Al la enhavo

Kiel vi diras la vortojn kiuj signifas angle "chia" & "subwoofer"

de Darth_Vader, 2021-januaro-25

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-januaro-25 02:43:51

1) Chia

Mi trovis ĉi tiun artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Salvia_hispanica
Tiu ĉi artikolo diras "ĉiao", sed tiu ne estas en iu ajn vortaro kiun mi kontrolis. Do ĉu ĝi pravas?

2) Subwoofer

Mi kontrolis ĉiun vortaron kiun mi konscias. Jen ligilo al artikolo se vi ne scias kion tio ĉi estas. (artikolo estas en la angla ĉar ĝis nun ne ekzistas ĝi en la internacia).: https://en.wikipedia.org/wiki/Subwoofer

Por tiuj ĉi vortoj, ĉu ili estas enklasigitaj kiel "fremdaj vortoj"? Ĉu kie mi povas trovi klarajn regulojn pri fremdaj vortoj en Esperanto?

dankon,

bonvolu korekti min se mi eraras gramatike aŭ literume

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-25 06:26:05

El la citita artikolo:
La esprimo ĉiao venis el la Nahuatla lingvo
Salvia hispanica - latina nomo de la herbo, esperantigita 'salvio hispana'.

Subwoofer - certe, angla vorto, devas esti esperantigita, iel simila al 'sabvufero' aŭ 'subvufero'

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-25 08:49:59

1) Sergejm pravas, ke la esperantigita oficiala nomo verŝajne estas salvio hispana laŭ la latina nomo. Sed mi komprenas, ke oni volas pli faĉilan ĉiutagan nomon. Tiu povas esti
 
  • ĉiao laŭ la Nahuatla-lingva nomo
  • kiao laŭ tio kiel kelkaj prononcas la Nahuatla-lingvan nomon
  • oleca salvio laŭ la signifo de la Nahuatla-lingva nomo
  • olesalvio mallongigo de la antaŭa
La du lastmenciitaj estas miaj elpensaĵoj.

2) La angla vorto subwoofer signifas laŭtparolilon, kiu laŭtigas sonojn, kiuj estas sube de la basaj sonoj. Per subbasaj sonoj oni celas sonojn malpli ol 150 Hz. Anstataŭ esperantigi per la elparola maniero la anglan vorton mi preferas traduki laŭ la signifo, do subbasa laŭtparolilo.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-25 16:59:43

Por "chia", mi preskaŭ certas, ke la ĝusta traduko estas "ĉiao", kvankam ĝi estas en nek PIV nek Vikivortaro.

Por "subwoofer", laŭ la vjetnama versio de la artikolo, ĝi nomiĝas vjetname "Loa siêu trầm", kiu ŝajne laŭvorte signifas "supersuba aŭ superprofunda parolilo". Mi uzis Guglo-tradukilon kaj Vikivortaron por trovi la signifojn, do ili verŝajne estas malĝustaj. Estas ĉina, finna, kaj irlanda tradukoj ĉe Vikivortaro. La ĉina (低音炮) ŝajne signifas "malalta sonpafilo". La irlanda (fo-dhordaire) ŝajne signifas "sub/bas/ilo". La finna (alaäänikaiutin) ŝajne signifas "malalta eĥilo". Eble unu el tiuj povus uziĝi por tiu vorto.

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-26 09:15:17

1) Mi hezitas proklami, ke "ĉiao" estas la ĝusta traduko, sed verŝajne oni ĝin pleje uzas. Mi nur montris, ke se oni tradukas la Nahuatla-lingvan nomon laŭ la senco, la nomo oleca salvio estas pli bona.

2) Guglo eraris, kiam temas pri la finna termino. "Alaääni" indikas malaltan sonon/tonon. Kvankam "kaiutin" estas derivaĵo de la vorto por eĥo, ĝi signifas laŭtparolilon, aparaton por laŭtigi la voĉon.. "Eĥilo" estas alia aparato, la finna vorto por tio estas "kaikulaite", laŭlitere eĥoaparato. Eĥilo kreas eĥon. Aŭskultu la sonregistrigon de fluto, unue sen eĥo kaj poste kun eĥo, kiun oni kreis per iu eĥilo.

Ĉar la vorto "baso" jam signifas malaltan voĉon, sonojn, kiuj estas pli malaltaj ol nur malaltaj, logike oni nomas subbasaj sonoj.

novatago (Montri la profilon) 2021-januaro-26 12:11:24

Darth_Vader:Mi trovis ĉi tiun artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Salvia_hispanica
Tiu ĉi artikolo diras "ĉiao", sed tiu ne estas en iu ajn vortaro kiun mi kontrolis. Do ĉu ĝi pravas?
La vikipedio enhavas grandan nombron da vortoj, kiuj ne estas en vortaroj ĉar ĝis la momento, kiam oni skribis la artikolon, la nomo kaj / aŭ la vortaro rilate al la artikolo ne estis antaŭe uzita en Esperanto. Tiuj neologismoj estas, ĝenerale, uzeblaj (sed ne nepre uzindaj).

Darth_Vader:Por tiuj ĉi vortoj, ĉu ili estas enklasigitaj kiel "fremdaj vortoj"? Ĉu kie mi povas trovi klarajn regulojn pri fremdaj vortoj en Esperanto?
Ĉi tiu demando estas la "patrino" de la tuta afero. Vi verŝajne ne konscias pri kian bonan demandon vi faris kaj, samtempe, pri kian bedaŭrindan demandon vi faris.

En Esperanto ekzistas La Fundamento. Oni parolas tre multe pri ĝi, jes, krom kiam temas pri komencantoj kaj lernantoj de la lingvo. Lerni Esperanton per interreto havas tiun problemon, oni adekvate parolas al lernantoj NEK pri La Fundamento NEK pri ĝia graveco kaj utileco.

En la Fundamento estas la 16 bazaj reguloj de la lingvo kaj ĝia 15-a regulo diras:
La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.

Tiu regulo estas tute valida, kvankam oni devas kompreni, ke se neologismo ne estas bezonata, preferindas ne grandigi senbezone la vortaron. Aldone, se vorto aŭ afikso tuŝas la Fundamentan Gramatikon, alidirite, ŝanĝas ĝin, tiu vorto aŭ afikso ne rajtas esti parto de Esperanto. Bonvole, legu atente la antaŭparolon de la Fundamento.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-26 16:16:58

Se vi volas importi el la nahuatla, mi proponus "ĉijano" anstataŭ "ĉiao", ĉar ĝi estas pli proksime al la origina vorto.

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-26 16:39:18

Subwoofer - basumilo, subbassonilo, SBS-ilo?

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-26 16:43:34

Jen chan/chiyán/chía el mia ĝardeno.

Ĉi tie ni uzas ĝin por gelatenigi limonadon.

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-28 10:58:47

nornen:Se vi volas importi el la nahuatla, mi proponus "ĉijano" anstataŭ "ĉiao", ĉar ĝi estas pli proksime al la origina vorto.
@nornen

"Ĉijano" sonas pli bona, ĉar mi unue liegis la vorton "ĉiao" kiel ian substantivigitan version de la vorto "ĉia" kaj ne komprenis.

Ĉar mia denaska ne uzas susarajn zonojn, oni ĉi tie elparolas "kiia" (longa i-vokalo) kvankam uzas la pruntitan skribmanieron "chia". Do ĉu eblus nomi tiun planton "kijano"?

Reen al la supro