Al la enhavo

Plej facilaj Ĉinaj lingvoj?

de ceigered, 2008-decembro-09

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-09 13:53:00

Sal' amikoj!

Mi estas scivole - kiu estas la plej facilaj ĉinaj lingvoj? Bonvolu doni liston aŭ alieneon pri la lingvoj kaj kialoj al mi ridego.gif

Mi pensas ke la plej facila ĉina lingvo estas Honkonga kantona lingvo (廣東話/gwong2dung1waa), sed mi ne scias ĉar mi ne estas eksperto de Ĉinaj lingvoj.

Multan Dankon!

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-10 12:45:22

Sed la kantona lingvo havas ses tonojn! Tio ne estos facile lernebla!

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-11 06:30:59

Rogir:Sed la kantona lingvo havas ses tonojn! Tio ne estos facile lernebla!
Ah, ja, la ses tonojn, sed miaj amikoj de Honkongo diris min ke ili uzas la tonojn malvigle kiam ili parolas (almenaŭ ne pli ol Mandarena). Estas vere?

DarthMau (Montri la profilon) 2009-januaro-04 00:07:18

Rogir:Sed la kantona lingvo havas ses tonojn! Tio ne estos facile lernebla!
NE! La Kantona havas NAŬ tonojn!

DarthMau (Montri la profilon) 2009-januaro-04 00:16:46

ceigered:Ah, ja, la ses tonojn, sed miaj amikoj de Honkongo diris min ke ili uzas la tonojn malvigle kiam ili parolas (almenaŭ ne pli ol Mandarena). Estas vere?
Nu... se oni estas denaskparolanto, oni ne rimarkus tion, kion oni parolas. Oni parolus tiel nature ke oni ne zorgas pri la tonoj.

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-januaro-04 11:40:34

DarthMau:
Rogir:Sed la kantona lingvo havas ses tonojn! Tio ne estos facile lernebla!
NE! La Kantona havas NAŬ tonojn!
NE! La Kantona havas ja CENT TRIDEK OK tonojn! rido.gif

mi ŝercas.. pli serioze, mi pensas ke la Mandarina estas jam simpla lingvo - krom siaj ideogramoj - kaj havas gravan avantaĝon: ĝi estas la oficiala lingvo, do oni povas paroli ĝin ĉie en Ĉinio.

vajsxnavisto (Montri la profilon) 2009-januaro-20 18:42:57

Jes, la mandarina estas, al mi, pli facilega ol la kantona pronunce kaj tone. Kvankam la kantona havas tre grandan parolantan populacion, la mandarina ekkreskas nun kun ĉinoj kaj neĉinoj.

Plu, mi preferas la tajvanan pronuncon de la mandarina; tre bele! Kaj mi preferas aŭdi "Wo ai ni" por "Mi vin amas" en la mandarina ol la kantona "Ngo ngoi nei!" ridego.gif

Senlando (Montri la profilon) 2009-februaro-19 05:41:06

Mi ankaŭ pensas ke la Mandarino estas la plej facilaj Ĉinaj lingvoj, ĉar ĝi havas nur kvar tonojn. Sed mi ne eblas paroli alia ĉinaj lingvoj do mi ne certa.
Plu, mi preferas la tajvanan pronuncon de la mandarina; tre bele! Kaj mi preferas aŭdi "Wo ai ni" por "Mi vin amas" en la mandarina ol la kantona "Ngo ngoi nei!" ridego.gif
Mi tute konsentas kun vin! rido.gif

eikored85 (Montri la profilon) 2009-februaro-19 06:58:33

Mi parolas Mandarinon, Tajvanan, kaj iomete Kantanon. Objektive, mi pensas ke Mandarinon estas la plej facila ĉar, kiel multaj personoj jam diris, ĝi havas nur kvar tonoj. Cetere, estas multe pli facile trovi librojn kaj ret-paĝarojn skribitajn por Mandarin-lernantoj ol por iu alia ĉina lingvo.

Mi pensas, ke la lingvoj sub la familio "Min-Nan" estas la plej malfacilaj, pro la "ton-sandhi" (ton-ŝanĝoj). Tajvana estas ekzemplo de unu lingvo de ĉi tiu familio. En Tajvana por ekzemplo, por ĉiu silabo, oni povas elparoli ĝin kun unu el du tonoj, dependanta de la kunteksto: kiam la silabo estas al fino de frazeto, estas elparolata de unu maniero, se ne, estas elparolata alia maniero.

Se vi konas Mandarinon, vi scias ke la 3-a tono povas iĝi 2-a tono kiam ĝi estas antaŭ alia 3-a tona silabo. Do, ĉiu 3-a tona silabo havas vere du eblajn tonojn. En Tajvana, estas la sama principo, sed imagu ke ĉi tiu fenomeno okazas por ĉiuj el la sep tonoj. Miaj ĉina parolantaj geamikojn diris, ke la gramatiko de Tajvana estas simila al la de Mandarino, sed ili diris, ke Tajvana estas tre malfacile elparoli korekte, pro la tonoj. Se vi volas ekscii pli, vi povas vidi: Taiwanese Language and Pronunciation (pardonu, estas nur en angla). En la parto "Tone sandhi", oni povas vidi la tona sistemo. rideto.gif

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-19 11:25:39

Dankon ĉiuj por via helpo.

Mi pensas ke mi devus lerni la mandarinon, se mi volas lerni io kiu estas ĉina lingvo, sed estas tre facila.

Tamen, la sistemo de skribado estas ja malfacila, sed ĝi estas bonega!

Reen al la supro