Přejít k obsahu

V esperantu je 45 slovíček, která nazýváme korelativoj (souvztažná slova) nebo tabelvortoj (tabulková slova), protože je můžeme uspořádat do tabulky podle podobných tvarů a významů.

Je možné říci, že každé souvztažné slovo se skládá z počáteční a koncové části, ale přesto tato slova nepovažujeme za složeniny. Části souvztažných slov tvoří samostatný uzavřený systém a obvykle je nespojujeme s běžnými částmi slov v jazyce.

Počáteční části

KI-
tázací
TI-
ukazovací
I-
neurčitá
ĈI-
všeobecná
NENI-
záporná

Koncové části

-U
osobní, vztažná
-O
věc
-A
vlastnost
-ES
přivlastňovací
-E
místní
-AM
časová
-AL
důvodová
-EL
způsobová
-OM
množstevní

Kelkaj postpartoj de la tabelvortoj similas al ordinaraj finaĵoj, sed la signifoj ne estas samaj:

  • La ordinara substantiva O-finaĵo kaj la tabelvorta O-parto estas preskaŭ samsignifaj, sed la tabelvortoj je O normale ne akceptas la pluralofinaĵon J.
  • La ordinara finaĵo U estas verba finaĵo por la volitivo/imperativo, dum la tabela U-parto montras individuojn (aŭ individuajn aferojn) — tute malsamaj aferoj.
  • La ordinara adjektiva finaĵo A estas ĝenerala priskriba finaĵo. Ĝi ofte montras ecojn kaj kvalitojn, sed ĝi ankaŭ povas montri apartenon, rilaton, individuecon k.s. La tabela A-parto montras nur ecojn kaj specojn.
  • La ordinara adverba finaĵo E povas montri manieron, tempon, lokon, mezuron, okazon kaj ankoraŭ aliajn signifojn. La tabela E-parto montras ĉiam nur lokon.

KI-vortoj

La tabelvortoj je KI estas uzataj precipe kiel demandovortoj kaj kiel rilataj vortoj, sed ankaŭ kiel ekkriaj vortoj:

  • Kio estas tio? - Kio estas tio?

    Demanda kio.

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono? - Kiu kuraĝas rajdi sur leono?

    Demanda kiu.

  • Kiel vi fartas? - Jak se máš?

    Demanda kiel.

  • Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas. - Fremdulo, diru, kiu kaj el kie vi estas.

    Demandaj kiu kaj kie.

  • La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. - La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega.

    Rilata kiu.

  • Kiam mi venis al li, li dormis. - Když jsem k němu přišel, tak spal.

    Rilata kiam.

  • Li estas tiu, kies monon vi prenis. - Li estas tiu, kies monon vi prenis.

    Rilata kies.

  • Kia granda brulo! - Kia granda brulo!

    Ekkria kia.

  • Fi, kiel abomene! - Fi, kiel abomene!

    Ekkria kiel.

  • Kion mi vidas! - Kion mi vidas!

    Ekkria (kaj demanda) kio.

La vorteto ajn

La adverbeca vorteto ajn montras emfaze nedifinitecon aŭ indiferentecon. Ajn estas uzata ĉefe kune kun rilataj KI-vortoj, sed ankaŭ kun I-vortoj kaj ĈI-vortoj, iafoje kun NENI-vortoj. Ajn ĉiam staras post la koncerna tabelvorto:

  • Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla! - Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla!

    Ne gravas, kie ŝi estas trovebla.

  • Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon! - Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!

    Ne gravas, kiu ŝi estos.

  • Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos. - Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos.
  • Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi. - Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi.

    Přijď, kdy chceš.

  • Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi? - Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?

    Sen tiu loko tute mankas eblo.

  • Nenion ajn mi diros. - Vůbec nic neřeknu.

    Absolutně nic.

Antaŭ ajn Zamenhof, pro influo de naciaj lingvoj, kelkfoje uzis rilatan KI-vorton, kiam pli logike estus uzi ĈI-vorton aŭ I-vorton. Se ne temas pri enkonduko de subfrazo, ĈI-vorto aŭ I-vorto estas preferinda. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon. Pli bone: ...ĉian ajn pagon...ian ajn pagon.

