementaj partikloj iel povas esti reduktitaj al pluraj specoj de la "fundamentaj" elementaj partikloj. En la lastaj dudek jaroj, fizikistoj teoriuloj ĉefe esploris ĉi tiun eblon. En la dua kazo, ĉiuj diversaj elementaj partikloj povus esti reduktitaj al unu universala substanco, kiun oni povas nomi la energio aŭ la materio. Neniu el la partikloj povus tiam esti konsiderata "pli elementa" ol aliaj. Ĝi kongruus kun la ideoj de Anaksimandro, kaj persone mi estas konvinkita, ke en moderna fiziko ĉi tiu vidpunkto montriĝos ĝusta.
(…)

Ĉi tie videblas, ke la vidpunktoj de la moderna fiziko estas iusence rimarkinde proksimaj al tiu de Heraklito. Se ni anstataŭigos la vorton "fajro" per la vorto "energio", liaj asertoj preskaŭ tute kongruos kun niaj hodiaŭaj vidpunktoj. La energio estas la substanco, el kiu estas faritaj ĉiuj elementaj partikloj, ĉiuj atomoj – kaj do ĉiuj aĵoj. Samtempe ĝi estas tio, kio kaŭzas movadon. La energio estas la substanco ĉar ĝia totala kvanto ne ŝanĝiĝas, kaj multaj spertoj konvinkas nin, ke elementaj partikloj ja povas esti formitaj el ĉi tiu substanco. La energio transformiĝas en moviĝon, en varmon, en lumon kaj en elektran tension. Ĝi povas esti nomata la ĉefa kaŭzo de ĉiuj ŝanĝoj en la naturo.

Werner Carl Heisenberg

Esperantigo el la pola traduko de Stefan Amsterdamski – StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-09 10:47:36

Poloj en "Science" montris la ĥemian "arbon de origino de la vivo" (parto 1a)

Kelkaj sinsekvaj ĥemiaj reakcioj sufiĉas por krei la unuajn konstrubriketojn de la vivo – ekzemple aminoacidoj – el kelkaj simplaj komponaĵoj, kiuj ekzistis antaŭ miliardoj da jaroj sur la Tero. La programo ellaborita de polaj sciencistoj identigis ĥemian "arbon de origino de la vivo" – aron de reagoj, kiuj partoprenis en formado de la vivo.

Antaŭ miliardoj da jaroj, antaŭ ol unuaj loĝantoj aperis sur la Tero, nur simplaj ĥemiaj komponaĵoj, kiel akvo, nitrogeno kaj metano, ĉeestis sur ĝi. Eble ne estas klare al la laiko, kiel la vivo povus eliri el tiaj simplaj ingrediencoj. Tamen de jardekoj sciencistoj klopodas montri, ke eblas: ke helpe de malgrandaj paŝoj, simplaj ingrediencoj komencis formi pli kaj pli kompleksajn komponaĵojn, kaj el ili, sekve, la vivo.

La polaj sciencistoj provis sistemigi la scion pri la ebleco de la ĥemia evoluo de la vivo. Ili spuris, kiajn kemiaĵojn efektive povus formiĝi el pluraj eroj, kiuj plej verŝajne ĉeestas sur nia planedo. La publikaĵo de la pola teamo pri ĉi tiu temo aperis en la prestiĝa "Science".

Antaŭ kelkaj jaroj la esploristoj de la teamo de prof. Bartosz Grzybowski (de la Instituto de Organika Ĥemio de Pola Scienca Akademio kaj UNIST – Universitato en Sud-Koreio) kaj d-ino Sara Szymkuć ellaboris la programon “Alchemy”. Ĝi permesas simuli ĥemiajn reagojn okazantajn en iuj kondiĉoj inter donitaj ĥemiaj komponaĵoj. Por prepari la programon “Alchemy”, necesis uzi progresintajn ĥemiajn sciojn, grandegajn datumbazojn kaj eblojn de artefarita intelekto.

