Al la enhavo

La lingvo ŝanĝiĝas!

de Jxusteno, 2019-decembro-23

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-26 11:25:38

Pri "li". Ni vivas en maskla mondo. Malgraŭ ke feministoj ricevis egalajn rajtojn por virinoj kaj viroj en iuj sferoj, en multaj sferoj viroj plu havas preferojn.
Do kiam vi dubas pri genro de iu persono kaj uzas "li", vi altigas ties statuson, simile kiam vi uzas "vi" anstaŭ "ci".
Tia estis logiko de originala Esperanto.
Ne estas bona pravigo, miaopinie.
Mia pravigo de la uzo de "li" :

Pri "li". Zamenhof' vivis en maskla mondo. Oni tre bone scias, ke li estas la malo de diskriminacianto.
Zamenhof' vivis en socio kiu enhavis multajn maljustaĵojn. Li devis kaŝi la novjudan (=la jidan) influon, kiun li konscie aŭ nekonscie donis al la lingvo, ĉar la kontraŭjudismo ("antisemitismo") estis tiam forta.
Laŭ mi, li deziris, ke Esperanto estu ankaŭ facila por parolantoj de neindoeŭropaj lingvoj, kaj se li pli bone konus la ĉinan kulturon aŭ ajn neeŭropan kulturon, mi pensas, ke li uzus iomete neeŭropajn lingvojn vortare tiam, kiam li iniciatis la lingvon. Sed tiam la eŭropa intelektularo ja neniel volus akcepti tion!
Pro la sama kialo li uzis "li". Eĉ se ĝi ŝajne diskriminacis iujn homojn, kiam li elektis tion, li neniam volus diskriminacii ilin, laŭ mi.
Li elektis ion, kiu espereble estis akceptebla de la tiama socio.

Kaj la uzo de "li" ne estas horora okazo. Tiel funkcias la franca ekzemple.

Oni ne devas deziri, ke Esperanto estu perfekta lingvo.
La historio de Esperanto desmontras fortan volon batali kontraŭ la diskriminacioj, en diskriminacia socio.

Esperanto estas ia maljuna lingvo, kiu vivas ankoraŭ dankon al Esperantismo, kiu estas kontraŭ-diskriminacia ideologio.

La nuna nomo de la Lingvo Internacia ĝi mem, "Esperanto", atestas tiun kontraŭ-diskriminacian volon.

La lingvo estas nek diskriminacia, nek maltaŭga.

Oni ne pensu male : la agadoj pli gravas ol la gramatiko.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 18:09:57

Zam_franca:

💚

ito (Montri la profilon) 2020-januaro-13 04:40:34

sergejm:"li" ne estas nur vira. Laŭ Fundamento oni permesas uzi "li" kaj "ĝi", kiam lia genro estas nekonata.
Mi volas scii ekzemplajn frazojn en kiu "li" indikas homon kies genro estas nekonata en la Fundamento.

ito (Montri la profilon) 2020-januaro-13 10:25:41

Dankon, Jxusteno.

Mi komprenis tian uzmanieron de "li" en la Fundamento.

Reen al la supro