TI-vortoj

La tabelvortoj je TI estas montraj vortoj. Plej ofte ili montras ion antaŭe diritan aŭ ion poste dirotan. Ili povas ankaŭ almontri ion rekte vidatan, aŭdatan aŭ simile:

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. - Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera.

    Tio montras antaŭe diritan aferon.

  • Tio estas mia hejmo. - Tio estas mia hejmo.

    Tio montras ion vidatan (eble kune kun fingromontrado).

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.

    Tiel almontras la postan ke-frazon.

  • Kio estas, kio vin tiel afliktas? - Kio estas, kio vin tiel afliktas?

    Tiel almontras vidatan aŭ aŭdatan aferon.

  • Ŝi estis en tiu momento tre bela. - Ŝi estis en tiu momento tre bela.

    Tiu almontras antaŭe menciitan momenton.

  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.

    Tiu almontras ĉeestantan aferon (la malfreŝan panon).

Slůvko ĉi

K tabulkovým slovům začínajícím na TI můžeme přidat slůvko ĉi, které vyjadřuje blízkost k mluvčímu. Ĉi může být buď před, nebo za tabulkovým slovem. Ĉi nemůže mít koncovku. Samotné tabulkové slovo začínající na TI vždy ukazuje něco vzdálenějšího od mluvčího. Přidáním ĉi se význam mění na něco blízkého k mluvčímu:

  • tie = en tiu loko → tie ĉi, ĉi tie = en tiu ĉi loko proksime de mi
  • tiu domo (daleko ode mě) → tiu ĉi domo, ĉi tiu domo (blízko u mě)
  • tio = ta záležitost (daleko ode mě) → tio ĉi, ĉi tio = tato záležitost
  • tiel = tím způsobem → tiel ĉi, ĉi tiel = tímhle způsobem (který ukazuju)

Ĉi tiamtiam ĉi ne estas praktike uzataj. Anstataŭe oni uzas nun.

Ĉi estas aparta vorto. Ne uzu dividostrekon. Ne skribu: ĉi-tiu, tiu-ĉi, ĉi-tie, tie-ĉi, ĉio-ĉi k.t.p. Skribu: ĉi tiu, tiu ĉi, ĉi tie, tie ĉi, ĉio ĉi k.t.p.

Sed oni ofte faras adjektivon aŭ adverbon el frazparto, kiu enhavas la vorteton ĉi. Tiam la tuta esprimo fariĝas unu vorto. Normale la TI-vorto malaperas. Por klareco oni tiam kutimas meti dividostrekon post ĉi: ĉi tieĉi-tiea, en tiu ĉi noktoĉi-nokte, sur ĉi tiu flankoĉi-flanke, la somero de tiu ĉi jarola ĉi-jara somero.

I-vortoj

Tabelvortoj je I reprezentas neprecizigitajn aŭ nekonatajn aferojn:

  • Ŝi ricevis ion por manĝi kaj por trinki. - Dostala něco k jídlu a k pití.

    Není řečeno, co dostala.

  • Venis iuj personoj, kiujn mi ne konas. - Přišli nějací lidé, které neznám.

    Není známo, kdo byli ti lidé..

  • Ili iam revenos. - Ili iam revenos.

    La tempopunkto estas nekonata.

  • Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo. - Hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo.

    Oni ne diras, kies naskiĝtago ĝi estas.

ĈI-vortoj

Tabelvortoj je ĈI havas signifojn tutampleksajn:

  • Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. - Udělal všechno deseti prsty na rukách.

    Ĉio vyjadřuje celkové množství záležitostí, které udělal.

  • Ĉiu homo amas sin mem. - Každý člověk miluje sám sebe.

    Neexistuje člověk, pro kterého to neplatí.

  • Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. - Tihle dva kamarádi se vždy prochází ve dvojici.

    Ĉiam montras, ke ne ekzistas fojo, kiam ili ne iras duope.

  • Ĉie regis ĝojo. - Všude vládla radost.

    Neexistovalo místo, kde nevládla radost.