"Ĉi-foje ni jungis la komputilon por helpi nin kompreni kiel kreiĝis la molekuloj gravaj por la vivo" – resumis en “Science”, kungvidanto de la teamo, d-rino Sara Szymkuć.

La sciencistoj laboris per ses ĥemiaj komponaĵoj: akvo, nitrogena molekulo, metano, hidrogena sulfido, amoniako kaj hidrogena cianido. Kiaj rilatoj povas ekesti de ili, kiam ni permesas al ili reagi inter si en ĉiuj eblaj kombinaĵoj?

(Daŭrigo sekvos)

El: www.naukawpolsce.pap.pl
Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-10 15:58:59

Poloj en "Science" montris la ĥemian "arbon de origino de la vivo" (parto 2a)

Montriĝis, ke nur kelkaj pliaj paŝoj de la reakcioj sufiĉis por ke aminoacidoj (proteinaj komponantoj), nitrogenaj bazoj (DNA-komponantoj), lipidoj kaj enzimoj aperu inter la produktoj. La komputilaj simuladoj ankaŭ montris, ke nur ĉi tiuj malmultaj paŝoj sufiĉas por aperi rilatoj, kiuj... obligas sin mem.

Ekzemple sciencistoj montras, ke unu ĥemia reakcio sufiĉas por produkti 12 pliajn el la originalaj ses komponaĵoj. Se al ĉiuj tiam disponeblaj 18 komponaĵoj oni rajtas plu reakcii, 20 pliaj ĥemiaĵoj povas formiĝi. En la sekva paŝo, 60 novaj komponaĵoj aperos, kaj poste – eĉ 300. Post la kvina paŝo de la reago, estas surprize riĉa bazo de 1500 novaj substancoj. Kurioze, nur du ĥemiaj reakcioj sufiĉas por krei la unuan aminoacidon – glicinon. Kaj se ni permesos 5 paŝojn de la reago, ni kreos 27 ĥemiajn komponaĵojn karakterizajn por la vivo (inter ili, ekzemple, uracilo, la nitrogena bazo, kiu estas parto de RNA).

La preparado de tia kompleta ĥemia "vivarbo" kaj la funkciado de tiel granda nombro da ĥemiaj komponaĵoj superas la kapablojn de unuopaj ĥememiistoj. La komputilo tamen bonege simulas ĉi tiujn reakciojn. Li trovas sinsekvajn vojojn de reakcioj, kiujn ĥemiistoj ne konis, kaj kiuj povus konduki al formado de aminoacidoj, enzimoj, lipidoj... Iuj el ĉi tiuj antaŭe nekonataj – sed komputile sugestitaj reagoj – sciencistoj eksperimente konfirmis, montrante, ke ilia programo povas esti valora ilo por ĥememiistoj.
La poloj senpage, kune kun la publikigado, liveras la modulon “Allchemy”, kiu koncernas reagojn, kiuj povus okazi antaŭ miliardoj da jaroj sur la Tero. "Sciencistoj povas ludi per ĉi tiu ilo kaj testi siajn hipotezojn pri la originoj de la vivo" – kuraĝigas d-ro Szymkuć.

