Al la enhavo

Kiel aperas la franca lingvo tra la mondo ?

de crescence, 2009-aprilo-09

Mesaĝoj: 40

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 20:37:47

henma:Yo te lo doy / Yo se lo doy.
Mi ĵus lernis ion.

Rogir:Mi elektis bela kaj malbela, ĉar mi ŝatas la francan kiam estas elparolata malrapide kaj kantantume, sed ne elparolate rapidege kaj nazege.
Oni povus diri tion pri aliaj lingvoj. Fakte, ĉiu lingvo estas pli bela, kiam ĝin parolas belvoĉa belulino, ol kiam ĝin kriaĉas ebriulo, ĉu ne? rido.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 21:02:56

henma:
- Je te le donne
- Tu le lui donnes
Kurioza afero. En la hispana tio ne okazas, sed io simila. Kiam ni havas du pronomoj por la rekta kaj nerekta objektoj, kaj ili estas de la tria persono, la nerekta ŝanĝiĝas al refleksivo...

Yo te doy un libro / Yo le doy un libro.

Sed (du pronomoj):

Yo te lo doy / Yo se lo doy.
Mi demandas min el kie venas tiuj strangaj reguloj : refleksivo, inverso...

henma:sed tiu lingvo estas tro malfacila...
Kio malfacilas ?
Mie, mi trovas ke skribi la francan estas tre malfacila. Mi ofte eraras, kvazaŭ la skribita franca estus alia lingvo.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 21:15:21

Saluton!

Frankouche:
Senegaùlo:Tio (almenaŭ en la franca) ne estas escepto sed normo: la pronomoj autaŭas la verbon
Mi volis diri ke inter tiu du frazoj, la pronomoj estas kurioze inversaj :

- Je te le donne
- Tu le lui donnes
Ili ne estas estas inversaj. rideto.gif

La vico de la antaŭverbaj pronomoj formas triangulon (kun pinto malsupre):

1. me | te | nous | vous (4 pronomoj)

2. le | la | les (3 pronomoj)

3. lui | leur (2 pronomoj "longaj")

4. y | en (2 pronomoj "mallongaj" okulumo.gif)

Tiel mi lernis en la gimnazio antaŭ ĉ. 30 jaroj.

Konsiderante la elekteblojn mi decidis, ke la franca estas utila kaj bela, sed malfacila.

Kolonjano

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 21:32:13

KoLonJaNo:- Je te le donne
- Tu le lui donnes

Ili ne estas estas inversaj. rideto.gif

La vico de la antaŭverbaj pronomoj formas triangulon (kun pinto malsupre):

1. me | te | nous | vous (4 pronomoj)

2. le | la | les (3 pronomoj)

3. lui | leur (2 pronomoj "longaj")

4. y | en (2 pronomoj "mallongaj" okulumo.gif)
Kiel naskparolanto mi ne memoras (kaj lernas) tion okulumo.gif

Sed kial te/lui estas inversaj ?

Mi diras alilingve, francamaniere:
-I you it give
-You it him give

-Ich dir es gebe
-Du es ihm gibst (aaaach!, ist es richtig?)

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 21:49:09

Saluton!

Frankouche:
KoLonJaNo:- Je te le donne
- Tu le lui donnes

Ili ne estas estas inversaj. rideto.gif

La vico de la antaŭverbaj pronomoj formas triangulon (kun pinto malsupre):

1. me | te | nous | vous (4 pronomoj)

2. le | la | les (3 pronomoj)

3. lui | leur (2 pronomoj "longaj")

4. y | en (2 pronomoj "mallongaj" okulumo.gif)
Kiel naskparolanto mi ne memoras (kaj lernas) tion okulumo.gif

Sed kial te/lui estas inversaj ?
[/quote]Mi ne scias, kial la pronomoj triapersonaj enviciĝas post la aliaj.

Memoru, ke la franca lingvo nur parte estas planlingvo: La franca Akademio fondiĝis relative malfrue. okulumo.gif
Mi diras alilingve, francamaniere:
-I you it give
I give it to you.

sed:

I give you the book.
-You it him give.
You give it to him.

sed:

You give him the book.

Konkludo: La angla ne funkcias kiel la franca. Kia surprizo! rideto.gif
-Ich dir es gebe
Ich gebe es dir.

sed:

Ich gebe dir das Buch.
-Du es ihm gibst
Du gibst es ihm.

sed:

Du gibst ihm das Buch.

