Al la enhavo

Esperanta Slango?

de Jakovo, 2009-aŭgusto-19

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

Jakovo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 19:08:04

Saluton!

Mi min demandis se ekzistus slango en Esperanto. Ĉu iu scias ian slangajn vortojn aŭ uzojn?

Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.

Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?

Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?

amike,
Jakovo

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 19:27:17

Ne, esperanto estas lingvo internacia, ĝi devas esti komprenata de ĉiuj.

jchthys (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-19 19:52:29

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-20 01:40:59

Jakovo:Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?
Mi opinias ke la plejbona ideo estas ke ni ne uzas Esperantan slangon.

sergejm (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-20 05:08:46

Jakovo:Saluton!
Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.

Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
En Esperanta-rusa vortaro de Bokarev estas vortoj as/is/os en signifo estas/estis/estos, sed oni diras ke la vortaro de Bokarev enhavas multajn erarojn.
Mi neniam renkontis uzadon de is/as/os, sed renkontis uzadon de ante/inte/onte en la traduko de "Nokta Patrolo" (aŭ eble en alia libro de eldonejo "Impeto").
En lernolibojn oni skribas pri mallongigo "Vi belas" de la frazo "Vi estas bela".

crescence (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-20 06:38:42

Jakovo:Saluton!
Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
En la franca, oni ne uzas parolmanieron. Do, Francoj ne komprenus.

crescence (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-20 06:43:04

jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].
Tiu ligilo ne estas bona.

formiĉjo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-20 07:49:44

crescence:
jchthys:Tio proksimiĝas al [url=http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html]Esperant’[/url].
Tiu ligilo ne estas bo
na.
La vera ligilo estas
http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html

Frankouche (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-20 08:57:10

Jakovo:Ĉu oni povus diri "Vi as bela." ?
Kial vi ne uzus : "vi belas" ?

Matthieu (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-20 09:24:00

Reen al la supro