Al la enhavo

L'vorto / La vorto?

de sandman85, 2007-septembro-24

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

sandman85 (Montri la profilon) 2007-septembro-24 02:49:03

Ĉu ni permesis al uzas l', ekzemple l'vorto, anstataŭe la vorto? Ĉu ĝi sole ĉar la pli komuna metodon estas la?

Pardonu pri mia Esperanto.. mi estas nun ankoraŭ lernantas rido.gif

Dankon!

Matthieu (Montri la profilon) 2007-septembro-24 17:22:29

Se mi bone komprenis, oni uzas “l'” anstataŭ “la” (kaj anstataŭigas vortfinan “o” per apostrofo) nur en poezio.
Plie, mi ne scias, ĉu iu dirus “l' vorto”, ĉar tio ne estas facile prononcebla.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-septembro-25 14:04:14

Vi povas uzi "l'" kiam tio estas, unue, facila por prononci, kaj due, necesa por konekti la kuntekston pli proksime. Tamen, nuntempe multaj homoj preferas la tutan "la".

awake (Montri la profilon) 2007-septembro-27 15:13:24

Laŭ la dekses reguloj de Esperanto:

16) La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco.

Ne ekzistas ian ajn regulon, kiu restriktas la uzadon de la anstataŭo. Tamen, efektive, tio preskaŭ neniam estas farita escepte de poezioj kaj kantoj.

horsto (Montri la profilon) 2007-septembro-27 18:00:35

Mi pensis ke estas malfacila kompreni parolitaj tekstoj kun tiuj forlasitaj literoj. Sed estas alia afero por skribitaj poemoj. Unue ĉar vi vidas la apostrofojn kaj due ĉar vi tiel havas pli da eblecojn rimi. Sen tiu metodo la Esperantaj poemoj estas tre monotonaj ĉar multaj vortoj havas la samajn finaĵojn.

horsto (Montri la profilon) 2007-septembro-28 19:37:34

Mi trovis interesan tekston de Karl Schulze, kiu tradukis la plej faman verkon de la germana literaturo al Esperanto. La verko nomiĝas Faust kaj ĝi havas 12111 versojn.
Karl Schulze:
Speciala problemo de la versfarado en Esperanto estas la viraj rimoj. Kiel estas konate, la rimoj estas viraj, se la rimforto finiĝas per akcentita silabo, aŭ ili estas virinaj, se la rimforto finiĝas per senakcenta silabo. Viraj rimoj principe kaj precipe estiĝas ĉe la uzo de jamboj, de tiu verspiedo, kiu transiras de neakcenta al akcenta silabo. Jambaj versoj ege abundas en la "Faŭsto" kaj do ankaŭ viraj rimoj abundas. Sed fari viran rimon estas en Esperanto tre malfacile, ĉar la Esperantovortoj ja en sia granda plimulto estas akcentita sur la antaŭlasta silabo kaj finiĝas per senakcenta finaĵo. Verajn virajn rimojn oni popre povas nur fari helpe de unusilabaj vortoj. Sed da tiuj ekzistas nur malmultaj en Esperanto, kaj krome ne ĉiuj el ili estas taŭgaj stari en akcentita loko. Do, alia rimedo por fari virajn rimojn estas urĝe bezonata. Tiu ĉi rimedo estas la elizio de la finaĵo "o" de singularaj nominativaj substantivoj. Per la elizio la akcentita antaŭlasta silabo de la vorto glitas al la fino, kaj per tio la vorto fariĝas taŭga por formi viran rimon, aŭ kun alia eliziita substantivo, aŭ kun unusilabaĵo.
Eble la poeto de ĉi tiu forumo mastro Jano povas doni pliajn klarigojn al ni.

Reen al la supro