Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Slovianski

de StefKo, 2019-novembro-24

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-24 10:10:53

Mi ĵus trovis paĝaron http://steen.free.fr/, legis la fragmenton;

Jan Pavel II stoji prěd vratoju k nebu.
Svety Petr: — A vy kto?
— Ja jesm Karolj Vojtyla, Jan Pavel II, papež, prědstavitelj Boga na zemji.
— Ne znaju, iměl by li šef na zemji prědstavitelja. Trěba bude go zapytati.
On ide k Bogu, ktory takože ne znaje o ničem. Zato oni idut k Isusu. Toj ide do nebskoj vraty, že by lično razvezal problem. Poslě hvilje vračaje se, imajuči očevidno dobro nastrojenje:
— Vy pomnite, že ja onogda, prěd okolo dva tysečami lětami, osnoval jesm taku družinu rybakov? Sejčas ja slyšu, že ona funkcionuje do dnes!


... kaj mi komprenas ĉiujn vortojn! Ĉu aliaj, scipovantaj iujn slavajn lingvojn, ankaŭ komprenas ilin?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-24 10:30:19

Mi ne estas slav-lingvano, sed ekzemple, mi, kiu estas latinid-lingvano, komprenis la jenan tekston en la itala : 'Nato nel 1859 a Białystok, oggi in Polonia, Zamenhof cresce sotto l’occupazione russa, in un periodo di violenze tra le comunità della regione: protestanti tedeschi, cattolici polacchi, ortodossi russi ed ebrei.' - el https://thevision.com/cultura/esperanto-lingua-pac...
(escepte de oggi. Eble signifas urbo.
Jes, veras, ke mi konas kelkajn italajn vortojn, kiel tedeschi, kaj ke mi tre bone konas la temon.
Tamen mi ja neniam eklernis la italan.


(mi kredas, ke vi forgesis la akuzativon)

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-24 10:34:15

Fakte ne, signifas hodiaŭ.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-24 18:52:11

Zam_franca:(...)
(mi kredas, ke vi forgesis la akuzativon)
Jes. Tio pro rapido. Mi jam korektis la erarojn! Dankon!

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-24 20:10:27

Zam_franca:Mi ne estas slav-lingvano, sed ekzemple, mi, kiu estas latinid-lingvano, komprenis la jenan tekston en la itala : 'Nato nel 1859 a Białystok, oggi in Polonia, Zamenhof cresce sotto l’occupazione russa, in un periodo di violenze tra le comunità della regione: protestanti tedeschi, cattolici polacchi, ortodossi russi ed ebrei.' - el https://thevision.com/cultura/esperanto-lingua-pac...
(escepte de oggi. Eble signifas urbo.
Jes, veras, ke mi konas kelkajn italajn vortojn, kiel tedeschi, kaj ke mi tre bone konas la temon.
Tamen mi ja neniam eklernis la italan.
Kaj mi jam pensis pri ia fenomeno. Dankon, Zam_franca, por surterigo de mi!

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-24 21:26:51

Mi esperantigis ĉi-anekdoton antaŭ kelkaj monatoj, kiam en nia "hejma" ruslingva forumo estiĝis eta diskuteto pri Slovianski/Interslavic.
Jen estas tiu teksto:

Јaн Пaвел II стоји пред врaтоју к небу.
Jan Pavel II stoji prěd vratoju k nebu.
Jan Pavel II staras antaŭ la pordego de la ĉielo.

Светы Петр: — A вы кто?
Svety Petr: — A vy kto?
Sankta Petro: — Kiu do vi estas?

— Јa јесм Кaроль Војтылa, Јaн Пaвел II, пaпеж, предстaвитель Богa нa земји.
— Ja jesm Karolj Vojtyla, Jan Pavel II, papež, prědstavitelj Boga na zemji.
— Mi estas Karol Vojtila, Jan Pavel II, la papo, la reprezentanto de Dio sur la tero.

— Не знaју, имел бы ли шеф нa земји предстaвительa. Требa буде го зaпытaти.
— Ne znaju, iměl by li šef na zemji prědstavitelja. Trěba bude go zapytati.
— Mi ne scias, ĉu nia ĉefulo havas surtere reprezentanton. Necesas lin demandi.

