Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-15 06:15:46

Saluton, Zamĉik.
Kiel mi komprenas, vi do agnoskas, ke "polski establishment", samkiel t.n. "okcidenta socio" suferas pro paranojo kaj sekve estas iom malsana mense...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-15 06:16:39

Tamen ŝajnas, ke ankaŭ inter la nunaj polaj funkciuloj haveblas sufiĉe sinceraj realistoj. Ekzemple, Witold Modzelewski, pri kiu menciis pola gazeto "Dziennik".
----------
https://wiadomosci.dziennik.pl/polityka/artykuly/6...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-15 12:21:12

IgorSokoloff:Saluton, Zamĉik.
Kiel mi komprenas, vi do agnoskas, ke "polski establishment", samkiel t.n. "okcidenta socio" suferas pro paranojo kaj sekve estas iom malsana mense...
Agnoskas mi, ke ja estas milita risko kaj ke agadoj farendas kontraŭ tiu risko.
Primoki la agadojn farintajn kontraŭ tiu risko certe estas, kiel dirus Ĵusteno, ŝovinisma.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-15 15:03:06

Primoki ion aŭ iun — tio eble estas cinismo, sed neniel ŝovinismo.
Kaj konfuzado de simplaj terminoj — tio probable estas mensa nebulismo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-15 15:03:51

Malgraŭ ĉiuj penoj kaj prohiboj de la marioneta, anti-rusia reĝimo en Ukrainio, milionoj da ukrajnoj plu preferas "paŝtiĝi" sur rusia inform-kultura kampo.
Pri tio informas artikolo de ukrajna komunikilo "Главред".
----------
https://glavred.info/m/opinions/10149743-pochemu-u...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-15 16:32:05

IgorSokoloff:Primoki ion aŭ iun — tio eble estas cinismo, sed neniel ŝovinismo.
Kaj konfuzado de simplaj terminoj — tio probable estas mensa nebulismo.
Ho ne, vi estas amuzita de la fakto, ke via ŝtato minacas la etan Baltujon; vi diras, ke estas vi socialisto, sed ŝajne vi estas naciisto kiu sendube ĝuegas vidi landojn kiel Estonujon esti minacataj.



Ne blindumu : ĉu vi vere kredas, ke Ukrainujo estus pleje sendependa pere de por-rusuja politiko?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-februaro-15 16:33:35

Moki iun pro ria nacieco aŭ etna aparteno ja estas ŝovinismo. Ĉu, S-ro "ne-Gejropa" trolo Sergeo? Sed eble malsobra "Siberia urso" ne kapablas kompreni ĉi tion...
Estas ankaŭ interese sciiĝi kiel "humanisme" Siberio estis almilitita... pardonon, "aldonita al majesta Rusujo".

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-15 19:06:59

Skizofrenuloj deliras plu...
Zamčik, vi malprave nomas min marksisto, mi ne meritas tielan titolon. Se via menso estus malpli nebuloza, vi eble memorus miajn vortojn pri mia viv-pozicio en la fadeno "Kion vi pensas pri la actuala situacio en Honkongo?". Mi skribis tie:
"Kontraŭe al la supozo de certa tro indignema disputanto, mi ne estas dekstrulo, nek reala adepto de Putin — almenaŭ pro tio, ke li estas estro de la kapitalisma reĝimo, dum mi estas adepto de socialismo. Se mi estus pli juna, mi eble iĝus "livega ekstremisto", sed nun, en mia nuna aĝo, mi estas sufiĉe milda, kvankam iom ironia socialisto-internacionalisto. Mi tamen ne estas reala marksisto — almenaŭ pro tio, ke mi ne estas materialisto. Mi estas, se eblas tiel diri, aurobindisto, t.e adepto de la koncepto de Sri Aurobindo".
----------
Zamčik, provu iom dispeli nebulon en via menso...
La sama konsilo adresindas ankaŭ al Žustenčik.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-15 22:58:44

Saluton, kamarado Altebrilas.
Perceptante kaj taksante iun informon, mi kutime utiligas tiun volumenon da sciaĵoj (historiaj, politikaj ktp.), kiu jam haveblas miamense, kaj ankaŭ intuicion de tiu nivelo, kiun mi jam atingis.
Por niaj "okcidentaj" kamaradoj mi tamen konsilus de tempo al tempo spekti la "propagandistan" TV-kanalon RT (Russia today). Malgraŭ ĝia "aparteno" al la Kremlo, ĝi estas sufiĉe objektiva — almenanaŭ pro tio, ke la kontrolantaj organizaĵoj en Usono, Britio kaj Francio strikte observas ĉi tiun "fremdan agenton" kaj uzas ĉiun pretekston por embarasi ĝian inform-agadon. Tial do la RT-uloj estas tre atentaj por ne allasi eĉ bagatelajn erarojn kaj malprecizaĵojn.
Kontraŭe al la supozo de certa tro indignema disputanto, mi ne estas dekstrulo, nek reala adepto de Putin — almenaŭ pro tio, ke li estas estro de la kapitalisma reĝimo, dum mi estas adepto de socialismo. Se mi estus pli juna, mi eble iĝus "livega ekstremisto", sed nun, en mia nuna aĝo, mi estas sufiĉe milda, kvankam iom ironia socialisto-internacionalisto. Mi tamen ne estas reala marksisto — almenaŭ pro tio, ke mi ne estas materialisto. Mi estas, se eblas tiel diri, aurobindisto, t.e adepto de la koncepto de Ŝri Aurobindo.
Estas vera, mi pardonpetas.
Vi estas do ia socialista internaciisto, ĉu ne?


Sed vi ja ŝajnas esti naciisto fakte

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-16 10:41:17

La mesaĝo estas forigita.

Reen al la supro