Al la enhavo

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 2012-decembro-22

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2018-decembro-31 12:56:28

Projekto Aŭdvide gratulas siajn spektantojn okaze de la venonta jaro 2019 kaj donacas klasikan novjaran animaciaĵon "Kiam abioj ekbrilas".

opajpoaj (Montri la profilon) 2018-decembro-31 17:14:54

Dankegon ! Korajn bondezirojn !

ninkatok123 (Montri la profilon) 2019-januaro-08 07:35:10

Koran dankon!


livescore

Cyrill (Montri la profilon) 2019-februaro-13 16:49:32

Projekto Aŭdvide prezentas klasikajn specimenojn de rusa kanta repertuaro fare de eminenta kantisto Leonid Ĥaritonov: faman popolan kanton "Glorinda maro" kaj "Kanton pri pulo" de Modest Musorgskij, laŭ "Faŭsto" de Goethe.

Cyrill (Montri la profilon) 2019-aprilo-30 13:27:53

Granda premiero en projekto Aŭdvide: Igor Iljinskij, "rusa aktoro de la 20-a jarcento", prezentas tutan galerion de roluloj en filmo "Malsamaj vizaĝoj" laŭ humuraj rakontoj de Anton Ĉeĥov.

Cyrill (Montri la profilon) 2019-majo-30 17:06:36

Hodiaŭ projekto Aŭdvide prezentas unikan peceton de la historio de kino -- mallongdaŭran filmon "Pomo", kiu aspektas kiel praparto de "Terminatoro".

Cyrill (Montri la profilon) 2019-junio-07 17:14:21

Omaĝe al la 220-jara jubileo de Aleksandr Puŝkin projekto Aŭdvide prezentas filmon "Malgrandaj tragedioj" laŭ du dramverkoj el la samnoma ciklo de la poeto.

Cyrill (Montri la profilon) 2019-novembro-30 19:29:02

Projekto Aŭdvide pludaŭras festi la 210-an jubileon de Aleksandr Puŝkin kaj prezentas animacian version de lia "Fabelo pri morta princino kaj sep herooj".

Cyrill (Montri la profilon) 2019-decembro-14 17:35:43

Omaĝe al la venonta 160-jara jubileo de Zamenhof kaj la 210-jara jubileo de Nikolaj Gogol, projekto Aŭdvide prezentas brilan enscenigon de "La revizoro" kun subtekstoj laŭ la klasika traduko.

Cyrill (Montri la profilon) 2019-decembro-20 14:53:23

Lige kun la premiero de la naŭa epizodo de "Stelaj militoj" projekto Aŭdvide invitas vin spekti impresan reprezentaĵon de unu el la kulminaj momentoj de la fama kinosagao.

Reen al la supro