Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8962

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-25 04:57:02

Observi tian aferon bezonas, ke li kontinentoj, kiu enhavas la dezertojn, malleviĝos kaj la maraj fundoj iel leviĝos.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-25 12:28:02

La kontinentoj certe ne faros tion, sed se la akso de la tero ŝanĝus sian pozicion, ĉio aliformiĝus en teruran novan aranĝon.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-26 03:30:10

Ankaŭ ĉu estas eble, ke la kontinentoj vagos malrapide dum milionoj da jaroj, kaj tie, kie nun estas dezerto, poste estos maro (aŭ polusa loko).

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-26 12:24:42

La afero por estuloj, kiuj vivadas sur la tersurfaco, ĉiam estos danĝera defio, La eterneco fariĝas el sekundoj, kaj la tempo mezurita per horoj estas tempo de vivulo sur la Tero; la homo ne konas la tempon de la Naturo, kiu naskas stelojn kaj poste mortigas ilin. La por ni giganta Tero, por la Naturo ĝi estas nur simple blua punkto ene de la Lakta Vojo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-27 02:47:03

Vere, la vasteco de tempo kaj spaco estas mense eksplodinda, sed tio estas nekompareble al eterneco!

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-27 13:02:44

Estas eterneco por ĉiu el ni, post la vivo venas tempo de nia eterna dormo. Eĉ Moseo la gvidanto kaj liberiganto de hebrea popolo ,li estis la aŭtoro de la kvin unuaj libroj de la Sankta Biblio: Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj kaj Readmono, kiuj konsistigas la tiel nomatan Mosean Pentateŭkon, aŭ Toraon (Leĝon) por la judoj. Herkulan laboron li faris, sed la Eternulo ne permesis al li eniri en la promesitan landon. Do restis al li nur eterna dormado..

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-februaro-28 02:47:20

La Dio (kreinto) nur konas la "sperto" de eterneco: ambaŭ kaj neekeca kaj nefineca.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-28 12:33:41

Nenio estas eterna, ĉar ĉio, kio komencas iam finiĝos aŭ aliformiĝas en malsaman enton. Oni jam diris: --- kiam la religio diras, ke io estas blanka, kaj la faktoj diras , ke ĝi estas nigra, tiam estas necese, ke oni elektu inter la evidenteco kaj blinda fido.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-01 01:48:16

Fakte, estas eble, ke ento "vivas" ekster la universo kaj transcendas la tempo; mi ne postulas, ke vi tion kredas, sed ĝi ĉiuokaze eblas. Aliaj teorioj eblas sed laŭ mi iliaj estas pli malfacile kredi.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-01 14:09:08

Kiam mi malsaniĝas aŭ estas en danĝera situacio, tuj subite venas al mi en la kapon la sento pri iu supera forto, kiu estas preta helpi min, kondiĉe, ke mi petu de ĝi helpon. Mi atribuas tion al mia homa fragileco.

Reen al la supro