Přejít k obsahu

Příslovce popisují způsoby, místa, časy, množství apod. V esperantu mají koncovku E.

  • rapide = rychle
  • bele = pěkně, krásně
  • urbe = městsky, ve městě/městech
  • hejme = domácky, doma, ve vlastním domově
  • tage = denně, ve dne, ve dni/dnech
  • matene = ranně, ráno
  • lunde = pondělně, v pondělí
  • normale = normálně, normálním způsobem
  • multe = hodně, mnoho, ve velkém množství
  • alveninte = přišedše (minulý přechodník od slovesa přijít), po příchodu

Ĉe lokaj adverboj povas aperi la akuzativa finaĵo N por direkto: urben = "al la urbo(j)", hejmen = "al la propra(j) hejmo(j)". Sed adverbo neniam povas ricevi J-finaĵon.

Por komparado oni uzas adverbojn kune kun la vortetoj pli kaj plej.

Uzo de adverboj

Adverbo povas roli kiel adjekto de verbo:

  • Ili manĝas rapide. - (Oni) Jí rychle.

    Rapide estas adjekto de manĝas, kaj montras la manieron de manĝado.

  • Urbe troviĝas multaj restoracioj. - Ve městě se nachází mnohé restaurace.

    Urbe estas adjekto de troviĝas, kaj montras la lokon de la troviĝado.

Adverba adjekto povas ankaŭ rilati al tuta frazo:

  • Kompreneble mi iros. - Pochopitelně půjdu.

    Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ĝi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla.

Adverbo povas ankaŭ roli kiel epiteto de adjektivo, de alia adverbo, kaj de adverbeca vorteto:

  • Ĝi estas sufiĉe granda. - To je dostatečně velké.
  • Li manĝas terure multe. - On jí strašně moc.
  • Ili revenos treege baldaŭ. - Vrátí se (oni) velice brzy.

Adverbo povas ankaŭ esti predikativa priskribo de infinitiva verbo aŭ de subfrazo:

  • Estas amuze labori. - Je zábavné pracovat.

    Amuze priskribas la vorton labori.

  • Multe maĉi estas necese por bona digesto. - Pro dobré trávení je potřeba hodně žvýkat.

Adjektivoj kaj adverboj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, ĉu oni uzu adjektivon aŭ adverbon.

Kvantaj adverboj povas esti uzataj kvazaŭ ili estus substantivoj: Tie loĝas multe (= multo) da stranguloj.

Adverbecaj vortetoj

Iuj el la vortetoj en Esperanto povas roli adverbece en frazo, sed ili ne havas E-finaĵon. Tiaj estas la tabelvortoj je E, EL, OM, AM kaj AL, la vortetoj pli kaj plej, la vorteto ne, la vortetoj ĉi, for, ankoraŭ, baldaŭ, hodiaŭ, hieraŭ, morgaŭ, jam, ĵus, nun, plu, tuj, ajn, almenaŭ, ankaŭ, apenaŭ, des, do, , ja, jen, jes, ju, kvazaŭ, mem, nur, preskaŭ, tamen, tre kaj tro. Adverbecaj vortetoj principe estas adverboj, sed en tiu ĉi gramatiko ili estas nomataj adverbecaj vortetoj por klare distingi ilin de tiuj adverboj, kiuj havas E-finaĵon.

Zpět na začátek