Al la enhavo

Esperanta sonoj en aliaj lingvoj

de utku, 2011-novembro-07

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Abusonhhoson (Montri la profilon) 2012-januaro-24 04:50:42

N-true:
Abusonhhoson:En la ĉina nur ekzistas 24,krom e,h,ĵ,r
"E"en ĉina lingvo prononciĝas kiel "e" en germana vorto Hunde.
Fakte, ankaŭ /z/ kaj /v/ ne ekzistas en la normĉina.

Se oni estus tre precize, ankaŭ la sonoj /b/, /d/ kaj /g/ ne ekzistas en la ĉina, ĉar la ĉina normlingvo ne havas sonajn plozivojn, do la ĉina "b" fakte ja estas [p] kaj la "p" estas [pʰ].
La normĉina havas bazon de nordajn dialektojn,sed ni sudaj dialektanoj prononcas n kiel l,b kiel p,g kiel k,ni eĉ havas ö

N-true (Montri la profilon) 2012-januaro-24 14:28:34

Abusonhhoson:
N-true:
Abusonhhoson:En la ĉina nur ekzistas 24,krom e,h,ĵ,r
"E"en ĉina lingvo prononciĝas kiel "e" en germana vorto Hunde.
Fakte, ankaŭ /z/ kaj /v/ ne ekzistas en la normĉina.

Se oni estus tre precize, ankaŭ la sonoj /b/, /d/ kaj /g/ ne ekzistas en la ĉina, ĉar la ĉina normlingvo ne havas sonajn plozivojn, do la ĉina "b" fakte ja estas [p] kaj la "p" estas [pʰ].
La normĉina havas bazon de nordajn dialektojn,sed ni sudaj dialektanoj prononcas n kiel l,b kiel p,g kiel k,ni eĉ havas ö
Ankaŭ en la normĉina kaj en ĉiuj nordmandarenaj dialektoj, "b" (kiel en "Beijing" estas malsona, kiel la "p" en la franca vorto "poche", ekzemple.
Sed kelkaj ĉinaj lingvoj en la sudo havas , ekzemple, kiu sonas same kiel la "b" en Esperanto. Eble minnan-dialekto estas inter ili, mi ne certas...

Do, en la normĉina, same kiel ekz. en la kantona:
"b" = [p]; "p" = [pʰ]
"d" = [t]; "t" = [tʰ]
"g" = ; "k" = [kʰ]

Do oni povus ja diri, ke ĉiuj tiuj esperantaj sonoj ne ekzistas en la normĉina (普通话):
b, ĉ, d, e, g, ĝ, h, ĵ, r, ŝ, v, z

Sed por kelkaj ekzistas sufiĉe similaj sonoj tamen.

troyshadow (Montri la profilon) 2012-januaro-24 19:05:18

al mi ŝajnas ke ne povas esti ĉe internacia lingvo ununura normo de sonprononco,kaj ju pli distinglingva estontas nia samideanaro des pli estantos disvasta normo de sonvarioj

Kuĉer (Montri la profilon) 2012-januaro-24 21:55:34

En rusa libgvo:

a - mama (мама)
b - boĉka (бочка)
c - cena (цена)
ĉ - ĉem (чем), sed la rusa ĉ kutime pli molas ol la esperanta
d - dom (дом)
e - etot [etat] (этот)
f - fon (фон)
g - god [got] (год)
ĝ - ne ekzistas. Anstataŭas dĵ: dĵungli (джунгли)
h - ne ekzistas. Por rusoj oni klarigas ĝin kiel "angla/germana ho"
ĥ - ĥod [ĥot] (ход)
i - list (лист)
j - ja (я)
ĵ - ĵar (жар)
k - kot (кот)
l - letal [ljetal] (летал), rusa l estas aŭ pli mola aŭ pli malmola ol la Esperanta
m - most (мост)
n - noga [naga] (нога)
o - on (он)
p - papa (папа)
r - ramka (рамка)
s - son (сон)
ŝ - ŝkaf (шкаф)
t - tut (тут)
u - urna (урна)
ŭ - ne ekzistas, kvankam facile elparoleblas por rusoj
v - voda [vada] (вода)
z - zamok [zamak] (замок)

Sekve, en rusa lingvo ekzistas preskaŭ ĉiuj sonoj krom h, ĝ kaj ŭ, kvankam kelkaj iomete diferencas de la Esperantaj: ĉ kaj l.

