Al la enhavo

Ni kaj narkotaĵoj

de vedev, 2009-marto-09

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-marto-09 22:37:24

sal.gif
Kara Vedev !

Se vi neniam gustumis (mi diras "gustumi", kaj ne "trinki") vere tre bonegan glason da vino (kiel vinBordozo aŭ vinBurgonjo), vi ne povas koni la plezuron, kiu oni travivas. Estas necese diri ke gustumi bonan vinon ne estas "allasi sin al drinkado". Cetere la enologoj, kiam ili gustumas vinon, ili ne trinkis ĝin (ili kraĉas ĝin post taksis iliajn diferencajn saporojn). Mi konfesas ke mi trinkis la vinon (bona vino kostas tro multe por kraĉi ĝin !!...).
Koncerne taboko, mi ĉesis fumi, nun estas pli dek du jarojn, kaj mi ĝojas pri tio (kvankam iafoje mi ŝatus fumi bonan havantabakon !). Taboko estas vera narkotaĵo, kies estas tre malfacile ne esti dependa, kaj plie tre noca por la sano.
Male, mi insistas, la vino, mi volas diri la "bonan vinon" , trinkita kun modereco ne estas malbona. Estas tiu kiu oni nomas: "franca paradokso!"

Amike

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-10 06:27:18

Mi havis komplika infanaĝo. Mi dufoje comencis fumi en la aĝo de 7 kaj 11 jaroj. Unuan fojon, miaj depatroj ĝustatempe rimarkis kaj "preskribis rimenon". Lastan fojon, post unu monato de fumo, mi eksentis fuman dependecon mem kaj trovis ĉesi fumon. Dependeco restis dum tri tagoj, kiuj mi memoras bone. Post tiuj eventoj, neniu igos min fumi!
Alkoholo estas veneno. Se kiam infano trinkas vinon unufoje, preskaŭ ĉiam li vomas, ĉar lia korpo opinias, ke ĝi havas toksigo. Poste, ĝi ĉesas reagi je alkoholo tiel. Sed alkoholo opresas ellaboraĵon de (?)endorfinoj kaj oni estiĝas malpli sensiva al endorfinaj nivelo. Rezulte, oni havas sinkatajn volon kaj strebadon. Se vi trinkas alkoholon iom kaj malofte, nenio terura devenos. Sed iuj ne povas trinki iom...
Mi nun trinkas alkoholon du-tri fojoj je jaro, sed mi estas proksima al decido rifuzu tute. Alkoholo havas multe da akcesoraj efikoj, ekzemple, sinkaĵo de intelekto, malboniĝo de memoro.
Narkotaĵojn mi neniam trovis kaj neniam trovos. Se jam nikotina dependeco estas tia forta, mi ne estas certa, ke mi venkos narkotaĵa, se mi havos ĝin. Pli bone oni okupiĝas pri sporto kaj baniĝas.

nikko (Montri la profilon) 2009-marto-10 10:22:33

Mi tempaltempe drinkas, fumas, sed ege malofte... Plej ofte mi uzas testosteronon kaj adrenalinon por krepuskigi mian cerbon, estas ege fortaj substancoj.

Miland (Montri la profilon) 2009-marto-10 19:36:05

vedev:Mi ne uzas narkotaĵojn (ankaŭ alkogolon kaj tabakon).. Mia celo estas harmonio kun Dio, kun tuto mondo...
Mi gratulas vin pro via mem-disciplino, kvankam por mi, alkoholaĵoj permesiĝeblas, se oni uzas ilin modere, kaj ne tro ofte.

Ĉiukaze, mi esperas ke via klopodo al harmonio kun Dio bone sukcesos!

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-10 20:17:30

Rodrigoo:

Bone al vi, Vedev, serĉu vian lokon apud dio, sed ne invitu min, ĉar mi certe ne celas vidi ĝin tiel frue.
Sammondane,
Ĥod
Mi ne invitas vin, mi ne estas Jesus kaj mi ne estas Mohamad, kaj ne bezone inviti - ĉar vi jam tie - volas vi aŭ ne volas. Mi ne volas prediki ion - mi simple interesas kaj eksplikas mia empirio - kiu volas, tiu perceptas.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-10 21:05:01

Noël LECOMTE:sal.gif
Kara Vedev !

Se vi neniam gustumis (mi diras "gustumi", kaj ne "trinki") vere tre bonegan glason da vino (kiel vinBordozo aŭ vinBurgonjo), vi ne povas koni la plezuron, kiu oni travivas.
Amike
Mi gustumis. Multe diversaj - mi estis granda frandemulo, vere - gustumis kaj vinBordozon, kaj vinBurgonjo. Mi ŝatis gustumi - vinon, virinon, kazinojn. Mi havis povojn. Vere -por mi pli bona estis vinoj de Kartvelio.

Sed - francia vino aŭ kartvelia aŭ alia - tia plezuro estas iluzio.

Kial? Homo havas internan alkoholon en ĝia cerbo. Kiam vi trinkas vinon (aŭ alia alkohola trinkaĵo), vi simple simulas veran internan plezuron. Do - via natura plezuro falas. Vi simple permutas grandan naturan diversan plezuron al pli malgranda, al pli maldiversa. Tio estas simila guman pupon anstataŭ de amata virino.

Plezuro de akvo estas pli bona por mi.Ankau - estas pli multe diversaj gustoj de akvo.

Interalie - se vi aperos en trevarma dezerto kio vi elektos - glason da pura akvo, aŭ glason da vinBordozo, aŭ vinBurgonjo?
rideto.gif

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-10 21:25:48

MikhailMarkeyev: Post tiuj eventoj, neniu igos min fumi!
Jes- dependeco estas humiliga.

MikhailMarkeyev:
Alkoholo estas veneno.
Vi absolute pravas!

MikhailMarkeyev:
Mi nun trinkas alkoholon du-tri fojoj je jaro, sed mi estas proksima al decido rifuzu tute.
Jes! Vi ne bedaŭros. Mi scias - eĉ malofte,malmulte trinkado de alkoholo, eĉ gustado - distordas nian naturon.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-marto-11 04:45:56

vedev:Jes! Vi ne bedaŭros. Mi scias - eĉ malofte,malmulte trinkado de alkoholo, eĉ gustado - distordas nian naturon.
Mi tute konsentas. Mi estis priaŭskultanta al miaj sensoj post drinkaĵo, kaj ekvidis, ke eĉ iom da alkoholo sinkigas miajn kreadajn fakultojn almenaŭ je dum tri tagoj.
Mi trinkas alkoholon nur kiam mi venas al miaj parencoj, se ili estas tro insistanta. Sed ĝi neniam estas pli ol 20-30 mililtroj je alkoholo. Tamen, vi pravas - plena rifuzo donos nur pozitivan rezulton.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-11 07:59:55

MikhailMarkeyev:
Mi trinkas alkoholon nur kiam mi venas al miaj parencoj, se ili estas tro insistanta. Sed ĝi neniam estas pli ol 20-30 mililtroj je alkoholo.
"kaj la domanoj de homo estos liaj malamikoj" (Mateo 10.36)

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-11 09:27:50

MikhailMarkeyev:
eĉ iom da alkoholo sinkigas miajn kreadajn fakultojn
Estas homoj, kiuj vastigas ilian kreadajn fakultojn kun alkoholo. Sed - ĉu tio estas ilia kreadaj fakultoj?

Karlos Kastaneda diris - " vi ne konas - ĉu vi uzas pejotlon, aŭ pejotlo uzas vin"

Reen al la supro