Al la enhavo

Suffix "ino"

de Ploppsy32, 2019-decembro-14

Mesaĝoj: 159

Lingvo: English

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-22 13:34:43

Zam_franca:
Jxusteno:
Zam_franca:Jes, ĉar Esperanto havas regulan gramatikon, afiksan sistemon kaj "nievo" estas nedivenebla vorto!
Ŝajnas al mi ke ĉiu lingvo havas regulan gramatikon (ja gramatko estas ĉiuj reguloj de iu lingvo, ĉu?).
Mi aldonis ligilojn al mia antaŭa mesaĝo.
Mi volas diri, ke vorto kiel "nievo" estas malregula Esperante! Estus escepto!
La sekse kaj genre neŭtrala vorto "infano" ekzistas paralele kun la sekse neneŭtralaj "knabo" kaj "knabino".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-22 13:40:55

Infanino, laŭ la franca-Esperanta vortaro de lernu.net, ekzistas ja.

Infano estas iom kiel kid kaj knabo kiel little boy. Ne estas precize la sama vorto.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-22 13:45:57

Zam_franca:Infanino, laŭ la franca-Esperanta vortaro de lernu.net, ekzistas ja.

Infano estas iom kiel kid kaj knabo kiel little boy. Ne estas precize la sama vorto.
La vorto "infanino" povas esti uzata, sed la vorto "infano" tamen estas seksneŭtrala. Ŝajnas al mi ke estas (preskaŭ) neniom da diferenco inter "knabino" kaj "infanino". Eble la vorton "knabino" oni povas uzi ankaŭ en la senco de "adoleskantino" aŭ "junulino" - jen kredeble la nura diferenco.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-22 13:48:27

"Child" - jen estas pli preciza traduko de "infano".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-22 14:55:11

Jxusteno:"Child" - jen estas pli preciza traduko de "infano".
Sendube.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-22 15:00:34

Jxusteno:
Zam_franca:Infanino, laŭ la franca-Esperanta vortaro de lernu.net, ekzistas ja.

Infano estas iom kiel kid kaj knabo kiel little boy. Ne estas precize la sama vorto.
La vorto "infanino" povas esti uzata, sed la vorto "infano" tamen estas seksneŭtrala. Ŝajnas al mi ke estas (preskaŭ) neniom da diferenco inter "knabino" kaj "infanino". Eble la vorton "knabino" oni povas uzi ankaŭ en la senco de "adoleskantino" aŭ "junulino" - jen kredeble la nura diferenco.
Kredu tion, kion vi volas kredi, sed ne nepre estas la vero.
Laŭ Claude Piron ne estas genro en Esperanto.
Claude_Piron:En Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula : la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo finiĝanta per - i, la objekton de amo, la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo finiĝanta per -in. Krome, en Esperanto ne ekzistas genro. (...) Gramatika genro forestas ankaŭ en la angla, sed en ĉi-lasta la lernantoj havas pli komplikan taskon, ĉar ili devas lerni neregulajn variaĵojn, ekzemple I → me, she → her. Esperanto ne nur igas la gramatikan precizecon travidebla, ĝi krome atingas tiun rezulton ne trudante al la memoro pli ol tion, kio necesas por esti klara. Ĝi baziĝas sur la principo de "neceso kaj sufiĉo". (...)
Infan' estas alia radiko ol knab', kaj tial, eĉ se la senco samas iomege, ĝi ne estas plene sama. Ne estas seksneŭtrigilo aŭ io kiel tio.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-22 15:34:58

"Infano" estas sekse neŭtrala, tiom seksneŭtrala ke en la Ekzercaro oni eĉ uzis la pronomon "ĝi", kiam oni anstataŭigis per ĝi la vorton "infano".
"Knabo" estas vira vorto. "Infano" kredeble estas ne seksneŭtrala versio de "knab(in)o" sed havas iomete alian signifon.
Mi esperas ke vi konsentas kun mi pri tio.
Bonvolu legi parton de la deksesa paragrafo de la Ekzercaro de Esperanto:
" Mi vokas la knabon, kaj li venas. ― Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. ― La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. ".

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-22 15:55:48

Zam_franca:
Jxusteno:
Zam_franca:Infanino, laŭ la franca-Esperanta vortaro de lernu.net, ekzistas ja.

Infano estas iom kiel kid kaj knabo kiel little boy. Ne estas precize la sama vorto.
La vorto "infanino" povas esti uzata, sed la vorto "infano" tamen estas seksneŭtrala. Ŝajnas al mi ke estas (preskaŭ) neniom da diferenco inter "knabino" kaj "infanino". Eble la vorton "knabino" oni povas uzi ankaŭ en la senco de "adoleskantino" aŭ "junulino" - jen kredeble la nura diferenco.
Kredu tion, kion vi volas kredi, sed ne nepre estas la vero.
Laŭ Claude Piron ne estas genro en Esperanto.
Claude_Piron:En Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula : la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo finiĝanta per - i, la objekton de amo, la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo finiĝanta per -in. Krome, en Esperanto ne ekzistas genro. (...) Gramatika genro forestas ankaŭ en la angla, sed en ĉi-lasta la lernantoj havas pli komplikan taskon, ĉar ili devas lerni neregulajn variaĵojn, ekzemple I → me, she → her. Esperanto ne nur igas la gramatikan precizecon travidebla, ĝi krome atingas tiun rezulton ne trudante al la memoro pli ol tion, kio necesas por esti klara. Ĝi baziĝas sur la principo de "neceso kaj sufiĉo". (...)
Infan' estas alia radiko ol knab', kaj tial, eĉ se la senco samas iomege, ĝi ne estas plene sama. Ne estas seksneŭtrigilo aŭ io kiel tio.
Ne-ino ankaŭ povas esti objekto de amo.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-22 16:21:37

Kara Ĵusteno, kara Zam_franca,

ŝajnas al mi, ke vi du parolas pri du malsamajn aferojn: unu el vi priparolas pomojn dum la alia pirojn.