Oni iafoje uzas la vorteton ĉi antaŭ aŭ post tabelvorto je ĈI: ĉio = ĉiuj aferoj → ĉio ĉi, ĉi ĉio = ĉiuj ĉi tiuj aferoj, ĉio tio ĉi.

NENI-vortoj

Tabelvortoj je NENI havas signifon nean:

  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. - Budoucnost ještě nikdo nezná.

    Neniu esprimas, ke ne ekzistas persono, kiu konas la tempon venontan.

  • Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. - Nijak nemůžu porozumět tomu, co říkáš.

    Neniel vyjadřuje, že neexistuje způsob, jakým bych ti mohl porozumět.

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. - Když někam jedu, nikdy si s sebou neberu hodně zavazadel.

    Neniam esprimas, ke ne ekzistas tia fojo, dum kiu mi prenus multon da pakaĵo al vojaĝo.

NENI-vorto sufiĉas por nei la tutan frazon.

Tabelvortoj je U

kiu
kdo, který (ptá se na jeden prvek z určité skupiny lidí, věcí nebo činů)
tiu
ten (ukazuje na jeden prvek z určité skupiny lidí, věcí nebo činů)
iu
někdo (ukazuje na neznámý nebo neurčitý prvek ze skupiny lidí, věcí nebo činů)
ĉiu
každý (ukazuje každý jednotlivý prvek z určité skupiny lidí, věcí nebo činů)
neniu
nikdo (žádný prvek z určité skupiny lidí, věcí nebo činů)

La U-vortoj montras individuecon kaj identecon. Ili estas la plej bazaj el ĉiuj tabelvortoj.

La tabelvortoj je U povas akcepti N-finaĵon, kaj J-finaĵon. Kun J-finaĵo ili montras plurajn individuajn personojn, aĵojn aŭ aferojn.

Tabelvortoj je U estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

Tabelvortoj je U normale estas epiteto (difinilo) de substantivo, sed la substantivo ofte estas subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas pri la vorto "persono(j)(n)":

  • Kiu libro estas via?Kiu estas via? - Kiu libro estas via? {1} Kiu estas via?
  • Tiu seĝo ŝajnas bona.Tiu ŝajnas bona. - Tiu seĝo ŝajnas bona. {1} Tiu ŝajnas bona.
  • Ĉiu homo devas pensi mem.Ĉiu devas pensi mem. - Každý člověk musí myslet sám. {1} Každý musí myslet sám.
  • Kiu persono venis?Kiu venis? - Kiu persono venis? {1} Kiu venis?
  • Ĉu estas iu [persono] en la kuirejo? — Jes, Paŭlo estas tie. - Je někdo (nějaký člověk) v kuchyni? – Ano, je tam Pavel.
  • Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? — Mi volas tiun [libron]. - Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? — Mi volas tiun [libron].
  • Ĉu vi havas krajonon? — Neniun [krajonon] mi havas. - Ĉu vi havas krajonon? — Neniun [krajonon] mi havas.

Ĉiu(j) estas ĉiam plurala laŭsence, sed oni tamen faras distingon inter singulara ĉiu kaj plurala ĉiuj.

  • Slovo ĉiu znamená "každý" (tj. jednotlivci zvlášť).
  • Slovo ĉiuj znamená "všichni" (tj. celá skupina).

Iafoje tiu distingo ne estas grava, sed alifoje la diferenco estas granda:

  • Por ĉiu tago mi ricevas kvin eŭrojn. = Por ĉiu aparta tago... - Na každý den dostávám pět eur. = Na každý samostatný den...
  • Ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li. = Ĉiu aparta homo amas... - Každý miluje obyčejně člověka, který je podobný jako on. = Každý jednotlivý člověk miluje...
  • Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. = ...mi venkis la tutan grupon. - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. = ...mi venkis la tutan grupon.

    Ĉi tie J estas necesa, ĉar oni mencias la nombron kvin. Sed oni povus alternative diri: ...mi venkis ĉiun el la kvin atakantoj. Sed tiam oni ne parolas pri unu batalo kontraŭ tuta grupo, sed pri kvin pli-malpli apartaj bataloj.

