Al la enhavo

Manĝantas infaneton

de lordmayors, 2008-marto-08

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

lordmayors (Montri la profilon) 2008-marto-08 03:21:45

En la puzlo Esperanto ĝi diras, ke "Li manĝigas sian infaneton" signifas li donas manĝo al sian infaneton. Ĉu signifus, ke li faras sian infaneton manĝebla?

I hope I wrote that correctly, thanks!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-08 04:26:20

lordmayors:En la puzlo Esperanto ĝi diras, ke "Li manĝigas sian infaneton" signifas li donas manĝo al sian infaneton. Ĉu signifus, ke li faras sian infaneton manĝebla?
Jen kiel devas esti korekte (ĝuste):

En la puzlo Esperanto estas skribite (dirite), ke "Li manĝigas sian infaneton" signifas, ke li donas manĝon al sia infaneto. Ĉu tio signifas, ke li faras sian infaneton manĝebla? okulumo.gif

Ne!
Manĝebla estas ebla por manĝi. Kiam oni kuiras freŝan viandon, oni faras ĝin manĝebla = oni ĝin manĝebligas (tamen, tro peza vorto, laŭ mi).

Manĝigi estas "igi manĝi", "instigi manĝi", enŝovi manĝon en buŝon de la infaneto per kulero aŭ forko, plejverŝajne kontraŭvole - mi spertis tion, kiam miaj infanoj estis tre junaj.

Resume, tiukaze "li manĝigas sian infanon" signifas, ke "li igas sian infanon manĝANTa".

Krome, la titolo da le fadeno estas "Manĝantas infaneton".
Manĝantas en moderna Esperanto signifas "estas manĝanta". Mi penas eviti tiajn kunmetaĵojn, kiel sufiĉe komplikajn kaj nekompreneblajn por komencantoj, ĉar, uzante tiujn, ili plejofte eraras.

Devas esti - infaneto manĝantas = infaneto estas manĝanta.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-08 04:48:52

Ĝenerale la vortoj "eble, ebla, ebli" signifas pasivan potencon, dum "kapabla" - la aktivan.

Manĝebla estas ebla POR manĝi, manĝ-kapabla - povanta manĝi.

Kiam oni enmetas la vorteton "ebl" en la finon de vorto, oni aldonas al la vorto la indicon de povo.

Arbo videblas - oni povas vidi la arbon, eblas vidi la arbojn.
Viando manĝeblas - oni povas manĝi la viandon, ĉar la viandon oni jam kuiris.
Travidebla fenestro - oni povas vidi tra la fenestron.
Portebla telefono - telefono, kiun oni povas porti.
Libroj aĉeteblas - oni povas aĉeti la librojn, eblas aĉeti la librojn.

Reen al la supro