Al la enhavo

Kio estas diferenco inter vortaj "prava" "justa" "korekta" kaj "ĝusta"?

de Gleb_, 2020-septembro-10

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Gleb_ (Montri la profilon) 2020-septembro-10 17:51:33

Mi trovis ciun de tiuj vortoj en la Praktika Vortaro kaj ne komprenis plene ilian diferencon. Mi estos dankema, se iu eksplikis tion al mi

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-10 18:32:38

праведный, справедливый, исправленный, правильный?
Ja ekzistas esperanta-rusaj vortaroj, certe bonaj!
Ĉu vi vizitis vortaro.net?

mimoprobegal (Montri la profilon) 2020-septembro-10 20:06:20

вот что говорит великий первоисточник - Universala vortaro:
ĝust' juste, correct | straight, just | recht, richtig | какъ разъ, вѣрно | właściwy.
just' juste | just, righteous | gerecht | справедливый | sprawiedliwy.
korekt' corriger | correct | bessern, corrigiren | исправлять | poprawiać.
prav' qui a raison, qui est dans le vrai | right (to be in the right) | Recht habend | правый (напр. я правъ) | mający słuszność.
проблема в том, что эти коренные слова были отнесены Заменгофом в разные части речи
чёта я не туда полез
короче, в современной испиранте такие смысловые различия:

ĝusta - то́чный, пра́вильный, ве́рный; основное значение - точный. ĝustatempe - своевременно, в назначенный срок. ĝuste tiel - точно так.
justa - справедли́вый, пра́вильный, пра́вый; основное значение - справедливый.
korekta корре́ктный, пра́вильный (= ĝusta,senerara, laŭregula);.korekti это корректировать, исправлять ошибки, а вот korekta это корректный, безошибочный, по правилам. Исправленный, откорректированный - korektita
prav||a пра́вый, пра́вильный. Основное значение - прав, т.е. персона говорит истину, не врет и т.п.

ЗЫ: и заголовок темы я бы обозвал: Kiuj diferencoj estas inter vortoj..., т.е. каковы различия между словами...

nornen (Montri la profilon) 2020-septembro-10 21:16:23

Sume:

La ĝusta respondo estas A.
Tiu puno ne estas justa.
Mi sendas al vi la korektitan tekston.
Ne gravas, kion diras via edzino; ŝi ĉiam pravas.

Uzi la vorton "korekta" kun la signifo de "ĝusta" estas laŭ PIV evitinde.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-septembro-15 13:23:29

Korekta signifas konforma al la reguloj. Tiel oni ne korektas horloĝon sed ĝustigas ĝin.
Tiel estas nuanca diferenco inter korekti tekston kaj ĝustigi ĝin

Ankaŭ notu ke korekta konduto ne estas konduto de iu kiu korektas (ekz instruisto rilate lernantojn) sed korekta laŭ la sociaj normoj.

Notu jenan citaĵon

"Simile oni pruntis la internacian adjektivon `korekta’ kaj la internacian verbon `korekti’; la adjektivon `falsa’ kaj la verbon `falsi’ ktp ktp.

El la rigore gramatika vidpunkto iliaj radikoj estas homonimoj, kaj se anstataŭ `korekti’ estus prenita `korekcii’, neniu pretendus ke `korekcia ago’ signifas `senerara ago’.

Tamen niaj vortaroj misprezentas tiujn homonimojn samradikaj vortoj, kaj niaj gramatikistoj kreas fantaziajn teoriojn por pravigi derivadon de `korekta’ el `korekti’.

Maldetale, ili simple permesas ke adjektivigo de verbo havu ian ajn, eĉ plej kaprican kaj malproksiman rilaton al la verba radiko, malgraŭ la evidenta fakto ke pli ofte la rilato ja estas regula kaj prognozebla".

horsto (Montri la profilon) 2020-septembro-28 01:27:57

sudanglo:
Ankaŭ notu ke korekta konduto ne estas konduto de iu kiu korektas (ekz instruisto rilate lernantojn) sed korekta laŭ la sociaj normoj.
Vi estas anglo kaj eble pensas tion pro via gepatra lingvo. Sed bonvolu legi PMEG:

PMEG:
Korekti = “senerarigi” → korekta

1. (bona sed malofta uzo) = “rilata al korektado, senerariga”: korektaj principoj = “principoj pri korektado”, korekta edukado = “edukado, kiu korektas (kiu forigas erarojn)”.

2. (evitinda sed ofta uzo) = “senerara”: *korekta teksto* = “senerara teksto”. Ĝi ne estas sufiĉe *korekta*.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-septembro-30 15:26:59

Horsto, kontrolu mem en la Tekstaro gis kiu grado la uzado de korekta konformas al la ideo 'lau la reguloj' kaj kiel malofte la vorto estas uzata en la senco de 'rilata al korektado'

horsto (Montri la profilon) 2020-oktobro-04 00:55:36

sudanglo:Horsto, kontrolu mem en la Tekstaro gis kiu grado la uzado de korekta konformas al la ideo 'lau la reguloj' kaj kiel malofte la vorto estas uzata en la senco de 'rilata al korektado'
Sudanglo, kiel PMEG skribas, korekta en la senco senerara estas ofta, sed evitinda. Korekta en la senco “rilata al korektado, senerariga” estas bona, sed malofta.

Vi ŝajne kredas ke ofta uzado signifas bonan uzadon. Mi pensas ke la plimulto diras, kiam io malbona okazas, "fek!" Do laŭ via opinio, tio estas la ĝusta (ne korekta) maniero esprimi tion, anstataŭ ekzemple "domaĝe"?

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-18 08:25:52

sudanglo:Korekta signifas konforma al la reguloj. Tiel oni ne korektas horloĝon sed ĝustigas ĝin.
Tiel estas nuanca diferenco inter korekti tekston kaj ĝustigi ĝin

Ankaŭ notu ke korekta konduto ne estas konduto de iu kiu korektas (ekz instruisto rilate lernantojn) sed korekta laŭ la sociaj normoj.

Notu jenan citaĵon

"Simile oni pruntis la internacian adjektivon `korekta’ kaj la internacian verbon `korekti’; la adjektivon `falsa’ kaj la verbon `falsi’ ktp ktp.

El la rigore gramatika vidpunkto iliaj radikoj estas homonimoj, kaj se anstataŭ `korekti’ estus prenita `korekcii’, neniu pretendus ke `korekcia ago’ signifas `senerara ago’.

Tamen niaj vortaroj misprezentas tiujn homonimojn samradikaj vortoj, kaj niaj gramatikistoj kreas fantaziajn teoriojn por pravigi derivadon de `korekta’ el `korekti’.

Maldetale, ili simple permesas ke adjektivigo de verbo havu ian ajn, eĉ plej kaprican kaj malproksiman rilaton al la verba radiko, malgraŭ la evidenta fakto ke pli ofte la rilato ja estas regula kaj prognozebla".
Tre interese! Certe pledo por agnosko gxenan fenomenon.
Sed kiel kontentigi cxiujn?
Estas fakte diversaj modeloj de derivacio, kaj ne cxiam radiko havas ununuran gramatikan naturon. Kelkfoje -- ekz cxe KOREKT radiko estas kaj adjektivo kaj verbo.
amigueo solvus per KOREKTA kaj KOREKTÍ (korektaigi).
Fermaigu/fermú busxon, amigueo.

Reen al la supro