Danke al la programo “Allchemy”, ĉiuj molekuloj, kiuj povus estiĝi sur la prebiota Tero (prebioto – ne-digestebla nutraĵa ingredienco, kiu antaŭenigas la kreskon aŭ agadon de utilaj bakterioj en la dika intesto), kolektiĝas en unu loko. Oni povas vidi, kio distingas la molekulojn elektitajn de la vivo de ĉiuj aliaj, kiuj ekzistas pli multe. Prof. Bartosz Grzybowski resumas la ecojn de la plej simplaj molekuloj, kiujn uzas la vivo. Ili estas: solveblaj en akvo (ĉar vivo kreiĝis en akvo), termodinamike stabilaj (ili ne ŝanĝiĝas laŭlonge de la tempo), ilia produktado ne postulas signifajn ŝanĝojn en la reakciaj kondiĉoj (do ili povus ekesti pli facile), kaj ili ankaŭ havas ekvilibrajn akceptorojn kaj donorojn de hidrogenaj ligiloj (danke al tio, ili havas pli grandan kapablon kombini kun hidrogenaj ligoj en agregaĵojn – kiel en la kazo de proteinoj aŭ nukleaj acidoj). "Estas reguleco en ĝi. Do ne estas hazardo kion oni elektis en la procezo de la ĥemia evoluo de la vivo" – diras prof. Grzybowski.

La esploristo atentigas, ke molekuloj, kiuj estas kataliziloj, aperas sufiĉe frue sur la "ĥemia arbo de originoj de la vivo" – ili faciligas la aperon de sekvaj tute novaj reagospecoj. "Ĉi tiu arbo havas pli kaj pli multajn branĉojn kun ĉiu paŝo. Ĝi pelas sian kreskon mem," – li diras.

Li aldonas, ke kiam la tuta arbo estas "surskribita", en la densejo de reakcioj la komputilo povas elserĉi la unuajn aŭtokatalizajn reagajn ciklojn – tio estas la ciklojn, kiuj kondukas al la kopiado de la originala substanco, ĝia multipliko. Do, en tre frua stadio, eble aperis la mem-replika fenomeno, kiu estas tiel karakteriza por la vivo. En eldonaĵo en “Science”, esploristoj pruvis, ke unu el ĉi tiuj cikloj funkcias en provtubo. Por ke la vivo povu ekesti, ankaŭ iam devis formiĝi bobeloj, simplaj organetoj. Kaj por tio necesas surfaktantoj (kemiaj kunmetaĵoj kiuj malpliigas la surfacan/interfacan tension inter du likvaĵoj aŭ inter unu likvaĵo kaj solido), kiuj formas la t.n. micelojn, komponantojn de la ĉela membrano. "Ni ankaŭ montris, kiel oni povas fari ilin el prebiotaj ingrediencoj" – notas prof. Grzybowski.

"Tion, kiaj reakcioj povus okazi sur la Tero antaŭ ekesto de la vivo, projektis la komputilo kaj ĝuste ĝiaj indikoj diris al ni, kiujn sintezojn plenumi en laboratorio kaj kiel fari tion. Ĉi tio donas al ni plian konfirmon, ke maŝinoj fariĝas ĉiam pli utila ilo en la studoj de ĥemia sintezo " – resumas d-ro Szymkuć. Kaj prof. Grzybowski anoncas, ke lia teamo uzas la programon “Allchemy” ankaŭ por labori pri serĉado de novaj medikamentoj kaj ilia sintezo.

El: www.naukawpolsce.pap.pl
Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-19 07:10:36

Atentu la sonon “p”

Studo de sciencistoj de Universitato Princeton montras, ke dum babilado hejme ni ŝprucas la aerosolon eĉ kelkajn metrojn for. La gutetoj, kiuj portas patogenojn, disvastiĝas rapide kaj sur longaj distancoj en fermitaj ĉambroj. Kaj la amplekso de viruso estas determinita de vortoj, kiujn ni diras. Ĝi atingos la plej foran distancon kiam ni prononcas vortojn kun la forte akcentita "p".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-19 09:34:03

StefKo:Atentu la sonon “p”

Studo de sciencistoj de Universitato Princeton montras, ke dum babilado hejme ni ŝprucas la aerosolon eĉ kelkajn metrojn for. La gutetoj, kiuj portas patogenojn, disvastiĝas rapide kaj sur longaj distancoj en fermitaj ĉambroj. Kaj la amplekso de viruso estas determinita de vortoj, kiujn ni diras. Ĝi atingos la plej foran distancon kiam ni prononcas vortojn kun la forte akcentita "p".
Jes, ankaŭ "b".
Tial, nuntempe en la franca por diri "ŝipo" ne uzu la vorton "bateau" [bato] sed la vorton "navire" [~navir]!