  • Post la kurado ĉiuj estis terure lacaj. - Po běhu všichni byli hrozně unavení.

    Oni parolas pri la tuta grupo de kurintoj. Eblas ankaŭ: ...ĉiu estis terure laca.

  • El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. = El la tuta grupo de miaj infanoj... - Ze všech mých dětí je Ernesto nejmladší. = Z celé skupiny mých dětí...
  • Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. - Teď já čtu, ty čteš a on čte; my všichni čteme.

    Ni vyjadřuje množné číslo. Proto ĉiuj v každém případě musí mít J.

Memstara neniu aperas kutime sen J-finaĵo:

  • La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. Neniu = neniu persono. - Budoucnost ještě nikdo nezná. Nikdo = žádný člověk.
  • Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. - Neznám nikoho v tomhle městě.

Ankaŭ kun posta substantivo oni normale uzas neniu sen J:

  • Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. - Ona neviděla dokonce ani nebe, protože bylo zakryté mraky a žádná hvězda na něm nesvítila.

Oni povas tamen uzi neniuj, se oni volas iel montri kontraston kun la ideo "pli ol unu", sed tion oni faras normale nur kiam sekvas substantivo:

  • Ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj. - Ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj.

    Antaŭe estis tie multaj floroj.

Tabelvortoj je O

kio
co
tio
to
io
něco
ĉio
všechno
nenio
nic

Tabelvortoj je O montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi per substantivo. Ĉi tie la ĝenerala vorto "afero" estas uzata kiel klarigo, sed la signifo estas eĉ pli ĝenerala. La tabelvortoj je O estas uzataj ankaŭ por reprezenti ion, kion oni esprimis per tuta frazo.

Tabelvortoj je O povas ricevi N-finaĵon, sed normale ili ne ricevas J-finaĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan tuton.

Epitetoj de tabelvortoj je O staras ĉiam post la tabelvorto: io bona, kion novan, ĉio grava k.s.

Tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi substantivon. Ili respondas al U-vorto + afero:

  • Kio estas tio? = Kiu afero estas tiu afero? - Kio estas tio? = Kiu afero estas tiu afero?
  • Tio estas speco de meblo. = Tiu afero estas speco de meblo. - Tio estas speco de meblo. = Tiu afero estas speco de meblo.
  • Ĉio restis kiel antaŭe. = Ĉiu afero restis kiel antaŭe. - Všechno zůstalo jako dřív. = Každá záležitost zůstala jako dřív.
  • Kion bonan vi trovis tie? = Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie? - Kion bonan vi trovis tie? = Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie?
  • Nenion interesan mi trovis. = Neniun interesan aferon mi trovis. - Nic zajímavého jsem nenašel. = Žádnou zajímavou věc jsem nenašel.

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi. Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza substantivo. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per substantivo, kaj kiun oni povus ripeti per la sama substantivo kun la aŭ alia difinilo:

  • Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. - Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza.

    Amuza estis tio, ke ŝi rakontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antaŭan frazon.

  • Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza. - Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza.

    Amuza estis la fabelo. Ĝi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.

Tabelvortoj je A

kia
jaký
tia
takový
ia
nějaký
ĉia
všelijaký, každého druhu
nenia
nijaký

Tabelvortoj je A rolas adjektivece. Ili ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon laŭ la samaj reguloj kiel adjektivoj. Sed tabelvortoj je A montras ĉiam ecojn kaj specojn, dum veraj adjektivoj (kun vera A-finaĵo) povas havi multe pli variajn signifojn.

Tabelvortoj je A estas difiniloj. Tial oni ne povas uzi la kune kun ili.

  • Kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna? - Kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna?
  • Kian aĝon vi havas? - Kian aĝon vi havas?
  • Kia estas via nomo? - Kia estas via nomo?

    Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via nomo? Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?

  • Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis. - Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis.
  • Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj. - Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.
  • Restu ĉiam tia, kia vi estas! - Zůstaň pořád taková, jaká jsi!

    Tia almontras la postan kia-frazon. Se post tia ne sekvas tuta frazo (kun predikato), sed sola frazparto, tiam oni ne uzas kia, sed komparan kiel: Li estas tia kiel mi.

  • Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. - Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.
  • Maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono. - Lenost je kořenem kdejakého zla.
  • Nenia konstruo povas esti sen bruo. - Nenia konstruo povas esti sen bruo.

Tabelvortoj je A montras econ aŭ specon, dum tabelvortoj je U montras identecon. Ĉe kia/kiu kaj tia/tiu la diferenco normale estas klara. Ĉe ia/iu, ĉia/ĉiu kaj nenia/neniu estas iafoje nur malgranda diferenco:

  • Kia homo li estas? - Kia homo li estas?

    Oni volas karakterizon de la homo.

  • Kiu homo li estas? - Kiu homo li estas?

    Oni volas ekz. la nomon de la homo por ekscii lian identecon.

  • Tia opinio estas tute erara. - Tia opinio estas tute erara.

    Ĉiuj opinioj de tiu speco estas eraraj.

  • Tiu opinio estas tute erara. - Tiu opinio estas tute erara.

    La diskutata opinio estas erara. Aliaj similaj opinioj eble estas ĝustaj.

  • Ni devas enloĝiĝi en ia hotelo. = ...en hotelo de iu el la diversaj specoj de hoteloj. - Musíme se ubytovat v nějakém hotelu. = ...v hotelu některého z různých druhů hotelů.
  • Ni devas enloĝiĝi en iu hotelo. = ...en iu el la diversaj individuaj hoteloj, kiuj troviĝas ĉi tie. - Musíme se ubytovat v některém hotelu. = ...v některém z hotelů, které tady jsou.

    Běžně v takové větě slovo iu jednoduše vynecháváme.

Tabelvortoj je ES

kies
"(la)... de kiu"
ties
"(la)... de tiu"
ies
"(la)... de iu"
ĉies
"(la)... de ĉiu"
nenies
"(la)... de neniu"

ES-vorto, kiu estas epiteto de substantivo, aldonas difinitan signifon. ES-vortoj do estas difiniloj – same kiel la posedaj pronomoj – kaj oni ne povas uzi la kune kun ili. Se oni anstataŭigas ES-vorton per de-esprimo, oni normale devas aldoni la.

Same kiel posedaj pronomoj la ES-vortoj staras antaŭ la substantivo, dum samsignifa de-esprimo devas stari poste: ties libro = la libro de tiu (persono).

ES-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon:

  • Kies filino vi estas? - Kies filino vi estas?
  • Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas. - Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas.
  • Ili ekvidis virinon, kies vizaĝon ili en la krepusko ne rekonis. - Ili ekvidis virinon, kies vizaĝon ili en la krepusko ne rekonis.
  • Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. - Kies gasto mi estas, ties feston mi festas.

    Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn (lia, ŝia, ĝiailia).

  • La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis. - La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis.

    Ties montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano, oni dirus ĝia kapo.

  • Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. = ...pri la malfeliĉo de iu persono... - Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. = ...pri la malfeliĉo de iu persono...

    Ies estas kutime uzata nur pri unu nekonata persono (ne pri aĵoj, nek pri pluraj aferoj aŭ personoj).

  • Tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj. = ...sur la lipoj de ĉiuj personoj. - Tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj. = ...sur la lipoj de ĉiuj personoj.

    Ĉies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj.

  • Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo. - Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo.

    Nenies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj.

Tabelvortoj je E

kie
kde
tie
tam (na tom místě)
ie
někde
ĉie
všude
nenie
nikde

Tabelvortoj je E ne povas ricevi J-finaĵon, sed oni povas aldoni N-finaĵon por montri direkton:

