Al la enhavo

amazon kindle

de Matilda 69, 2008-januaro-11

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2008-januaro-11 14:40:39

ĉu iu povas traduki la anglan skibaĵon pri amazon kindle esperante?
Mi dezirus scii ĉu tiu aĵo povas forpreni ankaŭ e-librojn el interreto sed mi ne bone komprenas la anglan.
Mi komprenis ke oni povas aĉeti nur amazon-librojn sed mi esperas esti miskomprenanta.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-11 17:17:11

En tria alineo:

Users can download content from Amazon in the proprietary Kindle format (AZW), or load unprotected Mobipocket (PRC, MOBI) or plain text content.

Do, taŭgas formatoj: AZW , PRS , MOBI aŭ simpla teksto, aŭ .txt kiel mi komprenas.
Plu ili skribas, ke aliaj formatoj uzantoj devas konverti.

Oni povas elŝuti tekstoj el komputilo tra USB, sed ĉu oni povas elŝuti ĉiaj libroj rekte el Interreto - ŝajne ne.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2008-januaro-15 14:16:01

rosto:En tria alineo:

Users can download content from Amazon in the proprietary Kindle format (AZW), or load unprotected Mobipocket (PRC, MOBI) or plain text content.

Do, taŭgas formatoj: AZW , PRS , MOBI aŭ simpla teksto, aŭ .txt kiel mi komprenas.
Plu ili skribas, ke aliaj formatoj uzantoj devas konverti.

Oni povas elŝuti tekstoj el komputilo tra USB, sed ĉu oni povas elŝuti ĉiaj libroj rekte el Interreto - ŝajne ne.
Dankon

eb.eric (Montri la profilon) 2008-januaro-16 00:44:11

Sciu ankaŭ ke nur usonanoj povas aĉeti elibrojn de Amazon.com, kaj la sendrata interreto ankaŭ funcias nur en usono. Malgraŭ ĉi tiuj faktoj, mi ankaŭ volas kindle-on!

orthohawk (Montri la profilon) 2008-decembro-13 19:00:17

eb.eric:Sciu ankaŭ ke nur usonanoj povas aĉeti elibrojn de Amazon.com, kaj la sendrata interreto ankaŭ funcias nur en usono. Malgraŭ ĉi tiuj faktoj, mi ankaŭ volas kindle-on!
Ne pravas.....Iu ajn povas aĉeti librojn, sed por ricevi librojn "sen-drate" (per sistemo poŝtelefona) necesas lokiĝi en Usono....iu povas ricevi per komputilo se loĝas elusone.

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-14 02:24:38

Mi nuntempe uzas ĉinan LBook V3. Ĝi ne konektas al iu reto, nur al komputilo, tio sufiĉas. Iam ĝi "pendas", sed tre malofte. Shajne, se atenti sufiĉe altan ŝargon de akumulilo, ĝi ne "pendas" entute. La plej bone kaj grave, ke ekrano aspektas certe kiel vera papero. Miaj okuloj tute ne lacas legante tion. Teknologio de elektronika papero - tio estas miraklo.

Reen al la supro