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-30 08:53:07

W. Golding, brita verkisto kaj poeto, pri virinoj

Mi pensas, ke virinoj estas stultaj ŝajnigante, ke ili estas egalaj al viroj.
Ili estas multe pli bonaj, kaj ĉiam estis. Kion ajn vi donos al virino, ŝi pliigos ĝin. Se vi donos al ŝi semon, ŝi donos al vi bebon. Se vi donos al ŝi loĝejon,
ŝi donos al vi hejmon. Se vi donos al ŝi nutrajn artiklojn, ŝi donos al vi kuiraĵon. Se vi ridetas, li donos al vi sian koron.
Ŝi multobligas kaj pligrandigas tion, kio estas donita al ŝi. Do se vi donos al ŝi fiaĵon, preparu vin por tuno da merdo!

PS.
Mi dediĉas tiujn vortojn al polaj regantaj politikistoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-30 22:27:18

«(...) Mi diras tion per mia tuta konvinko: abortigo devas resti la escepto, la lasta rimedo por situacioj sen solvoj. Sed kiel toleri ĝin sen ke ĝi perdus tiun esceptecon, sen ke la socio ŝajnus subteni ĝin?

Mi unue dezirus dividi al vi konvinkon de virino - mi pardonpetas fari tion ĉe tiu asembleo kvazaŭ nur komponata de viroj: neniu virino ĝoje uzas abortigon. Sufiĉas aŭskulti virinojn. (...)»
- Simone Veil (1927-2017), franca feministo, eks-deportita en Aŭŝvitz-Birkenaŭ, unua prezidentino de la eŭropa parlamento, kreinto de la leĝigo de abortigo en Francujo en 1974, dum ŝia parlamenta prelego por defendi tiun leĝigon

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-29 13:38:09

Voĉo de vokanto sur dezerto

El: https://www.polsatnews.pl/wiadomosc/2016-04-25/esp...

Instruo de fremdaj lingvoj sub premo de koloniaj ŝtatoj"

Tradicie, inter centoj da interpelacioj pri gravaj aferoj (en la pola parlamento), estas ankaŭ tiuj almenaŭ surprizaj. Deputito M. Zwiercan en februaro sendis interpelacion apelaciante al la ministro pri nacia edukado, Anna Zalewska, enkonduki Esperanton en lernejojn.

"Kiel la plej facila lingvo inter aliaj lingvoj, ĝi povas esti uzata, kune kun naciaj lingvoj, por facila komunikado inter homoj de la tuta mondo. Ĝi do povas fini la multjaran lingvan problemon de la homaro, ĉi tiun proverban malbenon de la ‘turo de Babelo’ kaj, per la senproblema komunikado de homoj, igi ilin vivi inter si en pli granda harmonio kaj amikeco"– ŝi klarigis.

Laŭ la deputito, lernado de aliaj lingvoj krom Esperanto en lernejoj estas la rezulto de „la premo de la koloniaspiraj landoj, kiuj ricevas neimageblajn politikajn, ekonomiajn kaj kulturajn avantaĝojn de la regado de iliaj lingvoj”. Sinjorino Zwiercan aldonis, ke ĉi tiuj landoj en Esperanto vidas la plej danĝeran rivalon kaj torpedas ĝian disvastiĝon.


Kio plu? Evitema respondo, do nenio.

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-16 21:11:38

Cicero – la sociordo en Romio:

Povrulo – laboras kaj laboras,
riĉulo – ekspluatas povrulojn,
soldato – ŝirmas ambaŭ,
impostpaganto – pagas je la trio,
bankisto – priŝtelas la kvaron,
advokato – erarigas ĉiun el la kvino,
kuracisto – fakturas al ĉiu el la seso,
fripono – estas teruro de ĉiu el la sepo,
politikisto – vivas feliĉe dank’ al ĉiu el la oko.