Konkludo: La germana similas la anglan. Kia surprizego! rido.gif

Kolonjano

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aprilo-09 22:22:28

KoLonJaNo:Konkludo: La germana similas la anglan. Kia surprizego! rido.gif
Haha bone!

Vi vidu la germanan (fransikan)/latinan influon kun la franca, rango de la adĵektivo "nova", antaŭ aŭ post la nomo :
Nomo de franca urbo :
Norda francio (ĝermana): Neufchatel = Nova kastelo
Suda francio (latina) : Chateauneuf = Kastelo nova (chateau neuf du pape = tre bona vino rideto.gifrideto.gif)

Germana influo : la hache = la aŝ, (la hakilo), kiel se la "h" estas pronuncita.
Latina influo : l'homme = lom, (la homo, la ulo), la "h" malaperas.
Ne forgesu ke la franca estas la plej "germana" latina lingvo okulumo.gif, nu nia unua reĝo "Klovis" ja parolis la fransikan (ian germanan lingvon)!

ceigered (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 01:39:09

crescence:
ceigered:Mi ne komprenas la duan demandon
Mi korektis la duan demandon. Ĉu ĝi estas pli komprenebla ?
Aah dankon nun mi komprenas - mi pensas ke la Franca lingvo estas tre malfacila por lerni, sed ĝoja ridulo.gif (Kiel multaj aliaj lingvoj, ne?)

Eble la kaŭzo de la malfacileco estas ke la Franca alfabeto kaj prononco nuntempe ne estas la sama kiel la parolata sonoj, kiel la angla. Sed kiel la angla, kelkaj problemoj devas havi pli tempo okulumo.gif

le_chaz (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 10:09:34

Mi konstatas, ke la franca plaĉas al relative multaj homoj, sed mi voĉdonas por la itala. Mi ankaŭ elektus la portugalan...

Kiam mi aŭdas kelkajn francojn, kiuj eĉ ne respektas la plej bazajn kaj simplojn regulojn de la esperanta prononco, miaj oreloj vere suferas. Nenio sonas pli malbele al mi ol esperanto misprononcata per franca akĉentaĉo.

vedev (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 10:52:29

crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?

Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado, ankau ĝi havas kelke malsimplajn sonojn, kaj ankaŭ - ĝi ne estas tiel vaste uzanta, ol angla lingvo. Do - lerni franсan lingvon estus interesa por tio, kio tre interesas en Francio, au en lingvistiko.

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2009-aprilo-10 14:12:19

vedev:
crescence:La franca aperas al vi tra la mondo : utila ? bela ? facila ?

Kiu malfacilo ŝajnas al vi en la lerno de tiu lingvo ?
Franсa lingvo estas malfacile ĉar ĝi havas grandan diferencon inter prononco kaj skribado, ankau ĝi havas kelke malsimplajn sonojn, kaj ankaŭ - ĝi ne estas tiel vaste uzanta, ol angla lingvo. Do - lerni franсan lingvon estus interesa por tio, kio tre interesas en Francio, au en lingvistiko.
Mi ne dubas ke la franclingvo estas malfacila (eĉ por la denaskaj, kies tamen estas la gepatra lingvo), kaj precipe koncerne ĝia gramatiko kaj ĝia ortografio. Sed koncerne la granda diferenco inter la skribado kaj la prononco, mi opinias ke ĝi estas superita (kaj larĝe) de la anglalingvo.

Nun, ke la angla lingvo estas pli vaste uzita, tra la mondo, ol la franca lingvo, estas evidenteco. Kaj tio estas, almenaŭ por mi, la signo la plej videbla de la imperialismo anglosaksa. Ĉar transe de la lingvo, estas disvastigita mensan modalon, unikan kulturecon, kiuj estas (almenaŭ al miaj okuloj) multe pli danĝeraj ol la uzado en la tutmondo de la dolaro kiel internacia ŝanĝmono, aŭ ankoraũ la milita potenco de Usono.

Ne temas, ankaŭ ne, kompreneble, imponi la francan lingvon (kiel cetere nenia alia nacia lingvo, kvankam mi ne estus kontraŭ la hispana lingvo) kiel internacia lingvo. Fine, la nura lingvo (malgraŭ kelkaj manketoj), vera internacia kaj neŭtrala, sufiĉe facila por lerni, kaj sufiĉe disvastigita tra la kvin kontinentoj, estas la Esperanto.

Reen al la supro