kien
"al kiu loko, en kiu direkto"
tien
"al tiu loko, en tiu direkto"
ien
"al iu loko, en iu direkto"
ĉien
"al ĉiu loko, en ĉiu direkto"
nenien
"al neniu loko, en neniu direkto"
  • Kie estas la libro kaj la krajono? - Kde je ta kniha a ta tužka?
  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. - Ukázal jsem tomu dítěti, kde leží jeho panenka.
  • Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas. - Sonorado al li venas, sed de kie — li ne komprenas.
  • Mi volis resti tie, kie mi estis. - Chtěla jsem zůstat tam, kde jsem byla.
  • Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. - Kdyby věděl, že jsem tady, hned by ke mně přišel.
  • Ĉu vi loĝas ie? = Ĉu vi loĝas en iu loko? - Bydlíš někde? = Bydlíš na nějakém místě?
  • Malsaĝulo ĉie sian nomon skribas. - Hlupák všude píše svoje jméno.
  • Pli bela reĝidino ol ŝi troviĝis nenie en la mondo. - Krásnější princezna než ona se nenacházela nikde na světě.
  • Kien vi iras? — Mi iras en la ĝardenon. - Kien vi iras? — Mi iras en la ĝardenon.
  • Rigardu tien ĉi. - Rigardu tien ĉi.
  • Mi nenien plu iros hodiaŭ. - Mi nenien plu iros hodiaŭ.

Tabelvortoj je AM

kiam
kdy, když, jakmile
tiam
tehdy, tenkrát
iam
někdy, kdysi
ĉiam
vždy, vždycky, stále, pořád, pokaždé
neniam
nikdy

AM-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

  • Sed kiam tio okazis? - Ale kdy se to stalo?

    Se oni demandas precize pri horo, oni tamen ne uzas kiam, sed la vicordan demandvorton kioma.

  • Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos. - Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos.
  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. - En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino.
  • Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. - Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo.
  • De kiam vi loĝas ĉi tie? - Odkdy tu bydlíš?
  • Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis. - Vzbudil se, až když slunce vycházelo.
  • Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis. - Připadá mi, že tenhle obličej jsem už někdy viděl.
  • Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. - Vždyť to byla nejkrásnější dívka, kterou kdy viděl.

    Iam znamená kdykoliv v minulosti.

  • Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. - Říká se, že pravda vždy vítězí.
  • Bona koro neniam fariĝas fiera. - Dobré srdce se nikdy nestane pyšným.
  • La maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn. - Stařec zavře oči navždy.

    Spojení por ĉiam vyjadřuje, že následky zůstanou navždy. Zavření očí trvá jen chvilku, ale následek – zavřené oči – bude napořád.

Tabelvortoj je AL

kial
proč
tial
proto
ial
z nějakého důvodu, kvůli něčemu
ĉial
ze všech důvodů, kvůli všemu
nenial
ze žádného důvodu, kvůli ničemu

AL-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

  • Kial vi ploras? - Proč brečíš?
  • Mi komprenas, kial vi faris tion. - Chápu, proč jsi to udělala.
  • Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti. - Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.

    Rimarku la diferencon inter tial kaj ĉar. Tial reprezentas kaŭzon, sed ĉar enkondukas subfrazon, kiu montras kaŭzon: Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti, ĉar hodiaŭ estas bela frosta vetero.

  • Mi vin ial ankoraŭ ne konas. - Z nějakého důvodu tě ještě neznám.
  • Vi demandas, kial mi amas vin. Mi respondas: ĉial! - Ptáš se, proč tě miluju. Odpovídám: kvůli všemu!

Slovo nenial v praxi používáme velmi málo. Ale když už je použité, neguje celou větu (stejně jako všechna ostatní slova začínající na NENI):

  • Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. = ...mi pro neniuj motivoj povus aprobi. - Takový Řád pro náš Svaz bych kvůli ničemu nemohla schválit. = ...bych ze žádného důvodu nemohla schválit.
  • Vi povus inciti lin kiom ajn. Li nenial kolerus. = ...li pro neniu kaŭzo kolerus. - Mohl bys ho jakkoliv otravovat. On by se kvůli ničemu nezlobil. = ...on by se ze žádného důvodu nezlobil.

Se oni volas esprimi pozitivan sencon, oni uzu sen kaŭzo, senkaŭze, senmotive aŭ simile: Ŝi ridis senkaŭze. = Ŝi ja ridis, sed sen motivo..