Ĉiu vorto havas kaj gramatikajn ecojn kaj samtempe semantikajn ecojn. Genro estas tutplene gramatika.

Mi tutkore konfirmas, ke Esperanto ne havas genrojn, ĉar genro estas gramatika kategorio, kiu estigas akordon inter vortoj. Genro tute ne koncernas semantikon.

Ma vieille voiture est blanche. = Mia malnova veturilo estas blanka.
Mon vieil avion est blanc. = Mia malnova aviadilo estas blanka.

Ni vidas ke la genro de "voiture" regas akordon kun "ma", "vieille" kaj "blanche", dum la gendro de "avion" regas akordon kun "mon", "vieil" kaj "blanc". En Esperanto "mia", "malnovas" kaj "blanka" tute ne ŝanĝas, ĉar ne estas genro, kiu estigus akordon.

Kvankam "ma" kaj "mon", "vieille" kaj "vieux/vieil", "blanche" kaj "blanc" malsamas pri gramatika genro, ilia semantika enhavo tute ne ŝanĝas: kaj "ma" kaj "mon" signifas posedan aŭ alian rilaton al la parolanto. Kaj "vieille" kaj "vieux/vieil" signifas malnovecon. Kaj "blanche" kaj "blanc" signifas koloron, kiu reflektas ĉiujn frekvencojn.

La Esperantaj vortoj kiel ekz "frato" kaj "patro" ne havas genron, sed ilia semantika enhavo estas limigata al vira sekso. Same kiel "fratino" kaj "patrino" nur povas semantike celi virinojn. Se estus genro en Esperanto ni ne dirus "mia maljuna fratino estas bela" sed iel kiel "miina maljunina fratino estas belina". Tiel, kiel ekz en la franca: Ma jeune soeur est belle. (kaj ne "mon" aŭ "beau")

Sume, la foresto de genroj en Esperanto, ne maleblas, ke la semantika enhavo de certaj vortoj estas limigata al certaj seksoj.

Vidu ankaŭ ekz la germana vorto "Mädchen", kies genro estas neŭtra, sed kiu nur povas semantike rilati al virinaj junuloj. Kaj "Frau" (f) kaj "Mädchen" (n) rilatas semantike al virina sekso, kaj vidu la gramatikan malsamecon:
Die Frau und ihre Mutter.
Das Mädchen und seine Mutter.

Gramatika genro kaj semantika enhavo estas pomoj kaj piroj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-22 16:28:26

nornen:Kara Ĵusteno, kara Zam_franca,

ŝajnas al mi, ke vi du parolas pri du malsamajn aferojn: unu el vi priparolas pomojn dum la alia pirojn.

Ĉiu vorto havas kaj gramatikajn ecojn kaj samtempe semantikajn ecojn. Genro estas tutplene gramatika.

Mi tutkore konfirmas, ke Esperanto ne havas genrojn, ĉar genro estas gramatika kategorio, kiu estigas akordon inter vortoj. Genro tute ne koncernas semantikon.

Ma vieille voiture est blanche. = Mia malnova veturilo estas blanka.
Mon vieil avion est blanc. = Mia malnova aviadilo estas blanka.

Ni vidas ke la genro de "voiture" regas akordon kun "ma", "vieille" kaj "blanche", dum la gendro de "avion" regas akordon kun "mon", "vieil" kaj "blanc". En Esperanto "mia", "malnovas" kaj "blanka" tute ne ŝanĝas, ĉar ne estas genro, kiu estigus akordon.

Kvankam "ma" kaj "mon", "vieille" kaj "vieux/vieil", "blanche" kaj "blanc" malsamas pri gramatika genro, ilia semantika enhavo tute ne ŝanĝas: kaj "ma" kaj "mon" signifas posedan aŭ alian rilaton al la parolanto. Kaj "vieille" kaj "vieux/vieil" signifas malnovecon. Kaj "blanche" kaj "blanc" signifas koloron, kiu reflektas ĉiujn frekvencojn.

La Esperantaj vortoj kiel ekz "frato" kaj "patro" ne havas genron, sed ilia semantika enhavo estas limigata al vira sekso. Same kiel "fratino" kaj "patrino" nur povas semantike celi virinojn. Se estus genro en Esperanto ni ne dirus "mia maljuna fratino estas bela" sed iel kiel "miina maljunina fratino estas belina". Tiel, kiel ekz en la franca: Ma jeune soeur est belle. (kaj ne "mon" aŭ "beau")

Sume, la foresto de genroj en Esperanto, ne maleblas, ke la semantika enhavo de certaj vortoj estas limigata al certaj seksoj.

Vidu ankaŭ ekz la germana vorto "Mädchen", kies genro estas neŭtra, sed kiu nur povas semantike rilati al virinaj junuloj.

Gramatika genro kaj semantika enhavo estas pomoj kaj piroj.
Dankon pro la klarigo.
Mi tamen ne komprenas kion volis esprimi la aŭtoro de tiu ĉi frazo:
" En Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula : la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo finiĝanta per - i, la objekton de amo, la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo finiĝanta per -in. ". Ja neniu Esperanta pronomo finiĝas je "in".

Reen al la supro