Krome, i (ĉiam) kaj e (preskaŭ ĉiam) moligas antaŭan konsonanton, kaj kelkaj vokaloj forte ŝanĝiĝas kiam ili estas neakcentitaj: o-a, e-i. Voĉaj konsonantoj malvoĉiĝas en la fino de vorto aŭ silabo.

patrik (Montri la profilon) 2012-januaro-30 05:45:05

En multaj filipinaj lingvoj troviĝas ĉiuj esperantaj fonemoj (sonoj) krom la jenaj: ŝ, ĥ, z, kaj ĵ.

c troveblas en vortoj kiel "tatsulok", ĝ troveblas en "dyaryo", ĉ en "ch/tsinelas".

Filipinanoj [kvankam ne ĉiuj] fojfoje konfuziĝas inter f/p, b/v, kaj z/s. Tamen, tio ne estas granda problemo, kaj do facile korektebla.

orthohawk (Montri la profilon) 2012-februaro-07 13:50:20

utku:Kiom de 28 esperantaj sonoj laŭ literoj (abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz) pli-malpli troviĝas en via lingvo?

Ĉu ekzistas lingvo, kiu inkluzivas ĉiujn esperantajn sonojn?

Mi supozas ke, C havas memstara fonetikan sonon ʦ, kiu ne egalas al "ts", kaj mi ne konsideras diftongojn.

Ekzemploj;
En la turka ekzistas 25, krom c, ĥ, ŭ.
En la azera ekzistas 26, krom c, ŭ.
En la standarda araba ekzistas 19, krom a, c, ĉ, e, g, ĵ, o, p, v. (Tamen araba r kaj araba ĥ estas iome malsamaj ol la esperantaj.)
Sono aŭ fonemo? Angle, "c" ja ekzistas (caTS=katoj) sed ne kiel fonemo.

Se vi parolas pri sono, la Ĥ estas la nura litero kiu eble ne ekzistas en la angla.

Metsis (Montri la profilon) 2017-septembro-11 14:28:32

Plejparto de la E-aj literoj kaj konsekvence la sonoj estas la samaj en la finna (la finna uzas plejparte la saman principon de unu litero = unu sono):

a - same kiel en E-o
b - same kiel en E-o, sed aperas nur en pruntovortoj, ekz. banaani: "banano"
c – k aŭ s, sed aperas nur en pruntovortoj, ekz. celsiusaste: "celsia grado"
d - same kiel en E-o
e - same kiel en E-o
f - same kiel en E-o
g - same kiel en E-o
h - same kiel en E-o
i - same kiel en E-o
j - same kiel en E-o
k - same kiel en E-o
l - same kiel en E-o
m - same kiel en E-o
n - same kiel en E-o
o - same kiel en E-o
p - same kiel en E-o
q - praktike ne uzata, aperas nur en malmultaj pruntovortoj, ekz. queer: angle "queer"
r - same kiel en E-o
s - ete pli mola ol E-a so
š - aperas nur en tre malmultaj pruntovortoj, ekz. šakki: "ŝakludo"; praktike uzas nur en fremdlingvaj nomoj (plejparte rusaj kaj ĉinaj nomoj), ekz. Tšaikovski: "Ĉajkovskij"
t - same kiel en E-o
u - same kiel en E-o
v - same kiel en E-o
w - same kiel v, sed uzata nuntempe nur en fremdlingvaj nomoj, ekz. Wittenberg: "Wittenberg/Vitenbergo"
x - kiel ks, sed uzata nur fremdlingvaj nomoj, ekz. Xi’an: "Siano", kaj en matematiko
y - IFA [y]
z - ts aŭ s, sed aperas nur en pruntovortoj, ekz. jazzi: "ĵazo", en multaj okazoj oni skribas kun "ts", ekz. jatsi: "ĵazo", pizzapitsa: "pico"
å - kiel o, sed uzata nur fremdlingvaj nomoj, ekz. ångström: "anstromo"
ä - IFA [æ]
ö - IFA [ø]

Notu, ke kombinaĵoj "nk" kaj "ng" (aperas en la finna nur en du disaj silaboj) prononcas [ŋk] resp. [ŋː]. La finno prononcas la vorton "longa" facile [loŋːa] anstataŭ [longa], sed oni povas lerni la korektan prononcon facile.

En praktike nek c, ĉ, ĝ, ĥ, ĵ nek ŝ estas konataj. Konsekvence denaska finnaparolanto havas grandajn problemojn aŭdi kaj prononci diferencaj so-sonoj de E-o. Ili ĉiuj sonas kiel sama kaĉo! (Kaj ĥ sonas kiel oni havas iun fremdan objekton en gorĝo.)

Bonvolu duonigu la nombron de so-sonoj!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2018-januaro-24 23:01:47

utku:
En la standarda araba ekzistas 19, krom a, c, ĉ, e, g, ĵ, o, p, v. (Tamen araba r kaj araba ĥ estas iome malsamaj ol la esperantaj.)
La araba havas la a-sonon, ĉu ne?

Reen al la supro