Tabelvortoj je EL

kiel
jak, jako, jakým způsobem, do jaké míry
tiel
tak, tím způsobem, do té míry
iel
nějak, nějakým způsobem, do nějaké míry
ĉiel
všemi způsoby
neniel
nijak, žádným způsobem

La EL-vortoj estas ĝeneralaj adverbecaj tabelvortoj, kiujn oni uzas, se ne temas pri tempo/okazo (AM-vortoj), loko (E-vortoj), kaŭzo (AL-vortoj) aŭ kvanto/nombro (OM-vortoj). La EL-vortoj kovras pli-malpli ĉiujn aliajn signifojn, kiujn povas esprimi adverbeca vorto. Precipe temas pri grado kaj maniero.

EL-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

  • Kiel li aspektas? - Kiel li aspektas?
  • Kiel vi fartas? - Jak se máš?
  • Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis. - Rakontu al mi per malmulte da vortoj, kiel tio okazis.
  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem. - Starám se o ni tak, jak se starám o sebe.
  • Kiel alta estas tiu turo? - Jak vysoká je ta věž?
  • Kiel longe tio ankoraŭ daŭros? - Jak dlouho to ještě bude trvat?
  • Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.
  • Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo. - Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo.
  • Ne faru tiel, faru tiel ĉi! - Nedělej to tak, dělej to takhle!
  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. - Oba byli tak nepříjemní a tak pyšní, že se s nimi nedalo žít.
  • Mi estas tiel forta, kiel vi. - Jsem tak silný jako ty.
  • Iel ni sukcesos. - Nějak to zvládneme.
  • Ili ĉiel helpis al mi. - Pomohli mi všemi způsoby.
  • Mi neniel esperis sukceson. - Mi neniel esperis sukceson.

Tabelvortoj je OM

kiom
kolik
tiom
tolik
iom
trochu
ĉiom
všechno (množství)
neniom
žádné množství, ani trochu

OM-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

  • Kiom vi volas, ĉu du aŭ tri? = Kiel multajn vi volas... - Kolik chceš, dva nebo tři? = Jak mnoho chceš...
  • Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado. - Přemýšlela, kolik ji bude stát noční pobyt.
  • Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! - Ó, o kolik lepší je tvoje láska než víno!
  • Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. = Laŭ tio, kion mi vidas, vi havas... - (Kolik) vidím, máš jen jednoho syna. = Podle toho, co vidím, máš...

    Možná máš víc synů, ale já víc nevidím.

  • Sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas. - Poslat 100 výtisků jsem nemohla, protože jich teď tolik nemám.
  • Mi havas tiom multe, ke mi ne bezonas ŝpari! - Mám tolik, že nepotřebuju šetřit!

    Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aŭ multaj). Multe estas forlasebla, sed ĝi iom emfazas la signifon. Oni povas ankaŭ uzi kiel multe, tiel multe, sed tiam ne estas emfazo.

  • Ŝi aĉetis iom da butero. = ...kvanton da butero ne tre grandan sed tamen konsiderindan. - Koupila trochu másla. = ...množství másla ne moc velké, ale přesto znatelné.

    Teorie iom devus signifi "ia nedifinita kvanto", sed en la praktiko ĝi preskaŭ ĉiam montras malgrandan kvanton. La signifo estas efektive eĉ pli speciala, nome: "ne tre multe, sed tamen sufiĉe multe por esti konsiderata, por esti signifa". Ne konfuzu iom kun malmulte: Li faris iom da eraroj. Estis ne tre multe da eraroj, sed tamen sufiĉe por ke oni mallaŭdu lin. Li faris malmulte da eraroj. La eraroj estis tiel malmultaj, ke oni devas laŭdi lin.

  • Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras. = ...ne tre multe memoras, sed ankoraŭ ja memoras. - Myslím, že si to ještě trochu pamatuju. = ...ne moc, ale ještě přece pamatuju.
  • Tie supre estingiĝis la ruĝaj koloroj, dum la suno iom post iom malaperis. - Tam nahoře pohasly červené barvy, jak slunce postupně zmizelo.

    La esprimo iom post iom montras, ke io okazas per multaj malgrandaj apenaŭ distingeblaj ŝanĝiĝetoj.

  • Kiom da benzino vi volas? — Mi volas ĉiom, kiom vi havas. = ...Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas. - — Kolik benzínu chceš? — Chci všechno, co máš. = ...Chci celé množství benzínu, které máš.

