Al la enhavo

Roman Protaseviĉ

de nornen, 2021-majo-24

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-majo-24 21:41:55

Blankrusio devigis aviadilon, ke ĝi ŝanĝu kurson kaj alteriĝu en Minsk, por aresti kontraŭsistemulon Protaseviĉ. Kaj la Eŭropa Unio kriegas.

Antaŭ sep jaroj, la Eŭropa Unio devigis la aviadilon de Evo Morales, ke ĝi ŝangu kurson kaj alteriĝu en Austrio, por aresti kontraŭsistemulon Snowden. La ununura malsameco estas, ke la CIA estas idiotoj kaj Snowden ne estis surborde.

Do, la EU ploregas kaj kriegas pri krimo, kiun ili mem efektigis antaŭ sep jaroj laŭ ordonoj de la USA. Ili tiam fakte kaj klare vidigis al Blankrusio, ke estas tute bele kaj ĝuste piratumi aviadilojn por aresti kontraŭsistemulojn...

Al mi ne ŝatas neniu el tiuj du faraĵoj, sed la bigoteco, hipokriteco kaj la fariseeco de la EU ja vomitigas min.

Duo cum faciunt idem, non est idem...

StefKo (Montri la profilon) 2021-majo-25 07:50:40

"Wirtualna Polska" informas: Pilot sam podjął decyzję o lądowaniu w Mińsku. “Każdy na jego miejscu zrobiłby to samo”. Tio signifas:

La aviadisto mem decidis pri la surteriĝo en Minsk. "Ĉiu en lia loko farus la samon".

https://wiadomosci.wp.pl/pilot-sam-podjal-decyzje-...

Amasmedioj tuj komencis skribi pri "devigo de la surterigo".

Alia afero estas, ĉu tio estis provoko de la BR-a servistaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-25 16:32:27

La mesaĝo estas kaŝita.

nornen (Montri la profilon) 2021-majo-25 16:48:53

Altebrilas:La komparo estas pli malsimpla. Snowden malrespektis iujn leĝojn, eble pro legitimaj motivoj (denunci militkrimojn). Lukaŝenko piratumis aviadilon, por aresti oponanton, sen internacia arestmandaton.

Urĝas havi internaciajn leĝojn, kun sufiĉa interkonsento por ke ĉiuj landoj emu apliki ilin.
Mi serĉis, ĉu estis internacia arestmandato kontraŭ Snowden, sed mi ne sukcesis trovi nenion. Miascie neniam estis tia mandato.
Snowden malrespektis USA'ajn leĝojn; Protaseviĉ malrespektis BK'ajn leĝojn. Tute ne gravas, ĉu ni estimas tiajn leĝojn ĝustaj ili ne; tiaj estas la leĝoj de ĉiu lando.

Kial rajtis la EU/USA piratumi aviadilon, ĉar ili erare pensis, ke Snowden estis surborde?
Ĉu tio ne sendas mesaĝon al aliaj landoj, ke piratumado estas tute en ordo?
Protaseviĉon eble atendas la mortpuno; Snowdenon eble atendas Guantánamo aŭ "memmortigo" en USA'a malliberejo...
Mi fakte ne vidas la malsamecon.

Ĉu vi diras tion: se estas arestmandato kontraŭ persono, kiu vojaĝas en aviadilo, estu permesite piratumi tiun aviadilon?

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-26 07:27:17

Vi pravas. Mi iom konfuzis kun Assange. Mi forviŝas la mesaĝon, kiu tamen aperas en via respondo. Snowden laŭleĝe perfidis la sekretajn servojn, por kiuj li laboris. Mi supozas, ke la anoj de NATO estas ligitaj per interkonsentoj kun Usono.

Mi ne volas diri, ke li fie agis. Foje, homoj malrespektas leĝojn, ĉar ilia konscio opinias, ke tiuj leĝoj estas maljustaj. Historio juĝas. Sed neniu internacia interkonsento permesas al ŝtato - eĉ malpli devigas ĝin - trudi surterigon de eksterlanda aviadilo nur por aresti oponanton .

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-26 16:17:56

Snowden malrespektis USA'ajn leĝojn; Protaseviĉ malrespektis BK'ajn leĝojn. Tute ne gravas, ĉu ni estimas tiajn leĝojn ĝustaj ili ne; tiaj estas la leĝoj de ĉiu lando.
Ne, tio ja gravas. Protaseviĉ sin esprimis libere kaj laboris kiel libera ĵurnalisto, dum Snowden publikigis ege sekretajn informojn de sia registaro - kaj li tute ne estis ĵurnalisto, sed laboris por sia registaro -. Tio estas tre malsama afero.
La ago (de kvar EU-membroj, Francujo, Hispanujo, Italujo, Aŭstrujo, ne de EU mem) devigi tiun aviadilon alteriĝi miaopinie estis malprava, sed ne eblas kompari kompari la arestadon de Snowden kaj de la arestadon de ĵurnalisto.