Kio ŝanĝiĝis post du jarmiloj?

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-10 18:50:19

„NUN” – vorto kiu pensigas
Indekso: Malnova Testamento
Tradukita de L. L. Zamenhof

GENEZO 1
1En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. 2Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. (...)

26Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. 27Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
(...)

GENEZO 2
(...)
7 Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
(...)
19 Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo. 20 Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo; sed por la homo ne troviĝis helpanto simila al li. 21 Kaj Dio la Eternulo faligis profundan dormon sur la homon, kaj ĉi tiu endormiĝis; kaj Li prenis unu el liaj ripoj kaj fermis la lokon per karno. 22 Kaj Dio la Eternulo konstruis el la ripo, kiun Li prenis de la homo, virinon, kaj Li venigis ŝin al la homo. 23 Kaj la homo diris: Jen NUN ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno; ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita.(...)
La vorto NUN – kion ĝi signifas en kunteksto de aĵo aŭ persono? La vorton ni uzas kiam nuna aĵo(persono) okazas alia, pli bona, pli malbona, ktp. ol alia. En la pola oni uzas la vorton dopiero (partikulo!) kiu havas alian ol esperanta vorto nun. En la jida traduko de "Malnova Testamento" oni ankaŭ uzis la vorton dopiero (esp. nur?) kaj ne teraz (esp. nun). Ĝi estas partikulo signifikanta i.a. ke neniu alia faris tion, pri kio ni parolis antaŭe, ekzemple Nur ŝia patro pruntedonis al ŝi monon. Laŭ mi la vorto nur estas pli ĝusta por traduki polan dopiero.

Do la virino kreita el ripo de Adamo estis lia dua virino! La unuan virinon iuj el judoj nomas Lilit.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Lilit:
LilitLilith (el la hebrea: לילית) estas legenda virino de la juda folkoro, el mezopotamia origino. Ŝi estas konsiderata la unua edzino de Adamo, antaŭa al Eva. Laŭ la legendo, kiu ne aperas en la Biblio, ŝi forlasis la Edenon laŭ sia propra iniciato kaj ekloĝis ĉe la Ruĝa Maro, kuniĝante tie kun Samael, kiu iĝis ŝia amanto, kaj kun aliaj demonoj. Pli malfrue, ŝi demoniĝis kiu ŝtelis la infanojn en siaj luliloj dum la nokto kaj kuniĝas al la viroj kiel sukubo, generante idojn (la lilim) per la spermo kiujn la viroj nevolonte elverŝas dum la dormado (polucio). Ŝi estas reprezentita kun ina, bela aspekto, kun la hararro longa kaj frizita, kutime blonda aŭ ruĝhara, kaj kelkfoje kun flugiloj.

Lilit en la Biblio
La sola mencio en la Biblio pri tia estaĵo aperas en Jesaja 34:14:פגשו ציים את־איים ושעיר על־רעהו יקרא אך־שם הרגיעה לילית ומצאה לה מנוח׃. En pluraj versioj de la Biblio ŝia nomo ne aperas, ĝi estis tradukita kiel nokta birdo, kutime strigo. Tiun ekzemplon ankaŭ sekvis la traduko en esperanto. Ĝi diras tiele: Kaj renkontiĝos tie sovaĝaj katoj kun sovaĝaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.

