Al la enhavo

Fermita

La Ĉinuja registaro perforte edzinigas ujgurinojn je hanoj! Brute kaj barbare sed kutime por la aĉa registaro de Ĉinujo.

de Jxusteno, 2020-januaro-07

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-30 15:14:05

Mi petas pardonon se miaj vortoj maljuste ofendis vin. Bonvolu tamen rimarki ke mi opinias ĉiun regnon en la mondo iom aĉa (aŭ pli precize: aĉajn aspektojn kaj malbonajn homojn loĝantajn tie, ĝian registaron) sed mi tute ne diris ke senescepte ĉiuj Ĉinujanoj estas aĉuloj ĉar tia aserto estus kontraŭ unu el miaj plej gravaj principoj: kulpoj de unu ulo ne povas esti kaŭzo por ofendi alian ulon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-30 15:18:11

Ĵusteno:Konjekteble ne ĉiuj ĉinoj kaj ne ĉiuj hanoj estas aĉuloj . Sed mi subkomprenas en ĉi tiu okazo ne nur la registaron sed ankaŭ la Ĉinujanojn partoprenantajn en la perforto kontraŭ ujguroj kaj aliaj etnaj/religiaj malplimultoj (ekzemple, la katolikoj kaj la Tibetanoj estas ekzemplo de tia malplimulto).

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-30 17:56:13

flanke: Vi povas pridiri la "veron",sed vi ne povas diri,ke iu lando estas aĉa.
Kara samideano, tial mi persone tion respondis :
oni ne miskomprenu : registaro ne estas lando; oni povas malami registaron sed tamen respekti ĝian landon.
Nia samforumano ja pardonpetis kaj klarigis, kaj vi povas vidi tion supre.

Vi opinias, ke ni landanoj de pluraj okcidentaj landoj, kredas je malveraĵoj.
Certe estas aferoj, kion oni diras al ni, kiuj ne estas veraj.
Sed vi devas tion scii : en ekzemple Francujo, oni rajtas primoki la prezidenton. Oni povas ja fari tion, nestante konsiderata kiel perfidulo.

Ĉu en Ĉinujo oni rajtas primoki la prezidenton, desegni lin kiel vizaĝaĉulon, diri ke li ne komprenas tion, kion la popolo volas, sen
okazigi sekvatempe problemojn al oni mem
?

Diris mi jam tion:
Mi ne scias, ĉu tiu artiko-ero stas vera, sed vi mem povas serĉi rete ĉu la "lernantoj kiuj havas gepatrojn kiuj interetne edziĝis" ja rajtas havi plibonigon de sia noto.

flanke (Montri la profilon) 2020-januaro-31 00:43:23

Zam_franca:

Ja la landaj politokoj de la okcidentaj landoj kaj Ĉinujo estas grande malsamaj...oriente ofte "registaro=lando"

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-31 09:49:56

flanke:
...
Vi povas pridiri la "veron",sed vi ne povas diri,ke iu lando estas aĉa.
Lingve parolante, li faris do li povas, dirus Kartezio.

La problemo estas, ke li ne rajtas, almenaŭ laŭ la regularo de la forumo.

Ni uzu la taŭgajn vortojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-31 10:12:03

Igor, bonvolu forlasi tiun prahomofobion, aŭ almenaŭ iomete pripensi pri ĝi.

Laŭ nunaj scioj, samseksemo ne estas la rezulto de ago de la diablo, nek malvirtemo, nel psiĥa malsano, sed plejofte gejoj iam ekmalkovras sin tiaj, suferas pro ne esti kiaj la aliaj, kaj bezonas helpon por akcepti sin mem.

Nun, feliĉe, pli kaj pli da socioj akceptas malsamecon, kaj ne plu diskriminacias maldekstra-manulojn, blindulojn, handikapulojn, ali-haŭt-kolorulojn aŭ alireligianojn. Estas ŝatinda progreso, kvankam restas progresoj farendaj en pluraj kampoj, interalie... pri lingvoj.

Amike,

YA

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-31 17:51:41

flanke:oriente ofte "registaro=lando"
Estas bedaŭrinda, laŭ mi.
Supozeble per la sistemo, kiun havas la tajvana insulo, la ĉinoj ja plu povos ĝui la 'socialismon' (la senco de tiu vorto ne estas same laŭ la landoj), kiun iliaj parapatroj elektis (simpligante la historion).

Ĉiukaze, tio, kio gravas, estas, ke vi ne devas senti ofensita se ekzemple mi mallaŭdus la ĉinan registaron pro ajn kialo. Kompreneble mi ne mallaŭdus la tutan ĉinan popolon kaj la tutan landon!

Kaj same, se vi ekzemple kritikus Makronon (Macron), vi certe ne insultus min, eĉ se eble mi ne samopinius kun vi.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-01 13:39:09

Ŝajnas, ke tio estas tipe pederasteca ( aŭ, eble, gejropa) trajto — iniciati absurdajn provokajn temojn-fadenojn kaj poste helik-maniere fermi kaj alititoli ilin, kaŝinte siajn proprajn mesaĝojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-01 13:56:51

Ĉesu bonvole viajn rubaĵojn, kaj legu la mesaĝojn de la aliaj forumanoj.
Altebrilas:Igor, bonvolu forlasi tiun prahomofobion, aŭ almenaŭ iomete pripensi pri ĝi.

Laŭ nunaj scioj, samseksemo ne estas la rezulto de ago de la diablo, nek malvirtemo, nel psiĥa malsano, sed plejofte gejoj iam ekmalkovras sin tiaj, suferas pro ne esti kiaj la aliaj, kaj bezonas helpon por akcepti sin mem.

Nun, feliĉe, pli kaj pli da socioj akceptas malsamecon, kaj ne plu diskriminacias maldekstra-manulojn, blindulojn, handikapulojn, ali-haŭt-kolorulojn aŭ alireligianojn. Estas ŝatinda progreso, kvankam restas progresoj farendaj en pluraj kampoj, interalie... pri lingvoj.
Mi rediras tion, vi estas montranta tre malbelan aspekton de la rusa popolo. Feliĉe vi nur estas trolo kaj ne tipa rusarano.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-01 13:58:34

Igor, ĉu vi konscias ke proksimume triono de la Rusuja tero trovas sin en Eŭropo? Bonvolu ne insulti viajn samlandajn Eŭropanojn.

Reen al la supro