Al la enhavo

Esperanta retkomunikilo!

de Jxusteno, 2019-decembro-05

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-05 18:31:46

Ĉu vi scias, ke Ekzistas Esperanta retkomunikilo?
Jen:
https://nubo.re/app/

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-06 15:41:25

Jes mi scias. Mi jam estas tie ridulo.gif

ombresaco (Montri la profilon) 2019-decembro-07 13:52:01

Ĉu homoj estas aktivaj tie? Mi ne bone komprenas kial la enhavo de tiu retejo estas nevidebla sen ensaluto. Sed nur grandegan formularon por ensaluti kaj averton pri leĝoj vere ne instigas eniro... Almenaŭ por mi.

Alesenes (Montri la profilon) 2019-decembro-07 16:11:06

Saluton! Mi konsentas kun Ombresaco, sed, dankon al Jxusteno por via kundivido, eble iun tagon mi ensalutos al Nubo.
Mi deklari al vi ke ĉi tiu estas mia unua esperanta-mesaĝo en interreto!
Ĝis ridego.gif

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-07 19:07:23

ombresaco:Ĉu homoj estas aktivaj tie? Mi ne bone komprenas kial la enhavo de tiu retejo estas nevidebla sen ensaluto. Sed nur grandegan formularon por ensaluti kaj averton pri leĝoj vere ne instigas eniro... Almenaŭ por mi.
La kondiĉoj de uzado estas skribitaj je sufiĉe facila lingvaĵo kaj relative mallonge, kvankam iomete ne tute ĝuste laŭ la gramatiko... Ĉu vi timas, ke la retejo minacas vian sekurecon?

ombresaco (Montri la profilon) 2019-decembro-08 13:20:12

Jxusteno:
ombresaco:Ĉu homoj estas aktivaj tie? Mi ne bone komprenas kial la enhavo de tiu retejo estas nevidebla sen ensaluto. Sed nur grandegan formularon por ensaluti kaj averton pri leĝoj vere ne instigas eniro... Almenaŭ por mi.
La kondiĉoj de uzado estas skribitaj je sufiĉe facila lingvaĵo kaj relative mallonge, kvankam iomete ne tute ĝuste laŭ la gramatiko... Ĉu vi timas, ke la retejo minacas vian sekurecon?
Dankon pro respondi. Ne, ne temas pri timo, sed prin tedigo. Kion mi povas trovi tie? Kiom da homoj? Neniun respondon, nur "ensalutu!". La forumo de lernun postulas ensaluton por skribi, sed ne por legi, liberafolio ne postulas ensaluton eĉ por komenti. Mi simple jam ensalutis ĉe troaj retejoj, kaj nun mi estas pli selektiva por decidi ensaluti. Eble estas nur mi, aŭ ankaŭ pli da homoj. Ne gravas, mi simple komentis ke tiu agmaniero ne vere instigas ensaluti, kaj por mi, eĉ male. Sed tio estas tute persona opinio.

Se vi ne estus malferminta tiun ĉi fadenon mi eĉ ne vortumus mian penson ĉi tie tiurilate.

genberg (Montri la profilon) 2019-decembro-09 09:56:59

Mi estas la retejestro de Nubo. Oni povas ensaluti per gastokonto. Estas skribita en la ensalutpaĝo.

Pri la aktivado, nu, ne estas tre. Sed nek malaktiva. Nubo havas pluraj uzantoj kiuj uzas ĝin ofte. Kiam mi kreis la retejon mi esperis ke esperantistoj ĝuos havi sian propran socian retejon, sed mi klare eraris iom pri tio. Eble Nubo fariĝos pli aktiva estontece. Almenaŭ ne kostas multe, do sukceso ne gravas al mi. Malgraŭ ĉio, mi ankoraŭ esperas ke Nubo havos sian konvenan lokon en Esperantujo.

ombresaco (Montri la profilon) 2019-decembro-09 11:57:29

genberg:Mi estas la retejestro de Nubo. Oni povas ensaluti per gastokonto. Estas skribita en la ensalutpaĝo.

Pri la aktivado, nu, ne estas tre. Sed nek malaktiva. Nubo havas pluraj uzantoj kiuj uzas ĝin ofte. Kiam mi kreis la retejon mi esperis ke esperantistoj ĝuos havi sian propran socian retejon, sed mi klare eraris iom pri tio. Eble Nubo fariĝos pli aktiva estontece. Almenaŭ ne kostas multe, do sukceso ne gravas al mi. Malgraŭ ĉio, mi ankoraŭ esperas ke Nubo havos sian konvenan lokon en Esperantujo.
Plezuron legi vin, genberg. Se vi akceptas konsilojn: mi pensas ke pli da homoj aliĝos al nubo.re se la legado estus ebla sen neceso de ensaluto. Mi perfekte komprenas ke necesas ensaluto por skribi, sed almenaŭ legado devus esti libera, mi pensas.

Mi estas unu el la esperantistoj kiuj pensas ke indas propran retejon, sed parto de mia ŝato estus montri al neesperantistoj ke Esperanto vivas, viglas kaj aktivas. Privata insulo videbla nur de esperantistoj ne vere helpas tiun celon, sed aliflanke, aliaj homoj sentas sin pli komfortaj en tia privata etoso. Bonas diverseco.

genberg (Montri la profilon) 2019-decembro-09 12:27:31

Fakte, mi konsentas kun vi. Sed la malebligo de libera lego estas limo de la programo kiun mi uzas. Pro tiu mi kreis gastan konton. Mi estas nur laboristo kaj nova esperantisto (kaj tial la esperanto en Nubo ne estas tiel bona), ne programisto, do mi mem ne povas fari tion.

Se oni volas provi, oni povas krei konton kaj se vi ne ŝatas ĝin vi povas forigi la konton. Nubo ne estas kiel Fejsbuko (en kiu oni ne vere povas forigi konton) kaj ne konservas kaj vendas uzantan informon. Nubo estas nur ŝatokupa kaj nekomerca projekto ridulo.gif

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-decembro-11 16:26:36

Ĉu oni povas vidi Nubon senkonte? Mi volas fari tion.

Reen al la supro