Al la enhavo

La franca nomo Marie

de Koro_Kokoro, 2020-aprilo-15

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 09:43:26

Bonan tagon.

La esperanto-versio por la nomo Marie estas aŭ esteblas kiel?

Ĉu ankaŭ Marie? Ĉu Mario? Ĉu Marii? Ĉu Mariio? Ĉu aŭ ...

Kaj kiel oni akcentas? Ĉu Marie, kun e-sono en la fino? Ĉu Marii aŭ Marii? ...

Felis'.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 12:16:25

Mario por viro, Maria por virino.
Akcento al antaŭlasta vokalo, kiel ĉiam.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 12:30:12

Laŭ la Esperanta konversacio-libro de Assimil, povus esti "Manjo".

Koro_Kokoro (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 15:36:38

sergejm:Mario por viro, Maria por virino.
Akcento al antaŭlasta vokalo, kiel ĉiam.
Do "Marii" havus kiel "scii" la akcenton en la unua "i", ĉu ne?

Zam_franca:Laŭ la Esperanta konversacio-libro de Assimil, povus esti "Manjo".
"Manjo"!? Ĉu povas esti, ke vi mislegis aŭ ĝi estas mistajpaĵo? Eble efektive estas Marijo. Laŭ mi, ĝi povas taŭgi. ^.^

Felis'.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 16:16:16

mari´

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 18:22:59

Manjo estas karesnomo por ajna virino, kies nomo komenciĝas per Ma-. Do ĉio estas ĝusta.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 18:26:10

thyrolf:mari´
En "Mario" vi povas forigi lastan -o, kiel en ĉiuj substantivoj, kaj recevas Mari' kun akcento al la lasta silabo, kiel en la franca.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-aprilo-16 06:57:05

Maria, patrino de Jesuo Kristo...
https://eo.wikipedia.org/wiki/Maria_(patrino_de_Je...

Reen al la supro