Al la enhavo

Pli da patosa babilo

de StefKo, 2020-oktobro-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-23 20:24:31

Ĉiuvespere mi sidas antaŭ la komputilo kaj pensas: “El 7.6 miliardoj da homoj sur Tero jen grupo da kelkdek homoj de diversaj landoj, samtempe, ankaŭ sidas antaŭ siaj kumputiloj, ankaŭ legas, pripensas la legaĵojn kaj iuj eĉ interŝanĝas opiniojn. Ĉu ni ne estas ia eksterordinara grupo da teranoj?”.
Tuj post la pripenso alvenas alia penso: “Ĉu mi ne troigas?”.

Kaj vi kion pensas?

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-oktobro-23 22:43:18

Mi ne pensas, la sociaj retoj pensas por mi. okulumo.gif

Mi antaŭ nelonge spektis tiun filmon:
https://en.wikipedia.org/wiki/The_Social_Dilemma

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-24 07:14:27

Ha! Mi tute forgesis la sociajn retojn! Povas esti pro tio ke mi tro rare uzas ilin.
Do vi venigis min teren! malgajo.gif

PS. Kaj se vi ekpensus, kion vi dirus?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-25 13:37:10

«Pri la superstiĉo de la logikistoj, mi neniam laciĝos emfazante fakteton, kiun tiuj superstiĉaj mensoj volonte ne agnoskas, tio estas tio, ke penso prezentiĝas kiam "ĝi" volas, kaj ne kiam "mi" volas» - Nietzsche

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-26 08:01:38

Zam_franca:«Pri la superstiĉo de la logikistoj, mi neniam laciĝos emfazante fakteton, kiun tiuj superstiĉaj mensoj volonte ne agnoskas, tio estas tio, ke penso prezentiĝas kiam "ĝi" volas, kaj ne kiam "mi" volas» - Nietzsche
Iuj havas aliajn opiniojn - ili asertas ke ili mem regas siajn pensojn, almenaŭ plejofte kaj plejparte.

Reen al la supro