Al la enhavo

Pri la sufikso -in- kaj ĝiaj signifoj

de Vinz, 2007-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Vinz (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-06 16:22:37

Mi havas du demandojn:
Ĉu eblas, ke "ĝi" ankaŭ povas esti ina?
Ekz. "La hundino kuras" "Ĝi kuras rapide"

Se estus tiel, esperanto havus grandan avantaĝon kompare al naciaj lingvoj.

Kaj ĉu eblas, ke oni diru la laborsignifojn sen ini-sufikso?:
"Vi estas UNU instruistino", sed
"Vi estas instruisto" (dirita al ino)

Dankon por la respondoj!
amike

mnlg (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-06 16:39:21

Vinz:Ĉu eblas, ke "ĝi" ankaŭ povas esti ina?
Pri ĉi tio mi vere ne scius.
Persone mi akceptus vian ekzemplon, sed ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne, mi ne scias.
Kaj ĉu eblas, ke oni diru la laborsignifojn sen ini-sufikso?:
Jes. "instruisto" signifas samtempe kaj "ĝenerala instruisto, senregarde de la sekso" kaj "vira instruisto". Ĉi tio ĝenas la puristojn kaj la simetriemulojn, parenteze. ridulo.gif

Vinz (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-07 12:34:18

Dankon! okulumo.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-08 10:11:53

mnlg:
Vinz:Ĉu eblas, ke "ĝi" ankaŭ povas esti ina?
Pri ĉi tio mi vere ne scius.
Persone mi akceptus vian ekzemplon, sed ĉu ĝi estas ĝusta aŭ ne, mi ne scias.
La vorto "ĝi" ne rilatas al tio, ĉu estas ina aŭ vira. Ofte mi uzas ĝin por ne-homo, eĉ se tio havas sekson.

Vinz (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-08 10:56:40

La vorto "ĝi" ne rilatas al tio, ĉu estas ina aŭ vira. Ofte mi uzas ĝin por ne-homo, eĉ se tio havas sekson.
Bone, sed, hundino estas "ĝi" kaj ina! Tial ekzistas du "ĝi"j :
1: la vira "ĝi" por hundoj, kokoj, bovoj, ktp...
2: la ina "ĝi" por hundino, kokinoj, bovinoj, ktp..

Ĉu ne?

pacepacapaco (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-08 14:16:58

Mi uzas la vorton "ĝi" por priskribi homojn ankaŭ! Mi estas iam leginta, ke fari tion akceptebla estas. Do, mi uzas "ĝi"n, kiam mi aŭ ne volas malkaŝi aŭ ne scias la sekson de homo.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-10 13:20:16

pacepacapaco:Mi uzas la vorton "ĝi" por priskribi homojn ankaŭ! Mi estas iam leginta, ke fari tion akceptebla estas. Do, mi uzas "ĝi"n, kiam mi aŭ ne volas malkaŝi aŭ ne scias la sekson de homo.
Por tiu celo, "tiu" estas pli bona, laŭ mia opinio.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-11 19:11:36

黄鸡蛋:Por tiu celo, "tiu" estas pli bona, laŭ mia opinio.
"Oni" ankaŭ sufiĉas.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-12 01:22:26

RiotNrrd:
黄鸡蛋:Por tiu celo, "tiu" estas pli bona, laŭ mia opinio.
"Oni" ankaŭ sufiĉas.
"Oni" estas nedefinitiva kaj "tiu" estas definitiva, iom diference.

Reen al la supro