Он иде к Богу, кторы тaкоже не знaје о ничем.
On ide k Bogu, ktory takože ne znaje o ničem.
Li iras al Dio, kiu ankaŭ scias nenion.

Зaто они идут к Исусу.
Zato oni idut k Isusu.
Tial ili iras al Jesuo.

Тој иде до небској врaты, же бы лично рaзвезaл проблем.
Toj ide do nebskoj vraty, že by lično razvezal problem.
Tiu iras al la ĉiela pordego, por persone solvi la problemon.

После хвилье врaчaје се, имaјучи очевидно добро нaстројенје:
Poslě hvilje vračaje se, imajuči očevidno dobro nastrojenje:
Post minuto li revenas, havante evidente bonan humoron.

— Вы помните, же јa оногдa, пред около двa тысечaми летaми, основал јесм тaку дружину рыбaков? Сејчaс јa слышу, же онa функционује до днес!
— Vy pomnite, že ja onogda, prěd okolo dva tysečami lětami, osnoval jesm taku družinu rybakov? Sejčas ja slyšu, že ona funkcionuje do dnes!
— Ĉu vi memoras, ke mi tiam, antaŭ ĉirkaŭ dumil jaroj, fondis tielan taĉmenton da fiŝistoj? Nun mi aŭdas, ke ĝi funkcias ĝis nun.
----------

Sed hej, Zamĉjo-boj, por kio vi menciis pri "l’occupazione russa"?.. Ĉu vi intencas provoki polemikon?.. Miasupoze, certa nia kamarado volonte kaptos ĉi-pretekston.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-24 21:45:46

Ne, mi nur citis la artikolon! Konstatu ĝin, mi ankaŭ donis la ligilon de la artikolo.

La interslava lingvo ŝajnas mojosa. Mi eksciis freŝdate, ke iu filmo estis en tiu lingvo por la unua fojo.
Ĉu la interslava gramatiko estas simpla kiel la gramatiko de Esperanto?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-24 21:48:57

https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Slovianski Fakte ne tute, ĝia gramatiko estas ega malfacilaĵo, kiu nur estas komprenebla por la slav-lingvanoj!!


(mi ŝercas, estas facila same la latina aŭ la greka...)

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-24 22:44:43

Nu, mi esperas, en ĝi mankas neregulaj verboj, krom estas (jesm - mi estas, jesi - ci estas)

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-26 16:01:10

Zdrav, tovariši i tovariški...
Se kamarado Katja aludis ĝuste min koncerne probablan polemikon, mi certe pretas prezenti kelkajn argumentojn, eĉ kvankam mi ne emas advokati monarkojn.
Unue rimarkindas, ke la menciita "occupazione russa" estis multe pli humaneca ol "l'occupazione italiana" en Etiopio aŭ "l'occupation française" en la transmaraj kolonioj de la Franca imperio.
Krome, oni opinias ke tiu parta rusa "okupacio" ne estis pli severa ol prusia kaj aŭstria "okupacioj" de la aliaj partoj de Pollando. Mi ne tute certas, ĉu la polaj kamparanoj estis servutuloj, samkiel la rusaj, ukrajnaj kaj belorusaj kamparanoj, sed mi scias ke ne malmulte da polaj nobeluloj fariĝs diversrangaj funkciuloj en Rusia imperio kaj eĉ urbestroj de "nepolaj" urboj.
Oni ankaŭ opinias, ke por la polaj judoj "l'occupazione russa" estis pli oportuna kaj komforta ol sendependa stato de Pollando, ĉar plejofte ĝuste la pola loĝantaro en polaj urboj kaŭzis la menciitajn inter-etnajn problemojn.
Ekzistas ankaŭ opinio, ke tiu "rusa okupacio" ne okazus, se la poloj siatempe sukcesus fine kaj definitive konkeri "barbaran ortodoksan" Rusion. Sed ve, ili ne bonŝancis efektivigi tiun "sanktan aferon" — nek memstare, nek aliance kun Napoleono kaj aliaj katolikaj "samideadnoj", nek helpe de la turkoj.

Reen al la supro