Al la enhavo

adoliĉo anstataŭ viro - kiel reformoj akceptiĝas?

de Lorion, 2008-decembro-26

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Lorion (Montri la profilon) 2008-decembro-26 14:26:25

Mi demandas, kial reformoj de Esperanto ne efektiviĝas. Kial viro, knabo kaj patro ne estas arĥaika vorto? Laŭ mi, patrino ne estas ina patro. Esperanto povus pli potenca lingvo, se baza vorto estus neŭtra al sekso. Kio devos okazi ke la Esperanto ŝanĝos?
(Mi esperas ke vi komprenas min vorojn)

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-decembro-26 15:10:08

Eble la seksismo enradika en Esperanto ne estas perceptata egale de ĉiuj, tiel ke ĝis nun neniu sukcesis ĝin elimini.

Benjameno

Matthieu (Montri la profilon) 2008-decembro-26 15:30:31

La risko de la reformoj estas, ke la lingvo disiĝus inter konsentantoj kaj malkonsentantoj.
Esperanto devas esti unueca; mi ne lernus ĝin, se ekzistus pluraj versioj de la lingvo.

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-26 15:45:04

En la franca, "patro" estas "père" kaj "patrino", "mère". Bonvolu noti kiel similaj ili aperas... Sed el ĉiuj franclingvanoj, kiujn mi renkontis (kaj mi ja multege renkontis), neniu ie ajn starigis al mi kiel trompema estas tia proksimeco inter la du vortoj. Ni nur apogas la fakto, ke ili estas tio, kio ili estas.

Multege da Esperantistoj, speciale novuloj, opinias ke la artefariteco de Esperanto pravigas ĉiaspecajn ŝanĝojn al ĝi. Sed kiel Mutusen menciis, oni ne povus sendanĝere estigi novajn vortojn kaj eksigi aŭ arĥaikigi aliajn ĉiutage nur pro deziro senĉese plibonigi la lingvon. Plibonigado estas multe pli kompleksa ol tio. Krei grandan literaturan provizon, interalie, estas nepre necesa por riĉigi la lingvon. Kiel povus ekzisti tia provizo, se tio, kion oni verkis kvin jaroj antaŭe, ne plu estus komprenebla al novuloj pro reformoj???

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-26 16:22:11

Lingvo ne estas seksema kaj antaŭjuĝa, nur siaj parolantoj. Kaj esperanto kapablas - per siaj jam oficialaj aĵoj - malsimiligi seksemajn vortojn.
Legenda estas La bona lingvo de Claude Piron.

Sammondane,
Ĥod

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-26 17:10:37

Lorion:Laŭ mi, patrino ne estas ina patro.
Vi pravas, sed kial vi ne komprenas patrino kiel ina parto de la gepatroj? Ĉu la sufikso -in- ne ankaŭ ekzistas en la germana lingvo kaj en Germanio neniu diskutas pri la seksismo de la germana lingvo. La sola diferenco estas la reguleco de Esperanto, la sufikso estas uzata por ĉiuj vortoj, ankaŭ por vortoj kiel patro kaj viro, kio ne eblas en la germana. Sed tio ja ne estis inventita por diskriminacii virinojn, sed por faciligi la lingvon.
Novico Dektri:
Eble la seksismo enradika en Esperanto ne estas perceptata egale de ĉiuj, tiel ke ĝis nun neniu sukcesis ĝin elimini.
Eble la seksismo ne estas perceptata egale de ĉiuj, ĉar ja multaj viroj (ne multaj virinoj) plendas pri tio, sed neniu eksplikas kial temas pri seksismo.

MV1 (Montri la profilon) 2008-decembro-26 17:10:38

Arkaikaj vortoj estas ankaŭ en naciaj lingvoj; kiam tiaj vortoj ne plu estas taŭgaj aŭ utilaj, malaperas pro neuzo. Neniu forigas ilin.
Aldone,ĉiuj lingvoj bezonus gramatikajn reformojn, pro tio ekzistas E-on. okulumo.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-26 20:31:23

MV1:Arkaikaj vortoj estas ankaŭ en naciaj lingvoj; kiam tiaj vortoj ne plu estas taŭgaj aŭ utilaj, malaperas pro neuzo. Neniu forigas ilin.
Malkonsentite! Vortarestroj forigas kelkajn, intelektuloj mallaŭdas kelkajn, informiloj, speciale tiuj kiuj estas subtenataj per registaro, haltas uzi iujn vortojn kaj dissendas informojn rilatajn al ties malindeco, profesoroj punos la uzon de iuj en hejmtaskoj aŭ ekzamenoj.

La Franclingvio havas Akademion (la Akademio de Esperanto estas kvazaŭ ido de ĝi) kiu regulas (aŭ dezirus reguli) la lingvouzon. Multaj ĝin tre malŝatas, sed en la fino, ĝi tre ofte gajnas. Jen alia povplena vortmalaperigagento.

Plie, pro la kompilemeco de nia raso, frue aŭ malfrue devas oficialiĝi la malapero de vortoj, eĉ se tio plej ofte okazas je l' indiferenteco universala.

Lorion (Montri la profilon) 2008-decembro-26 21:42:33

horsto:
Sed tio ja ne estis inventita por diskriminacii virinojn, sed por faciligi la lingvon.
La vorto bovo estas neŭtra (virbovo estas maskulina). Ĉu tio faciligi la lingvon?
Hodiaŭ la neŭtra sekso uzas plej ofte ol la maskulina sekso. Laŭ mi, estas facile je uzi ĉiam la neŭtran sekson.
Mi komprenas ke ŝanĝoj estas risika kaj Esperanto devas la plej granda komuno. Sed estus Esperanto morta lingvo, se ĝi ne ŝanĝus?
Estas multa idoj de Esperanto. Mi sentaĉas tion. Ĉu estas maleble trovi la plej granda komuno?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-26 23:12:10

Jen kvodlibeto de pensaĵoj, kiuj venadis al mi:

Multaj opinias, ke Esperanto ne eĉ povas esti konsiderata morta lingvo, pro ĝi neniam eĉ naskiĝis.

Estas nuntempe pli da homoj subtenantaj Esperanton ol ĉiujn aliajn nenaciajn artefaritajn lingvojn. Sed tio tamen ne signifas, ke Esperanton la homaro multe uzas. Multaj praktikos ĝin nur per interreto kaj/aŭ legado. Ankaŭ multmultaj regas ĝin nur malbone. Ekzemple, mi estas en ambaŭ kategorioj. Mi ja ŝatas Esperanton, sed ŝajnas al mi, ke ĝi ankoraŭ ne venigis al si sufiĉe da homoj por evidentigi, ke ne laŭdezire ŝanĝeblas aŭ ŝanĝindas ĝi.

Mi kredas, ke se iu ne legis almenaŭ kelk-milojn da paĝoj de Esperant-lingva alt-nivela literaturo kaj gazetaĵo, se tiu persono ne uzis la lingvon en sia vivo ĉiutaga dum kelkaj jaroj, tiu homo ne dece povas proponi ian ajn ŝanĝon.

Tralegu PMEG-on aŭ PAG-on antaŭ ĉio.

Alikaze, vi tamen estas bonvena fari per Esperanto tio, kion faras la plej multaj el ni: babili, filozofieti, demandi, diskuti, debati pri aferoj aliaj ol kiel lingve evoluiĝu Esperanto.

sal.gif

Reen al la supro