    Význam slova ĉiom se často v praxi podobá významu slova ĉio, které používáme mnohem častěji.

  • Sur la mezo de la strato estas multe da radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom. - Uprostřed ulice je mnoho kol a koňských kopyt, ale chodců je míň, skoro žádní.

OM-vortoj estas uzataj kaj adverbece, kaj substantivece.

Normale por montri gradojn oni uzas kiel kaj tiel. Sed por forta emfazo, oni povas anstataŭe uzi kiom kaj tiom: Ĝi estis tiom bela, ke mi svenis. La Esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti.

Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj?

Multfoje oni proponis aldoni al la tabelo la antaŭparton ALI- kreante la novan serion aliu, alio, alia, alies, alie, aliam, alial, aliel, aliom*. Iuj eĉ praktikas tion uzante precipe la vortojn aliel kaj alies.

En oficiala Esperanto ALI estas ordinara radiko, el kiu oni faras vortojn per la ordinaraj finaĵoj.

  • alia = "ne la sama, diferenca"
  • alio = "io alia"
  • alie = "en alia okazo, en alia maniero"
  • alii = "esti alia, diferenci" (malofte uzata)

Ekuzo de la novaj tabelvortoj kunportus drastajn ŝanĝojn en la lingvon. Jen nur kelkaj ekzemploj:

La normala vorto alie signifas plej ofte "en alia okazo", sed ĝi ankaŭ povas signifi "en alia maniero". La tabelvorto alie tamen signifus anstataŭe "en alia loko". Sekve normalaj frazoj kiel Ni devas alie agi tute ŝanĝus sian signifon.

Alia en normala Esperanto ne estas tabelvorto, sed ordinara adjektivo, kaj ĝi signifas "de alia speco" aŭ "kun alia identeco". La nova tabelvorto alia signifus nur "de alia speco". Se ekzistus tabelvortoj je ALI, oni do devus ne plu diri ekz. la alia ĉambro estas pli granda, sed la aliu ĉambro estas pli granda. Oni ankaŭ devus diri: ili amas unu la aliun anstataŭ la normala ili amas unu la alian.

Oni ofte faras kunmetaĵojn kiel: de alia specoalispeca. Sed uzantoj de tabelvortoj je ALI anstataŭe devus diri: aliuspeca, ĉar oni ne povas forigi la postpartojn de tabelvortoj. Komparu kun: de tiu specotiuspeca (ne: tispeca).

Ankoraŭ neniu praktikis la plenan tabelserion je ALI en konsekvenca maniero. Ekzistas nur senpripensa kaj mallogika uzado de aliel kaj alies, kaj okaze de aliu. Iuj uzas parte klasikan Esperanton, parte la reformitan dialekton. Kiam ili diras ekz. aliealia, oni ne povas scii, ĉu kompreni laŭ la Fundamenta lingvo, aŭ laŭ la nova dialekto. Feliĉe tamen plej multaj ankoraŭ uzas la lingvon regule kaj logike.

Uzu do nur la jam ekzistantajn tabelvortojn, kaj esprimu aliajn aferojn per ordinaraj radikoj laŭ la reguloj de la Fundamenta Esperanto:

Evitenda reformo Oficiala Esperanto
aliu alia
alia alia, alispeca, alieca
alies de alia (persono), aliula
alie aliloke
alien aliloken
aliam alifoje, aliokaze
alial alikaŭze
aliel alimaniere, alie
aliom alikvante

Noto: Oni proponis la "kompromisajn" formojn aliio, aliiu, aliia, aliie, aliiel k.t.p. (kunmetaĵoj de la radiko ALI kun tabelvortoj je I). Tiaj vortoj ja estas regulaj, sed bedaŭrinde ili estas tute maltaŭgaj en praktika uzado. Aŭdi la distingon inter aliie kaj alie, inter aliia kaj alia, k.t.p., ne estas facile. Ne sufiĉas, ke vortoj estas regule kunmetitaj. Ili devas ankaŭ funkcii en praktika komunikado.

Zpět na začátek