Al la enhavo

Nova Kolumno en la „lernu.net“-Forum

de homojKunHomoj, 2007-novembro-12

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-novembro-12 20:35:23

Saluton Samideanoj,
mi jam ofte vizitas tiun ĉi forumon. Kaj ofte mi nur volas vidi en ĉi tiu forumo tre mallonge kaj nur volas fluglegi por scii kiu skribas laste en iu forumo. Tial mi volas proponi aldoni novan kolumnon (eble nomatos „laste aldonata Mesaĝo“) en la superrigardo de la Forumo kaj la malsamaj Subforumoj, kiu indikas, kiu aldonis la lastan mesaĝon kaj per kiun oni povas alklakante plusendiĝa al tiu mesaĝo esti.
Dankon por Via Atento
Amike
hoKo

PS: Bonvole diru, se io de mia peto malklaras al Vi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-12 20:42:57

Unue, homojkunhomoj, mi konsilus al vi voĉdoni mem, ĉar mi estis la unua voĉdoninta (aŭ ĉu vi simple malfruis fari tion?).
Via ideo tre plaĉis al mi, kaj ankaŭ mi petas Lernu!-teamon pripensi ĝin.

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 20:56:14

Mi pri tio jam pensas delonge. Antaŭe tio ne estis tre aktuala, ĉar malmultaj homoj skribis, sed nun la forumoj iĝas pli kaj pli aktive uzataj, do ŝajne jam indas iel solvi tion.

stefanspaul (Montri la profilon) 2007-novembro-12 22:50:29

Jev:(...) sed nun la forumoj iĝas pli kaj pli aktive uzataj (...)
Boneeege, ĉu ne?

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-12 23:03:49

stefanspaul:Boneeege, ĉu ne?
Jes, tio estas bonega. Tio plejparte okazas pro tio, ke kelkaj nacilingvaj forumoj iĝis pli aktivaj.

Post apero de la tujmesaĝilo la forumoj iĝis iom malpli aktivaj, sed nun nombro de mesaĝoj denove kreskas. Sed eble mi jam tro deflankiĝis de la temo. rideto.gif

Nun pri la temo... Kiel laŭ via opinio la tuto devas funkcii? Ĉu vere estu unu komuna por la tuta forumaro kaj po unu por ĉiu aparta forumo?

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-13 01:25:52

Jev:Nun pri la temo... Kiel laŭ via opinio la tuto devas funkcii? Ĉu vere estu unu komuna por la tuta forumaro kaj po unu por ĉiu aparta forumo?
Po unu por ĉiu aparta, mi petas. Kiam mi ensalutas mi kontrolas kiuj diskutoj aperas en la sekcio "laste en la forumo" sur la ĉefpaĝo, sed mi devas iri al specifaj forumoj por kontroli ĉu la diskutoj min interesantaj havas novan mesaĝon.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-novembro-14 16:01:01

Nun, Jev, Vi kaj Via teamo jam sukcesis indiki en kiu subforumo estas ia nova mesaĝo (kun la flava letero antaŭ la nomo de la subforumo). Mi pensas, ke estus bona enmeti novan kolumnon en tiun saman superrigardon (ne nur en la tutforuma superrigardo sed ankaŭ en la subforumaj). Kiel en tiu ekrankopio:
Germana forumo
La lastan kolumnon traduke oni nomigas: „Lasta mesaĝo“. Ĝi indikas la lastan mesaĝon kaj kiu aldonis ĝin. Se oni alklakas la nomon de la lastmesaĝaldonanto, oni estos plusendata al ties profilpaĝo. Kaj se oni alklakas la tiun malinkan bildon (malantaŭ la nomo), la forumo plisendigos onin al la mesaĝo laste aldonata.
Pardonu, se mi ripetis ion, sed mi nur volas klarigi pri mia ideo.
Kaj dank' al ĉiu, kiu jam donis lian voĉon.
hoKo

Jozefo G. (Montri la profilon) 2007-decembro-01 08:39:08

La kolektitaj informoj pri aplikoj necesaj por trarigardo de la paĝoj de Lernu, litersistemo, aŭskulto de la prelegoj, trarigardo de la bildetoj, desegnaĵoj, filmoj - sub diversaj operaciaj sistemoj (por mi antaŭ ĉio sub O. S Linukso) laŭ mia opinio devus troviĝi en unu sola loko, ekzemple en plia rubriko sub Ĉefa paĝo – Kiel komenci – „En trarigardon de la helpiloj“ aŭ simile. Mi eĉ post paso proksimume de la du monatoj eksciis, ke mi krome apliko por oficejo bezonas aplikon „flash-plugin-9.0.48.0-release.i386.rpm (komprenu: nur por mia komputilo) kaj aplikon por perceptado de la reproduktaĵoj en formato mp3, tamen mi ne estas certa, ĉu menciitaj plene sufiĉos. Jozefo G.

Reen al la supro