Al la enhavo

Mi estas konfuzita per 'stadio, fazo, etapo'

de vaaspuhr, 2020-marto-18

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-marto-18 06:34:02

Ĉu iu povas ĝuste kaj sence dividi ilin?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-18 09:17:14

Laŭ PIV

stadio
1 praa mezurunuo
2 klare distingebla tempoparto, prezentanta difinitan gradon en ia evoluo
3 = stadiono (loko por sporto)

fazo
1 perioda aspektoŝanĝo de astro
2 ĉiu el la difinitaj sinsekvaj statoj en la evoluado de fenomeno
3 parto de la vivociklo de vegetaĵo k pli ĝenerale de vivulo
4 ĉiu el la sinsekvaj statoj:
      a) en la ciklo de ĉelo
      b) de ribosomo, kiu legas genan mesaĝon laŭ sinsekvo de baztriopoj
5 la varia angulo en la sinuseca aŭ kompleks-eksponenta prezento de iu grando
6 ĉiu el la partoj de sistemo, inter kiuj daŭre ekzistas fiksa faza diferenco
7 ebla aperoformo de iu substanco

etapo
1 haltloko de marŝanta trupo, de ciklokonkurantoj ks, kie oni antaŭaranĝis ripozejon, ordinare por la nokto
2 distanco inter du tiaj haltlokoj
3 zono malantaŭ la fronto

Sume
Se oni lasas flanken specialajn signifojn, oni rimarkas, ke
  • stadio signifas tempoparton de ia evoluo
  • fazo signifas tempopunkton dum iu (ripetiĝanta) fenomeno
  • etapo signifas ian haltlokon

vaaspuhr (Montri la profilon) 2020-marto-18 09:43:12

Metsis:Laŭ PIV

Dankon.
Etapo 1.haltejo 2.interhalteja distanco 3. =stadio
tial ni ne bezonas vorton 'etapo' ĉu?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-19 08:53:48

Kvankam la vorto haltejo origine signifis iun ajn ejon kie halti, mi pensas, ke nuntempe multaj asocias ĝin kun aŭtobusa haltejo. Por interhalteja distanco oni ial preferas la vorton etapo. Ekz. "Ni veturigis per aŭto de Teherano ĝis Ŝirazo en kvar etapoj". Kaj la armea uzo de la vorto estas tradicia, do la vorto havas sian areon de uzo.

Reen al la supro