Al la enhavo

Projekto Aŭdvide

de Cyrill, 2012-decembro-22

Mesaĝoj: 124

Lingvo: Esperanto

Cyrill (Montri la profilon) 2013-novembro-23 19:06:56

Post certa paŭzo, projekto Aŭdvide revenas al vi por prezenti klasikan animacian version de du verkoj de la plej granda rusa klasikulo.

jismith1989 (Montri la profilon) 2013-novembro-23 19:31:54

Interesega! Sed la subtitoloj esperantaj ŝajnas haltigi post kelkaj minutoj. Ĉu oni aldonos plu?

Cyrill (Montri la profilon) 2013-novembro-25 18:55:37

jismith1989:Interesega! Sed la subtitloj esperantaj ŝajnas haltigi post kelkaj minutoj. Ĉu oni aldonos plu?
Saluton! Bedaŭrinde, libere uzebla Esperanta traduko por la fabelo mem ne haveblas, do mi ne povis aldoni ĝin. Tamen, kiel mi skribis, enhavo de la fabelo estas komprenebla laŭ tiu de "Fiŝkaptisto kaj lia edzino" de fratoj Grimm.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-novembro-25 18:56:22

"Fratoj Lu" (1953) – animacia filmo laŭ ĉina fabelo. Antaŭlonge vivis tri fratoj Lu, el kiuj ĉiu posedis mirindan talenton...

Cyrill (Montri la profilon) 2013-novembro-28 18:06:48

"Kuraĝa Pak" (1953) – animaciaĵo laŭ koreaj fabeloj. Junulo Pak decidiĝis batali fajrospirantan drakon, kiu bruligadis kampojn de homoj. Sed por fari tion, li devas trapasi malfacilan vojon en serĉado de mistera Saĝa Maljunulo.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-novembro-30 17:03:42

Post fabeloj de la grandaj aziaj popoloj hodiaŭ ni vizitos en projekto Aŭdvide popolon malgrandan – udegojn.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-decembro-02 20:24:44

"Malbela anasido" (1956) – animacia versio de la klasika fabelo fare de Hans Christian Andersen.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-decembro-03 19:21:09

"Kverkfaligulo" (1952) — animacia filmo laŭ ĉeĥa fabelo.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-decembro-05 19:52:32

"Simio de insulo Sarugaŝimo" (1970) – japana fabelo kun internacia enhavo.

Cyrill (Montri la profilon) 2013-decembro-07 15:28:51

"Akairo" (1980) – bele filmita historio laŭ japanaj fabeloj.

Reen al la supro