Kaj ne utilas esti malhonesta. EU kaj Usono ne estas la sama afero. Pluraj eŭropaj politikistoj (vd. pri francaj politikistoj), interalie iuj el tiuj kiuj "kriegas", kiel vi diras, pri la agoj de Lukaŝenko asertas ke ili subtenas tion, ke EU-lando (ĉi-ekzemple, Francujo) bonvenigu Snowden.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-26 16:22:46

(kaj en eŭropuniaj landoj, estroj regule ŝanĝas, la plejparto de la estroj de EU-landoj antaŭ 8 jaroj ne plu havas la gvidan postenon, male al Lukaŝenko... ili forpeligeblas, tio nomiĝas demokratio)

nornen (Montri la profilon) 2021-majo-26 17:19:18

Zam_franca:Ne, tio ja gravas. Protaseviĉ sin esprimis libere kaj laboris kiel libera ĵurnalisto, dum Snowden publikigis ege sekretajn informojn de sia registaro - kaj li tute ne estis ĵurnalisto, sed laboris por sia registaro -. Tio estas tre malsama afero.
Esprimi sin libere estas unu afero, voki al pacaj protestoj estas alia afero, kaj instigi tumultojn aŭ doxing estas ankoraŭ tute aliaj aferoj. Mi ne scias, se Protaseviĉ fakte faris la du lastajn aferojn, mi ne legas BR'ajn telegram-kanalojn, sed tiuj estas la akuzoj kontraŭ li. Se tio estas vera (kaj kredeble ni neniam scios, ĉu tio estas vera), miaopinie tio ne estas kovrita per la termino "libera ĵurnalismo".
ne eblas kompari kompari la arestadon de Snowden kaj de la arestadon de ĵurnalisto.
Ĉu ne teorie ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo, sendepende de la profesio? Hodiaŭ ĉiu knabeto kun instagram/telegram/ktp-kanalon estas ĵurnalisto. Kial ĵurnalistoj ĝuu pliajn rajton ol ekzemple terkulturisto?

Mi nek akuzas nek defendas Protaseviĉon. Mi nek akuzas nek defendas Snowdenon. Ili du bone sciadis, ke iliaj agadoj havos konsekvencojn; ke iliaj registaroj volos puni ilin. Kaj ili prenis decidon sciante pri tiuj konsekvencoj. Quidquid agis, prudenter agas et respice finem. Не можешь срать - не мучай жопу. El que a fierro vive, a fierro muere.

Mi tute ne aludas "moralan" valoron de iliaj agadoj. Ĉu Snowden agadis morale por videbligi (laŭ li: fiajn) agadojn de sia registraro? Ĉu Protaseviĉ agadis moral por kontraŭi Lukaŝenkon? Tiuj demanoj estas vanaj. Kiuj estas ni por prijuĝi agadojn de aliuloj kaj taksi moralon?

La ĉefa punkto estas la piratumo de aviadiloj. Kaj ĉi tie la du aferoj estas tute samaj. USA volas puni Snowdenon por liaj agadoj. BR volas puni Protaseviĉon por liaj agadoj. Ambaŭ ŝtatoj decidis piratumi aviadilon por atingi siajn celojn. Mi nur opinias, ke neniu ŝtato piratumu aviadilojn. Kaj se iu malaprobas unu piratumon, sed aprobas alian, laŭ mi, tio estas la vortara difino de "mezuri per du tasoj".

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-majo-26 21:33:59

"Instigi tumultojn" ne estas io vera aŭ malvera. Tio simple signifas kontraŭstari la reĝimon kaj malstabiligi ĝin.
Ĉu ne teorie ĉiuj estas egalaj antaŭ la leĝo
La belorusa leĝo malpermesas liberan ĵurnalismon. La usona leĝo malpermesas diskonigadon de sekretaj informoj fare de membroj de sekurecaj servoj kiel la NSA. Ne temas pri la sama leĝo.
Kial ĵurnalistoj ĝuu pliajn rajton ol ekzemple terkulturisto?
Libera diskonigado de informoj, la laboro de ĵurnalisto, estas fundamenta homa rajto. Terkultivado, la laboro de terkultivisto, ne estas fundamenta homa rajto. Pri aliaj temoj ol siaj respektivaj laboroj, kompreneble ili estas egalaj laŭleĝe en demokratia ŝtato.
Mi tute ne aludas "moralan" valoron de iliaj agadoj. Ĉu Snowden agadis morale por videbligi (laŭ li: fiajn) agadojn de sia registraro? Ĉu Protaseviĉ agadis moral por kontraŭi Lukaŝenkon? Tiuj demanoj estas vanaj. Kiuj estas ni por prijuĝi agadojn de aliuloj kaj taksi moralon?
Malpravas vi. Tio estas relativismo. Tiuj demandoj ne estas vanaj. Via sinteno tre danĝeras (la leĝo de Godwin ne eviteblas). Kiuj estas ni por prijuĝi agadojn de aliuloj kaj taksi moralon? Verŝajne, se ĉiuj pensus kiel vi, nur munkenanoj.
Kaj se iu malaprobas unu piratumon, sed aprobas alian, laŭ mi, tio estas la vortara difino de "mezuri per du tasoj".
Un poids, deux mesures franclingve, unu pezo, du mezuroj. Sed temas pri du pezoj. Kiel mi jam skribis, Protaseviĉ sin esprimis libere kaj laboris kiel libera ĵurnalisto, dum Snowden publikigis ege sekretajn informojn de sia registaro - kaj li tute ne estis ĵurnalisto, sed devis labori por sia registaro -. Tio fakte estas ja malsama afero.

Reen al la supro