La legendo pri Lilit
La origino de la legendo kiu prezentas Liliton kiel unuan edzinon troviĝas en rabena interpreto de Genezo 1,27. Antaŭ ol ekspliki ke Javeo donis al Adamo edzinon nomata Eva, kreita el lia ripo (Genezo 2:4-25)), la teksto diras: « Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin». Kvankam hodiaŭ tio estas eksplikata kiel unu sama afero dufoje klarigata, alia ebla interpreto estas tiu ke Dio unue kreis inon laŭ sia bildo, kreita samtempe kun Adamo, kaj nur pli malfrue li kreis el la ripo de Adamo Evan. La unua virino kiun la Genezo 1,27 aludas estus Lilit, kiu forlasis sian edzon kaj la Edenon.
La legendo havas rilatojn kun magi-religia juda tradicio: la kutimo meti amuleton ĉe la kolo de la ĵusnaskitoj, kun la nomo de tri anĝeloj (Snvi, Snsvi, Smnglof).
Adamo kaj Lilit neniam harmonie vivis, ĉar kiam li volis amoradi kun ŝi, Lilit sentis sin ofendita pro la kuŝ-pozicio kiun li postulis al ŝi. «Kial mi devas kuŝi sub vi? —ŝi demandadis—: ankaŭ mi estis kreita el la polvo, kaj pro tio, mi estas egala al vi. Adamo intencis devigi ŝin obei, Lilit, ĉagrenita, prononcis la magian nomon de Dio, leviĝis tra la aero kaj lin forlasis.
Elirinte el la Edeno, ĉe la borodj de la Ruĝa Maro (hemo de multaj demonoj). Tie ŝi amoradis kun la demonoj, akuŝante la lilimojn. Kiam tri anĝeloj de Dio iris serĉi ŝi (Snvi, Snsvi kaj Smnglof), ŝi malakceptis reveni. La ĉielo punis ŝin mortigante cent el ŝiaj fiiloj ĉiutage. De tiam, la judj tradicioj mezepokaj diras ke ŝi klopodas venĝi sin mortigante la infanojn malpli ol 8jaraĝa, necirkumciditaj.
Adamo kaj Lilit neniam harmonie vivis, ĉar kiam li volis amoradi kun ŝi, Lilit sentis sin ofendita pro la kuŝ-pozicio kiun li postulis al ŝi. «Kial mi devas kuŝi sub vi? – ŝi demandadis – ankaŭ mi estis kreita el la polvo, kaj pro tio, mi estas egala al vi. Adamo intencis devigi ŝin obei, Lilit, ĉagrenita, prononcis la magian nomon de Dio, leviĝis tra la aero kaj lin forlasis.
Elirinte el la Edeno, ĉe la bordoj de la Ruĝa Maro (hemo de multaj demonoj). Tie ŝi amoradis kun la demonoj, akuŝante la lilimojn. Kiam tri anĝeloj de Dio iris serĉi ŝi (Snvi, Snsvi kaj Smnglof), ŝi malakceptis reveni. La ĉielo punis ŝin mortigante cent el ŝiaj filoj ĉiutage. De tiam, la judaj tradicioj mezepokaj diras ke ŝi klopodas venĝi sin mortigante la infanojn malpli ol 8jaraĝa, necirkumciditaj.
En prologo de la romano „Satano en Goraj”, la juda verkisto, laŭreato de nobelpremio, Singer, tiel menciis pri Lilit:
NENIU PROVU DEVIGI LA ETERNULON POR KE LI METU LA FINON
DE NIA TURMENTO EN ĈI TIU MONDO. LA MESIO VENOS. KIAM
LA DIO ELEKTOS KONVENAN POR TIO TEMPON. TIAM LI
LIBERIGOS LA HOMOJN DE LA DESPERO. KAJ LA
MONDON SENIGOS DE KRIMO. LA MORTO
TIAM DEMETOS SIAN GLAVON. KAJ LA
SATANO MALESTIMITA DE ĈIUJ
PEREOS. LILIT PEREOS KUN
NOKTO KAJ LA ELPELO
FINIGXOS. KAJ ĈIO
ESTOS LUMO
MEN SELA.
PS.
La triangula ordigo de la teksto kaj uzado de la majuskloj ne estas mia ideo.

Reen al la supro