Al la enhavo

Kiel diversaj popoloj salutas kaj adiaŭas?

de k.garin, 2007-februaro-26

Mesaĝoj: 68

Lingvo: Esperanto

ermanno (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 17:01:48

desy:En italia lingvo ni salutas tiel:

Ciao/Salve - "bye" aŭ saluton
Arrivederci - Ĝis
Addio - adiaŭ
Buon Giorno - Bonan Tagon
Buona sera - bonan vesperon
Buona notte - bonan nokte

( ĉi tie mian unuan mesaĝon ridulo.gif )

ciao!
Bonege, Desy. Sed mi dezirus aldoni:
Buon pomeriggio - Bonan posttagmezon
A domani - Ĝis morgaŭ
A più tardi - Ĝis poste.
Ankaŭ mi estas komencanto de Esperanto kaj ĉi tiu estas mia tria mesaĝo. Amike sal.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 17:14:44

En franca lingvo (regiono de Parizo) ni salutas kaj adiaŭas tiel:

Adiaŭ! - Adieu (!! senso de neniam sin revidi, ne tre kutime uzata)
Bonan matenon! - /
Bonan nokton! - Bonne nuit
Bonan tagon! - Bonjour
Bonan posttagmezon! - Bon après-midi
Bonan vesperon! - Bonsoir
Ĝis (la) revido! - Au revoir
Ĝis baldaŭ! - A bientôt
Ĝis morgaŭ! - A demain
Ĝis poste! - A plus tard
Ĝis! - A plus, salut, ciao
Saluton! - Salut
Sukceson! - /

mastro Jano (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 18:50:35

En hungara lingvo ni salutas kaj adiaŭas tiel:

Adiaŭ! - Adieu Isten veled! Isten vele! Isten veletek! - ne tre kutime uzata)
Bonan matenon! - Jó reggelt!
Bonan nokton! - Jó éjszakát! - Jó éjt!
Bonan tagon! - Jó napot!
Bonan posttagmezon!
Bonan vesperon! - Jó estét!
Ĝis (la) revido! - (A) viszontlátásra! - Viszlát!
Ĝis baldaŭ! - Viszlát, hamarosan!
Ĝis morgaŭ! - A holnapi viszontlátásra!
Ĝis poste! - Viszlát, később!
Ĝis! - Viszlát! Viszhall!
Saluton! - Szervusz! Szia!
Sukceson! - Sok sikert!

hungaraj vortaroj: http://startlap.dicfor.com/szotar/hun/hun-eng/pisl...

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 18:55:08

Mi aldonos al Frankouchea listo unu plian (ankaŭ estas franca, almenaŭ en ties kanada versio, eble ankaŭ en ties eŭropa versio sed ne certas mi pri tio):
À la prochaine! - Ĝis la venonta! (ni elipsas subkomprenitan "fojo")

ermanno (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:32:43

Filu:Mi aldonos al Frankouchea listo unu plian (ankaŭ estas franca, almenaŭ en ties kanada versio, eble ankaŭ en ties eŭropa versio sed ne certas mi pri tio):
À la prochaine! - Ĝis la venonta! (ni elipsas subkomprenita "fojo")
Ankaŭ ni en Italio diras: "Alla prossima". Saluton al belega Kanado sal.gif

diogotux (Montri la profilon) 2008-aprilo-20 13:36:25

Jam du brazilanoj bone klarigis salutadon kaj adiaŭadon en portugala lingvo. Aldone mi loĝas en suda regiono de Brazilo (Rio Grande do Sul) kaj ĉi tie ni havas:

Salutoj:

Buenas tche! ("buenas ĉe", tradukas "bonaj -" "tche" ne havas signifon)

Opa! (esprimas surprizo vidi iun)

Oigaletche! ("ojgaleĉe'", uzata inter amikoj, oni preskaŭ krias la vorton por montri sian ĝojon vidi iun. Pli malofta ol la aliaj)

Adiaŭ:

Então tá, índio velho! (tradukas kiel "aferoj restas tiel do, maljuna índio")

aŭ simple

Então tá! ("aferoj restas tiel")

matteo (Montri la profilon) 2008-aprilo-26 21:06:47

Faru ion tutmondan, ni nur salutas sin, parolas kaj parolas,
Je la sama horo unu semajnfino monate ni preparu por sia familio kaj amikoj la saman manĝon lau ia nacia recepto.
Preperado devas esti bone eksplikita kiajn produktojn aĉeti, kamaniere boligi, baki, kun bona vino, bona biero, kun belaj virinoj kaj elegantaj viroj, kun bona muziko.
Ni eklernu bazajn nacijajn vortojn : saluti , adiaui, nomoj de manĝoj, kiamaniere oni diras : bonan apetiton, je via sano !
Esperanto devas esti amuzo, ĝojo kaj plezuro ne nur lernado, studado de gramatiko.
Poste ni interŝanĝos fotojn, opinion ĉu egzemple maksikana au japana kuirejo estas bongusta.
Kion vi pensas pri tio ?, mi ne kredas ke
mi estas nur unu bonvivanto.

matteo

Alekso (Montri la profilon) 2008-majo-04 14:38:02

Komia lingvo - Коми кыв
La komia lingvo estas parolata en Respubliko Komi - parto de Rusio.

Saluton! - Чолöм! [ĉolem]
Bonan matenon! - Бур асыв! [bur asiv]
Bonan tagon! - Бур лун! [bur lun]
Bonan vesperon! - Бур рыт! [bur rit]
Bonan nokton! - Бур вой! [bur voj]
Adiaŭ! - Виздаöн коль! [viĝaen kol']
Ĝis (la) revido! - Аддзысьлытöдз! [adĝis'liteĝ]

Reen al la supro