Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Liter-vort-frazo Ludo

af cFlat7, 25. dec. 2011

Meddelelser: 8962

Sprog: Esperanto

cFlat7 (Vise profilen) 19. feb. 2020 02.28.19

Inter la momentoj de ĉiu longa okupita tago, mi havas nur kelkajn okazojn por serenaŭdi, sed mi komprenas, ke tiu estus bone afero por fari.

Vinisus (Vise profilen) 19. feb. 2020 13.11.04

Forlasante la vojon de emocia malbono, kaj surirante la ŝtupajn, kiuj levas lin aŭ ŝin al la podio de venko super li aŭ ŝi mem; oni certe ne fariĝos viktimo de siaj propraj agoj.

cFlat7 (Vise profilen) 20. feb. 2020 02.43.12

Astroj estas tre fora super ni, kaj vojaĝi eĉ al relative proksima loko estas tro malfacile atingi.

Vinisus (Vise profilen) 20. feb. 2020 13.10.10

Alia demando, kiu venas al mi en la kapon, kaj ĝis nun oni ne havas ĝustan respondon estas: Ĉu ni estas solaj en la ŝajne senfina Universo? Kio okazis al niaj foraj najbaroj? Mi supozas, ke ili multe evoluis kaj kreis atombombon, kaj la teknologio estingis ilin. Ĉu sama katastrofo baldaŭ ankaŭ okazus al la teranoj? Jen la senresponda demando! Kion vi pensas pri tio?

cFlat7 (Vise profilen) 21. feb. 2020 02.23.47

Tio estas afero, pri kio mi ne certas kaj ĝi estas sendube neverŝajne, ke ni ne sciiĝos baldaŭ, sed ĝi estas interese pensi.

Vinisus (Vise profilen) 21. feb. 2020 11.57.59

Por plejparto de la teranoj mono kaj povo valoras pli ol la propra vivo. Ili zorgas nur pri eksteraj ekipaĵoj ŝirmante ilin de la obstina agreso de la ambicio kaj de la neprirespondeco.

cFlat7 (Vise profilen) 23. feb. 2020 02.06.54

Nepre, kiam la vetero frostas ĉirkaŭ -40C, mi feliĉe kaj dankeme surmetis varman palton kaj gantojn.

Vinisus (Vise profilen) 23. feb. 2020 15.13.48

grava bonordo por konscii, ke la klimato estas senĉese aganta, sur la Tero, ĉe mi okazas malsane pro la varmo mi uzas ventolilon, ĉar al mi ne plaĉas klimatizilo.

cFlat7 (Vise profilen) 24. feb. 2020 03.07.38

Kaj estas interese, ke ni ambaŭ loĝas en du malaj lokoj, kaj kiam vintras ĉi tie, sumeras tie, kaj inverse.

Vinisus (Vise profilen) 24. feb. 2020 12.15.56

Imagu, ke la sciencistoj pri klimato prognozas, ke estonte la vetero aliformiĝas en ŝanĝon, kiun oni ne antaŭ vidis t.e. la maroj fariĝos dezertoj kaj la dezertoj fariĝos maroj. Laŭ kelkaj el ili asertas, ke sama fenomeno antaŭlonge jam okazis.

Tilbage til start